Saltu al enhavo

Neformala edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NeformalaSuplementa edukado por infanoj kaj plenkreskuloj estas speco de edukado celanta amplekse kontentigi la edukajn bezonojn de persono por intelekta, spirita, morala, fizika kaj profesia pliboniĝo: servo provizita de ŝtataj kaj municipaj organizaĵoj de suplementa edukado, same kiel organizaĵoj kiuj ricevis licencon por la rajto fari edukajn agadojn en suplementa edukado por infanoj kaj plenkreskuloj.

Ĉi tiu koncepto rilatas al diversaj formoj de alternativa edukado, kiel ekzemple:

  • Senlerneja kaj hejmlerneja (lernado en natura kaj spontanea formo, per  personaj eksperimentoj, neformalaj aŭ reguligitaj ludoj, familiaj agadoj kaj hejma edukado, agadoj kun instruistoj, sportaj agadoj, ŝatokupoj, vojaĝado, legado, socia interagado, elektaj kursoj  — kursoj eble instruataj en formalaj institucioj, sed kiuj ne estas parto de iu ajn instruplano, nek ili generos ian ajn specifan diplomon aŭ atestilon)
  • Memlernado (studado laŭ propra maniero)
  • Frua dungado (laborbazita metilernado)

Neformalaj edukistoj (pagitaj aŭ nepagitaj) laboras kun multaj malsamaj klasoj de individuoj kaj grupoj, kaj per sociaj kaj komunumaj planoj kaj per diversaj publikaj bonfartaj institucioj, fondaĵoj, bonfaraj organizaĵoj, ktp.  Neformala edukado, fakte, okazas ankaŭ per la amaskomunikiloj (televido, radio, filmo, revuoj, gazetoj, interreto) aliaj rimedoj (bestĝardenoj, muzeoj, bibliotekoj, komunumaj centroj, ludejoj, postlernejaj programoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kerno de la koncepto de neformala edukado estas la supozo, ke edukaj kaj sociaj celoj povas kaj devas esti realigitaj per helpo de principoj, enhavo, organizoj kaj iloj kun fleksebla institucia nivelo, liberaj de la reguloj de la strukturo, kiu ĝenerale ekzistas en lernejoj.

La neformala edukisto nomiĝas junulara gvidanto (aŭ mallonge "gvidisto"), kaj respondecas pri grupo de praktikantoj. La klasika formo de efektivigo de la agado estas la ago mem, kvankam ekzistas multaj aliaj formoj (ekskurso, kultura vespero, ktp.). La emfazo en neformalaj edukaj agadoj kutime estas sur socivalora agado, tio estas, grupdinamiko kaj la enstampado de valoroj, kaj malpli sur la transdono de informoj.

La instruisto kutime ne estas multe pli maljuna ol la aĝo de siaj lernantoj kompare kun tio, kio estas kutima en lernejoj, do la socio, kiu kreiĝas ĉirkaŭ neformala edukado, estas junulara societo : socio en kiu la junuloj respondecas pri granda parto de ĝia aktiva formado.

Aldone al la neformala edukado, kiu funkcias ekster la lernejaj muroj, ekzistas ankaŭ neformala eduka agado ene de la lerneja kadro, kiu inkluzivas sociajn kunvenojn, riĉigajn klasojn, studentan konsilion, aktivan paŭzon, ekskursojn, ktp. Nuntempe, ekzistas granda konscio pri neformala edukado, kaj la graveco de kombinado de ĝi kun formala edukado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]