Saltu al enhavo

Nederlando en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlando en la Olimpikoj

Flago de Nederlando
IOK-kodo  NED
NOK Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio
Retejowww.nocnsf.nl (nederlande kaj angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
258 sportistoj en 26 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Worthy de Jong kaj Lois Abbingh (inaŭguro)
Harrie Lavreysen kaj Femke Bol (fermo)
Medaloj
Rango: #6
oro
15
arĝento
7
bronzo
12
sumo
34
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la manpilkistino Lois Abbingh (jen en 2017) estas unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio
la biciklisto Harrie Lavreysen, jen pli frue en 2024, kiu en Parizo eĉ sukcesis pri tri oraj medaloj, en teama kaj individua bicikla sprinto kaj en vira kejrino, formo de traka biciklado

La sportista teamo de Nederlando konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Nederlanda Olimpika Komitato.

Konkuris sume 258 nederlandaj atletoj en 26 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la basketbalisto Worthy de Jong kaj la manpilkistino Lois Abbingh.[1] Ili ambaŭ kvazaŭ reprezentis siajn kompletajn teamojn.

En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la biciklisto Harrie Lavreysen, kiu en Parizo eĉ sukcesis pri tri oraj medaloj, en teama kaj individua bicikla sprinto kaj en vira kejrino, formo de traka biciklado, kaj la kuristino Femke Bol, kiu en Parizo kun tri kolegoj kontribuis oran medalon en la miksita 4 x 400-metra stafeto, sed krome ankaŭ bonas en hurdokuro, kie ŝi interalie atingis oran medalon en la mondĉampionado de 2023.

La teamo sume atingis 34 medalojn, 15 orajn, 7 arĝentajn kaj 12 bronzajn, kaj sekve ricevis la sesan rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 OroLennart van Lierop
Finn Florijn
Tone Wieten
Koen Metsemakers
remadovira kvarpersona okrema konkurso31-a de julio
 OroBenthe Boonstra
Hermijntje Drenth
Tinka Offereins
Marloes Oldenburg
remadoina kvarpersona kvarrema konkurso1-a de aŭgusto
 OroYmkje Clevering
Veronique Meester
remadovira dupersona durema konkurso2-a de aŭgusto
 OroOdile van Aanholt
Annette Duetz
veladoina regatto de la velboata klaso 49er2-a de aŭgusto
 OroKarolien Florijnremadoina unupersona durema konkurso3-a de aŭgusto
 OroIsaya Klein Ikkink
Lieke Klaver
Eugene Omalla
Cathelijn Peeters
Femke Bol
atletikomiksita 4 x 400-metra stafeto3-a de aŭgusto
 OroWorthy de Jong
Arvin Slagter
Jan Driessen
Dimeo van der Horst
basketbalovira konkurso 3x35-a de aŭgusto
 OroRoy van den Berg
Jeffrey Hoogland
Harrie Lavreysen
bicikladovira teama sprinto6-a de aŭgusto
 OroMarit Bouwmeesterveladoina regatto de Lasero Radiala (ILCA 6)7-a de aŭgusto
 OroSharon van Rouwendaalnaĝadoina 10-kilometra maratona naĝado8-a de aŭgusto
 Orovira hokea teamohokeovira hokea konkurso8-a de aŭgusto
 OroHarrie Lavreysenbicikladovira bicikla sprinto9-a de aŭgusto
 Oroina hokea teamohokeoina hokea konkurso9-a de aŭgusto
 OroSifan Hassanatletikoina maratono11-a de aŭgusto
 OroHarrie Lavreysenbicikladovira kejrino, formo de traka biciklado11-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]