Nederlando en la Vintra Olimpiko 1998

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlando en la Vintra Olimpiko 1998
Vintra Olimpiko 1998 en Nagano
Flagtenanto:  Carla Zijlstra (malfermo)
Gianni Romme (fermo)
Sportistoj 22 en 3 fakoj
Medaloj
rango: 6
Oro
5
Arĝento
4
Bronzo
2
Sume
11
vdr

La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano havis 22 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Carla Zijlstra dum la malferma ceremonio respektive Gianni Romme dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon. Kunordigis la teamon la landa olimpika komitato, ekde la jaro 1993 oficiale nomata Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.

Historie, la nederlandanoj inkluzive de tiu olimpiko gajnis medalojn nur en sketado: el la 58 nederlandaj "vintraj" olimpiaj medaloj gajnitaj ekde la unua nacia partopreno en la Vintra Olimpiko 1952, 55 estis atingitaj en rapid-sketado kaj 3 pliaj en arta sketado. Por trejnado de alpa skiado la relative senmonta teritorio de Nederlando fakte ne taŭgas, sed ankaŭ pri ekzemple glacihokeoskikurado ne ekzistas fortaj tradicioj, dum historie renomas kaj tre atentatas konkursoj de - aparte longdistanca - rapid-sketado sur la landaj akvovojoj.

La kvin orajn medalojn en la Olimpiko de 1998 atingis:

  • Gianni Romme en la vira 5000-metra kaj 10000-metra konkursoj de rapid-sketado,
  • Marianne Timmer en la virina 1000-metra kaj 1500-metra konkursoj de rapid-sketado, kaj
  • Jan Bos en la vira 1000-metra konkurso same de rapid-sketado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]