Neer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neer (Limburgo))
Neer
vilaĝo • loĝloko en Nederlando • nederlanda municipo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6086
Demografio
Loĝantaro 1 402  (1830) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 16′ N, 6° 0′ O (mapo)51.26145.9917Koordinatoj: 51° 16′ N, 6° 0′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Neer (Nederlando)
Neer (Nederlando)
DEC
Neer
Neer
Situo de Neer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neer [+]
vdr
Sint-Martinuskerk (Sankta Martenokirko).

Neer (limburge: Naer) estas vilaĝo en la nederlanda Meza Limburgio. Ĝi apartenas al la municipo Leudal. Antaŭ la komunuma rearanĝo de 2007 ĝi apartenis al la municipo Roggel en Neer. La vilaĝo situas ĉe la rivero Mozo inter Roermond kaj Venlo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ekestis en la frua Mezepoko. Ĉirkaŭ 1200, en la najbareco de la hodiaŭa vilaĝeto Dries, oni fondis la abatejon Keizerbosch, kiu ekzistis ĝis 1797.

En 1226 tie jam situis kirko, kiu estis en la komenco de la 16-a jarcento tombokapelo de la senjoroj de Land van Horn. Finfine Neer fariĝis posedaĵo de la princepiskopejo Lieĝo, kie ĝi en 1677 fariĝis memstaran senjorlandon.

En 1645 okazis granda incendio. Dum la 19-a jarcento Neer disvolviĝis al vera vilaĝo, kun iom da industrio laŭlonge la rojo Neerbeek. Post la Dua Mondmilito la vilaĝo disvastiĝis norden per loĝkvartalo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Akvomuelejoj[redakti | redakti fonton]

Friedesse Muelejo

Monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Kirko[redakti | redakti fonton]

La Sankta Martenokirko konstruiĝis en 1909 kaj estis en novgotika stilo fasonita de arkitekto Caspar Franssen. La turo el la 15-a jarcento estas konservita, sed altigita dum la konstruado de la hodiaŭa kirko. En tiu kirko troviĝas marianumo (duobla statuo de Maria) el ĉirkaŭ 1500.

Skabenejo[redakti | redakti fonton]

La skabenejo

La antaŭa skabenejo, je la Engelmanstraat 13, datas el 1667. Karakteriza estas la pintfasado.

Kapeloj[redakti | redakti fonton]

Neer havs 4 kapelojn:

  • Mariakapelo (blanka kapelo) je la Leudalweg 10, konstruita en 1711 kaj restaŭrita en 1928.
  • Sankta Antonio el Paduakapelo je la Rohrstraat,
  • Sankta Isidorokapelo sur Gendijk,
  • Sankta Maria Magdalenakapelo sur Brumholt.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej grava industrio de Neer estas la bierfarejo Lindeboom, kiu situas en la centro de la vilaĝo. Parto de la konstruaĵoj, el kiuj la maltoturo datas el la fino de la 19-a jarcento.

Geografia pozicio: (51° 15′ 41″ N; 5° 59′ 30″ E Mapo)