Neeltje Jans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aerfoto de la Orientskelda baraĵo kun en la mezo la Roggenplaat kaj subedekstre Neeltje Jans

Neeltje Jans 51° 37' N, 3° 42' E Mapo estas kiel laborinsulo parto de la Oosterscheldekering (Orientskelda baraĵo). Post la finpretiĝo de la deltalaboroj, sur Neeltje Jans oni malfermis inform- kaj atrakciparkon.

Neeltje Jans estas 59 hektaroj granda kaj situas duonvoje de la Orientskelda baraĵo inter Schouwen kaj Norda Beveland.

Antaŭe Neeltje Jans estis sablobenko en la elfuejo de la Orientskeldo. Per pliatigado de la sablobenko oni kreis la laborinsulon, kiu estis uzata dum la konstruado de la ŝtormflusbaraĵo. Kiam en 1986 la laboroj estis finpretigitaj, Natuurmonumenten (Naturmonumentoj) kaj Het Zeeuwsse Landschap (La Zelanda pejzaĝo) aĉetis la sablobenkon kaj transformis ĝin al naturareo kiu estas parto de Nationaal Park Oosterschelde (Nacia Parko Orienta Skeldo).