Nefroza sindromo
| Nefroza sindromo | |
|---|---|
| malofta malsano • tipo de malsano | |
| Mikroskopia bildo de diabeta glomerulosklerozo, la ĉefa kaŭzo de la nefroza sindromo ĉe plenkreskuloj | |
| KIM-10 | N04 |
| MeSH | |
| MeSH | Syndrome&field=entry#Tree{{{MeshNumber}}} {{{MeshNumber}}} |
| Prevalenco | 5 por 100 000 |
| Klinika bildo | |
| Paso | kronika |
| Kaŭzoj aŭ riskaj faktoroj |
malsano de minimumaj ŝanĝoj, fokusa segmenta glomerulosklerozo, membrana nefropatio, diabeto, lupuso |
| Trafita sistemo | renoj |
Nefroza sindromo estas rena malsano, al kiu propras alta proteinurio >3,5 gramoj diurne kaj hipoalbuminemio (ofte kun edemoj kaj hiperlipidemio). Tio estas la ĉefa manifestiĝo de glomerulaj malsanoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1827 la angla kuracisto Richard Brighten rimarkis ligon inter proteinurio kaj edemoj unuflanke kaj renaj malsanoj aliflanke. En la 1930-aj — 1940-aj jaroj aperis la termino nefroza sindromo, derivita de nefrozo, kies ĉefa signo estis konsiderata proteinurio[1]. Inter la enkondukintoj de tiu ĉi termino estis la sovetia nefrologo Jevgenij Tarejev, uzinta ĝin en sia monografio "Bright-anemio" (ruse Анемия брайтиков) en 1929. S. Bradley kaj C. Tyson en sia artikolo, publikigita en 1948 en The New England Journal of Medicine, difinis la nefrozan sindromon kiel "[...] kombinon de signifaj edemoj, hipoproteinemio kaj masiva proteinurio kun manko de daŭra kora malsufiĉo [...] Kutime nefroza sindromo estiĝas kaze de kronika glomerulonefrito. Ĝin povas kaŭzi ankaŭ amiloidozo de la renoj, sifiliso, interkapilara glomerulosklerozo kaj trombozo de la rena vejno"[2]. En 1958 L. B. Berman kaj G. E. Schreiner surbaze de esploro de 45 pacientoj kun diversaj glomerulaj malsanoj trovis ke la sojla kriterio por diagnozado de la nefroza sindromo estas proteinurio ≥3,5 gramoj diurne[3]. Pli grava signo de la nefroza sindromo estas hipoalbuminemio dum la edemoj, hiperlipidemio kaj lipidurio ne estas nepraj signoj[1].
Kliniko
[redakti | redakti fonton]La nefrozan sindromon kaŭzas damaĝoj de la renaj glomeruloj, kiu sen adekvata kuracado ofte progresas kaŭzante estiĝon de la kronika rena malsufiĉo. Alta proteinurio, sendepende de ties etiologio, damaĝas la renajn glomerulojn, kaŭzante interstician fibrozon kaj atrofion de la kanaletoj, en kiuj okazas reabsorbo de albumino[4]. Grava nefroza sindromo povas kaŭzi ne nur nerenversigeblan malboniĝon de la rena funkciado, sed ankaŭ vivminacajn statojn kiel hipovolumena ŝoko, vejnaj trombembolioj kaj infektoj. La centra elemento de la evoluo de proteinurio kaj nefroza sindromo estas damaĝoj de podocitoj, okazantaj ne nur kaze de la "veraj podocitopatioj" kiel la malsano de minimumaj ŝanĝoj (MMŜ), fokusa segmenta glomerulosklerozo (FSGS) kaj membrana nefropatio, sed ankaŭ ĉe la aliaj formoj de glomerulonefrito[5].
Signoj de la podocitaj damaĝoj estas jenaj:
- ŝanĝo de la strukturo kaj apikala transloko de interpodocita fenda diafragmo;
- restrukturiĝo de la aktina citoskeleto de la podocitoj kun efekto de platiĝo de piedetoj;
- malkuniĝo de la podocitoj de la glomerula baza membrano;
- podociturio;
- podocitopenio.
Mezuri podociturion kaj ekskrecion de la podocitaj proteinoj (nefrino, podocino ktp) kun urino estas grave por kompreni gradon de glomerulaj damaĝoj, taksi riskon de estiĝo de glomerulosklerozo kaj prognozi efikecon de la terapio. Multaj nefropatioj, akompanataj de alta proteinurio, havas aŭtoimunan devenon, do la nefroza sindromo ofte sekvigas preskribon de glukokortikosteroidoj kaj/aŭ imunosubpremiloj. Tamen ili estas neefikaj kaze de diabeta nefropatio, AA-amiloidozo kaj kelkaj aliaj malsanoj. Ĉe la plenkreskuloj la nefroza sindromo estas inter la precipaj indicoj por preskribi la renan biopsion, kio ebligas kompreni tipon de renaj damaĝoj, aktivecon de la malsano kaj elekti la terapion[6]. Kvankam se temas pri PLA2R-pozitiva membrana nefropatio, aŭ se haveblas kontraŭindicoj por la rena biopsio, KDIGO permesas komenci la terapion sen ricevi histologian konfirmon de la diagnozo[7].
Etiologio
[redakti | redakti fonton]
Kaŭzoj de la nefroza sindromo:
- primaraj renaj malsanoj:
- idiopatiaj formoj de la membrana nefropatio;
- fokusa segmenta glomerulosklerozo;
- malsano de minimumaj ŝanĝoj;
- membranoprolifera glomerulonefrito (malpli ofte, ĉar plejparte ĝi estas sekundara);
- IgA-nefropatio.
- diabeta nefropatio;
- sistemaj aŭtoimunaj malsanoj:
- lupuso;
- krioglobulinemia vaskulito;
- miksita malsano de kuniga histo;
- ANCA-asociitaj vaskulitoj;
- reŭmatoida artrito;
- Sjögren-sindromo (ege malofte);
- IgG4-asociita malsano (ege malofte).
- amiloidozo (AA-tipo kaj AL-tipo, malpli ofte ATTR);
- solidaj tumoroj;
- hemoblastozoj;
- monoklona gamopatio;
- kuraciloj (D-penicilamino, koloida oro, litio, ka);
- infektoj (virusoj de la hepatitoj B kaj C, HIV, infekta endokardito, ka);
- genetikaj formoj (ofte forme de steroidorezista nefroza sindromo).
Etiologio de la nefroza sindromo grave dependas de la aĝo, en kiu estiĝis la malsano. Ĉe la infanoj la precipa kaŭzo estas konsiderata MMŜ, ĉe la plenkreskuloj — membrana nefropatio kaj FSGS, renaj damaĝoj ĉe la sukerdiabeto, aŭtoimunaj kaj aliaj malsanoj.
Esplorado farita en Ĉeĥio en 1994–2000 montris ke el 1 574 pacientoj (190 infanoj aĝaj ≤15 jarojn kaj 1 384 plenkreskuloj) kun proteinurio de la nefroza nivelo, du trionoj de la infanoj havis MMŜ (50,5%) aŭ FSGS (12,5%) dum ĉe la plenkreskuloj la etiologiaj faktoroj estis pli variaj: IgA-nefropatio (13,1%), membrana nefropatio (12,7%), FSGS (10,3%), MMŜ (9,4%), amiloidozo (6,2%), СКВ (5,1%), sukerdiabeto (5,1%) ka[8].
En la registro de Svedio ĉe 735 plenkreskuloj, ekzamenitaj en 2014–2019, la precipaj kialoj de la nefroza sindromo estis membrana nefropatio (19,0%), MMŜ (18,5%) kaj diabeta nefropatio (16,5%), mapli ofte renkontiĝis FSGS (9,7%), monoklonaj gamopatioj (7,1%), membranoprolifera glomerulonefrito (5,4%), IgA-nefropatio (4,9%), lupuso (4,5%) kaj sistemaj vaskulitoj (1,8%). Probableco de eltrovo de malsanoj dependis de haveblo de aliaj signoj de la renaj damaĝoj. Grava hematurio estis akompanata de pli granda nombro de sistemaj vaskulitoj (ĝis 9,5%), membranoprolifera glomerulonefrito (ĝis 14,2%) kaj IgA-nefropatio (ĝis 13,4%) inter la kaŭzoj de la nefroza sindromo kaj malpli granda nombro de diabeta nefropatio (ĝis 5,9%) kaj MMŜ (ĝis 9,1%)[9].
Esploro farita en Danio en 2013–2018 je 637 plenkreskuloj montris similajn rezultojn. La plej oftaj estis MMŜ (20%), membrana nefropatio (19%) kaj membranoprolifera glomerulonefrito (19%). Mapli ofte renkontiĝis FSGS (9%) kaj diabeta nefropatio (6%)[10].
La registro farita en Japanio surbaze de renaj biopsioj ĉe 8 178 plenkreskuloj montris ke la precipaj histologiaj diagnozoj estis: membrana nefropatio (23,8%), MMŜ (20,9%) kaj diabeta nefropatio (10,7%). Malpli ofte renkontiĝis lupusa nefrito (6,5%), IgA-nefropatio (6,0%), FSGS (5,8%), amiloidozo (3,7%), membranoprolifera glomerulonefrito (2,1%) kaj aliaj renaj damaĝoj. La pacientoj aĝaj ≥65 jarojn grave malpli ofte havis MMŜ (14,2% kompare al 26,6% pli junaj) lupusan nefriton (1,8% kompare al 10,5%), sed pli ofte membranan nefropation (32,5% kompare al 16,2%) kaj amiloidozon (5,5% kompare al 2,2%), dum kontribuo de la aliaj malsanoj ne dependis de la aĝo[11].
Do la precipaj kontribuantoj al la estiĝo de la nefroza sindromo ĉe la plenkreskuloj estas membrana nefropatio, MMŜ, FSGS, membranoprolifera glomerulonefrito kaj IgA-nefropatio.
Foje la nefroza sindromo estiĝas sekve de damaĝoj de podocitoj aŭ imunaj reagoj al la nefrotoksaj kuraciloj.
Terapio
[redakti | redakti fonton]La celoj de la terapio de la glomerulaj malsanoj, laŭ versio de SONG-GD (angle Standardized Outcomes in Nephrology–Glomerular Disease) estas malaltigo de risko de la malboniĝo de la rena funkciado, korvaskulaj komplikiĝoj kaj morto, subpremado de aktiveco de la malsano, pliboniĝo de la funkcia aktiveco de la pacientoj[12]. Sed pro malsufiĉo de grandaj kaj longdaŭraj esploroj tiukampe, ofte oni uzas pli simplajn kriteriojn. Ĉi-foje gravas proteinurio, spegulanta aktivecon de la ĉefa malsano kaj efikecon de la terapio. Metaanalizo de 41 hazardigitaj esploroj kun partopreno de preskaŭ 30 000 renaj malsanuloj (plejparto kun sukera diabeto) montris ke malaltiĝo de albuminurio averaĝe je 30% kompare al la kontrola grupo sekvigis malaltiĝon de la risko de la malboniĝo de la rena funkciado (estiĝon de dializdependa kronika rena malsufiĉo aŭ kronika rena malsano de la 4-a grado aŭ duobliĝon de la kreatinino en la sero) je 27%[13]. En plejparto de la esploroj dinamiko de proteinurio (albuminurio) estis taksita kiel kompleta remito se ĝi malaltiĝis ĝis <0,3 gramoj diurne (<300 mg/g de kreatinino) aŭ kiel parta remito se ĝi malaltiĝis ĝis <3,5 gramoj diurne aŭ almenaŭ je 50% kompare al la origina kvanto, sed ĝis <3,5 gramoj diurne. Ĉe la nefroza sindromo perdo de albumino kun urino havas ŝlosilan signifon por profilakto de gravaj komplikiĝoj de tiu ĉi stato, precipe de la hipovolumena ŝoko (nefroza krizo), dum subpremado de aktiveco de la ĉefa malsano ebligas preventi aŭ almenaŭ malrapidigi progresantan malboniĝon de la rena funkciado. Por spuri progresantan renan malsufiĉon ekspertoj de KDIGO proponas atenti malkreskon de rapideco de glomerula filtrado kaj zorgi se ĝi malaltiĝis almenaŭ je 40% dum 2–3 jaroj[7].
Glukokortikoidoj kaj imunosubpremiloj
[redakti | redakti fonton]Ofte la nefrozan sindromon kaŭzas aŭtoimunaj malsanoj, kes kuracado sin bazas sur sufiĉe altaj dozoj de glukokortikoidoj kaj sur imunosubpremiloj kiel Mycophenolate mofetil, ciklofosfamido, azatioprino, inhibantoj de kalcineŭrino (ciklosporino, takrolimuso, voklosporino), gena-inĝenieraj kuraciloj (precipe rituksimabo).
Plejparto de la infanoj kaj adoleskantoj kun idiopatia nefroza sindromo rapide respondas al 8 ĝis 12 semajnojn longa kurso de perbuŝaj glukokortikoidoj, do se mankas datumoj pri sistema aŭ hereda naturo de malsano, oni preskribas tiujn ĉi kuracilojn sen histologia konfirmo de la diagnozo[14]. Kiel drogoj de la dua linio estas uzataj precipe inhibantoj de kalcineŭrino. Se glukokortikoidoj ne efikis, necesas fari renan biopsion kaj molekula-genetikan esploron, ĉar estas probableco de hereda genezo de la steroidorezista nefroza sindromo[15].
Ĉe la plenkreskuloj la nefroza sindromo povas esti kaŭzita de diversaj malsanoj, inkluzive de tiuj ne bezonantaj imunosubpreman terapion (diabeta nefropatio, AA-amiloidozo, heredaj nefropatioj) aŭ bezonantaj kemioterapion (AL-amiloidozo kaj aliaj variaĵoj de monoklona gamopatio de rena signifo, paraneoplasta glomerulonefrito). Pro tio proteinurio de la nefroza nivelo kaj nefroza sindromo estas konsiderataj inter la ĉefaj indicoj por fari renan biopsion, ebligantan ne nur diferencigi variaĵojn de la renaj damaĝoj, sed ankaŭ taksi aktivecon de la glomerulonefrito kaj elekti skemon de imunosubprema terapio.
Kaze de lupuso, nefrozan sindromon povas kaŭzi proliferaj (III kaj IV klasoj), membrana (V klaso) kaj miksitaj (IV/V kaj III/V klasoj) variaĵoj de lupusa nefrito kaj lupusa podocitopatio, ne diferencigeblaj sen histologia esploro de la rena biopsaĵo[16][17]. Skemoj de imunosubprema terapio de lupusa nefrito grave dependas de ĝia morfologia variaĵo, provoj empirie trovi konvenan skemon povus sekvigi uzadon de malsufiĉa aŭ troa imunosubpremado.
Kaze de sukera diabeto, nefrozan sindromon plej ofte kaŭzas diabeta nefropatio kies histologia konfirmo kutime ne necesas. Tamen foje nefroza sindromo ĉe diabetuloj povus estiĝi sekve de nediabetaj renaj malsanoj kiel IgA-nefropatio aŭ membrana glomerulonefrito, kion konfirmi aŭ ekskludi povas nur rena biopsio. La nediabetan genezon de la nefroza sindromo povas sugesti ĝia rapida formiĝo aŭ rapida progreso de la rena malsufiĉo; tion sugestas ankaŭ hematurio kaj/aŭ aktiva urina sedimentado[18].
Memorindas ke datumoj de la rena biopsio ofte estas nespecifaj, ĉar la sama morfologia variaĵo de glomerulonefrito povas ĉeesti kaze de diversaj malsanoj. Ekzemple membrana glomerulopatio kutime estas primara kaj akompanata de cirkulado de antikorpoj al PLA2R, sed inter ĝiaj eventualaj etiologiaj faktoroj estas aŭtoimunaj malsanoj (precipe lupuso), malignaj tumoroj, monoklonaj gamopatioj de rena malsano, infektoj kaj kuraciloj[19]. Do rezultoj de la histologia esploro estas konsiderendaj kune kun datumoj de anamnezo kaj aldonaj esplormetodoj: laboratoriaj (antinuklea faktoro, antikorpoj al duspirala DNA, antikorpoj al Smith-antigeno, antifosfolipidaj korpoj, antikorpoj al la komponanto de la komplemento С1q, kvanto de C3 kaj C4 komponantoj de la komplemento, krioglobulinoj, antikorpoj al mjeloperoksidazo kaj proteinazo, markiloj de la virusoj de hepatitoj B kaj C, monoklonaj imunoglobulinoj ktp)[20].
Malaltigo de proteinurio
[redakti | redakti fonton]
Proteinurio kaze de nefroza sindromo spegulas ne nur gravecon de la patologia procezo, sed ankaŭ per si mem ĝi damaĝas la glomerulojn, kaŭzas interstican fibrozon kaj atrofion de la kanaletoj en kiuj okazas reabsorbo de albumino; ĝi akcelas progresadon de la kronika rena malsano[4]. Malaltigo de proteinurio ĝis 0,5 gramoj diurne aŭ 1–1,5 gramoj diurne ebligas preventi aŭ almenaŭ bremsi progresantan malboniĝon de la rena funkciado. Ĉe nefroza sindromo malaltigo de proteinurio ankaŭ sekvigas kreskon de enhavo de albumino en la sero, kion akompanas malkresko de klinikaj simptomoj kaj metabolaj manifestiĝoj de la nefroza sindromo, malaltiĝo de risko de trombembolaj kaj infektaj komplikiĝoj[7].
Kaze de aŭtoimunaj malsanoj proteinurio kutime malkreskas sub influo de imunosubprema terapio, kvankam ĝi ne ĉiam ebligas atingi kompletan remiton kaj kaze de neaŭtoimunaj nefropatioj tute ne havas sencon. Por malaltigi proteinurion sen uzi imunajn mekanismojn estas aplikataj inhibantoj de renin-angiotenzina sistemo (RAS), kies kontraŭproteinuria kaj nefroprotekta efikoj estis pruvitaj antaŭ jardekoj en la esploro REIN[21]. Dum tiu ĉi esploro, kiun partoprenis pacientoj kun nediabetaj nefropatioj kaj daŭra proteinurio, inkluzive de la nefroza nivelo, estis uzata ramiprilo, kio sekvigis malkreskon de la diurna proteinurio proksimume je 30% dum la unua jaro kaj je 50–55% post 2–3 jaroj, dum en la placebo-grupo rimarkindaj ŝanĝoj mankis. Dozodependa kontraŭproteinuria efiko estis registrita ankaŭ dum esplorado de aliaj inhibantoj de angiotenzinkonverta fermento (AKF) kaj blokiloj de angiotenzinaj receptoroj[22].
Efikecon kiel kontraŭproteinuriloj kaj nefroprotektiloj montris ankaŭ inhibantoj de natria-glukoza transportilo de la 2-a tipo (SGLT2), kiuj dum pli ol 10 jaroj estis uzataj por regi glikemion ĉe pacientoj kun sukera diabeto de la 2-a tipo. Poste en hazardigitaj placebo-kontrolataj esploroj estis pruvite ke la drogoj de tiu ĉi grupo bremsas progreson de la kronika rena malsano, ĉe tio ilia efikeco ne dependas de haveblo de la diabeto. Esploro DAPA–CKD, dediĉita al nefroprotekta efikeco de dapagliflozino, inkluzivis pli ol 4 300 pacientojn kun kronika rena malsano de diversaj etiologioj (proksimume 70% havis diabeton de la 2-a tipo), ricevantajn blokilojn de RAS en stabilaj dozoj[23]. Terapio per dapagliflozino po 10 mg diurne, daŭrinta proksimume 2 jarojn, sekvigis rapidan (jam post 2 semajnoj) malaltiĝon de albuminurio averaĝe je 29,3% kompare al la placebo-grupo (p<0,0001). Ĉe la pacientoj kun diabeto de la 2-a tipo kontraŭproteinuria efiko de la drogo estis pli forta ol ĉe la pacientoj sen sukera diabeto (35,1% kaj 14,8% kompare al la placebo). Krome dapagliflozino malaltigis riskon de estiĝo de proteinurio de la nefroza nivelo proksimume je 60%. Esploro EMPA-KIDNEY, dum kiu estis esplorata efikeco de empagliflozino ĉe pli ol 6 600 pacientoj kun kronika rena malsano de diversaj etiologoj, montris malkreskon de albuminurio averaĝe je 19% kompare al la placebo[24]. En ambaŭ esploroj inhibantoj de SGLT2 estis uzataj samtempe kun blokiloj de RAS, do la rezultoj montras efikecon de kombinita terapio.
Oni esploras ankaŭ aliajn potenciale nefroprotektajn drogojn. Dum la internacia duobla blinda hazardigita esploro PROTECT oni komparis efikecon de sparsentano, samtempe blokanta endotelinajn kaj angiotenzinajn receptorojn (400 mg diurne) kaj de irbesartano, blokanta angiotenzinajn receptorojn (300 mg diurne), ĉe 404 pacientoj kun IgA-nefropatio[25]. La esploron partoprenis nur la pacientoj kun proteinurio ≥1 gramo diurne, daŭrinta malgraŭ kuracado per RAS-blokiloj. Post 36 semajnoj uzado de sparsentano sekvigis malaltiĝon de proteinurio je 41% kompare al la placebo (p<0,0001). Rilate sekurecon tiu ĉi drogo similis al irbesartano. 2-jara esploro PROTECT montris ke sparsentano havas ne nur kontraŭproteinurian efikon, sed ankaŭ bremsas malboniĝon de la rena funkciado kompare al irbesartano (diferenco je rapideco de malkresko de glomerula filtrado estis 1,1 ml/minuto/1,73 m2 jare profite al sparsentano; p=0,037)[26]. Ofteco de la kombinita klinika fina punktoen, inkluzivinta malaltiĝon de rapideco de glomerula filtrado je 40%, estiĝon de la fina stadio de la kronika rena malsufiĉo aŭ morto pro iu ajn kialo, en la ĉefa grupo estis 9%, dum en la placebo-grupo 13%. Sparsentano havis avantaĝojn kompare al irbesartano ankaŭ ĉe la pacientoj kun FSGS. En la hazardigita klinika esploro DUPLEX ĉe 371 pacientoj kun primara FSGS ofteco de remito (koeficiento proteino/kreatinino en la urino ≤1,5 kaj ĝi malaltiĝis je pli ol 40% kompare al la origina kvanto) en la sparsentana grupo estis 42,0% dum en la irbesartana grupo 26,0%, р=0,009[27]. Sed, laŭ datumoj de tiu ĉi esploro, duobla blokilo de endotelinaj kaj angiotenzinaj receptoroj ne bremsis rapidecon de malaltiĝo de rapideco de glomerula filtrado kompare al irbesartano. Por subpremado de aktiveco de RAS oni uzas inhibantojn de AKF aŭ antagonistojn de angiotenzinaj receptoroj, kvankam aktivigo de mineralkortikoidaj receptoroj ankaŭ kontribuas al la progreso de la kronika rena malsano danke al indukto de inflamo kaj fibrozo[28][29]. Metaanalizo de 19 esploroj kiujn partoprenis 1 646 pacientoj kun la kronika rena malsano montris ke post kiam oni aldonis al inhibantoj de RAS steroidajn blokilojn de mineralkortikoidaj receptoroj, okazis malaltiĝo de albuminurio je 38,7%, kvankam samtempe triobliĝis risko de ĉesigo de la partopreno en la esploro pro hiperkaliemio[30]. Tamen la nombro de la partoprenintoj estis malsufiĉa por esplori kiel la blokiloj de mineralkortikoidaj receptoroj influas riskon de korvaskulaj aŭ renaj finoj.
Finerenono estas relative nova nesteroida antagonisto de mineralkortikoidaj receptoroj, montrinta dum antaŭklinikaj esploroj pli fortan kontraŭinflaman kaj kontraŭfibrozan efikecon ol steroidaj drogoj de la sama grupo[31]. Dum hazardigita placebo-kontrolita esploro ĉe 823 pacientoj kun diabeta nefropatio, ricevintaj blokilojn de RAS, finerenono sekvigis dozodependan malaltiĝon de koeficiento albumino/kreatinino je 21–38% kompare al la placebo-grupo[32]. Dum pli granda placebo-kontrolita esploro FIDELIO-DKD ĉe 5 734 pacientoj kun kronika rena malsano kaj sukera diabeto de la 2-a tipo, ricevintaj RAS-blokilojn je maksimume elteneblaj dozoj, post kuracado per finerenono dum 4 monatoj ankaŭ estis trovita malaltiĝo de koeficiento albumino/kreatinino en urino je 31% kompare al la placebo-grupo kaj tiu ĉi nivelo daŭris dum la tuta terapio (mediane 2,6 jarojn)[33]. En la sama esploro uzado de finerenono sekvigis pruvitan malaltiĝon de risko de malbonaj renaj finoj (rena malsufiĉo, malaltiĝo de sera kreatinino je 40% kaj pli, morto pro la renaj malsanoj) je 18% (р=0,001) kaj malaltiĝon de la korvaskulaj malbonaj finoj je 14% (р=0,03). En la finerenona grupo oni devis ĉesigi la partoprenon pro hiperkaliemio pli ofte (2,3%) ol en la placebo-grupo (0,9%), tamen la diferenco ne estis grandega, speciale kompare al diferenco inter kombinita terapio per inhibantoj de AKF kaj antagonistoj de angiotenzinaj receptoroj dum la antaŭaj esploroj. Nefroprotekta efikeco de finerenono estis pruvita ankoraŭ nur ĉe pacientoj kun diabeta nefropatio.
Kiel alternativo povas servi subpremado de malbonaj efikoj de aldosterono per drogoj, elekteme inhibantaj aldosteronsintazonen. Dum placebo-kontrolita esploro de la 2-a fazo ĉe 586 pacientoj kun kronika rena malsano kuracado per tia drogo (BI 690517), samtempe kun RAS-inhibantoj kaj empagliflozino, sekvigis dozodependan malaltiĝon de albuminurio. Hiperkaliemio dum uzado de inhibanto de aldosteronsintazo estis pli alta (10–18%) ol en placebo-grupo (6%), sed altiĝo de enhavo de kalio en sero je 86% de la kazoj ne postulis enmiksiĝon[34].
Hipoalbuminemio
[redakti | redakti fonton]Hipoalbuminurio estas grava kriterio je diagnozado de la nefroza sindromo kaj kontribuas al estiĝo de edemoj, hiperlipidemio kaj hiperkoaguliĝo, propraj al tiu ĉi stato. Antaŭe por terapio de hipoalbuminemio estis uzataj envejnaj infuzioj de albumino, sed nun oni preferas eviti tion, ĉar tiaj infuzioj povas sekvigi troan altiĝon de la enhavo de albumino en la sero. Krome la infuzita albumino estas rapide eliĝanta kun urino, kio kaŭzas pliajn damaĝojn de la renaj glomeruloj kaj kanaletoj. Kaze de hipovolumena ŝoko, albuminaj infuzioj povas provoki pulman edemon[4].
Ekspertoj de KDIGO opinias ke la envejna infuzado de albumino eblas ĉe pacientoj kun hipoalbuminemio <20 gramoj/litro, rezistemaj al la diuretikoj (do mankis respondo al la envejna infuzado de diuretiko je maksimuma dozo aŭ al kombinita diuretika terapio)[7]. Solvaĵo de albumino je la dozo 25–50 gramoj povas esti infuzita 30–60 minutojn antaŭ la envejna infuzo de maŝa diuretiko aŭ samtempe kun ĝi. Tamen ankoraŭ malmultas pruvoj de efikeco de tiu ĉi terapio. Metaanalizo de 13 etaj prospektivaj esploroj (n=422), montris ke samtempa infuzado de albumino kaj furosemido sekvigis kreskon de diurezo averaĝe je 31,5 ml hore kompare al aplikado de sole furosemido[35]. Duiretika efiko de furosemido kun albumino estis pli forta ĉe la pacientoj kun enhavo de albumino en la sero malpli ol 25 gramoj/litro kaj/aŭ kaze de pli altaj dozoj de albumino (>30 gramoj). Aŭtoroj de alia metaanalizo, inkluzivinta 4 hazardigitajn esplorojn (n=75) konkludis ke ankoraŭ malsufiĉas datumoj por taksi efikecon de albumino je terapio de la nefrozaj edemoj[36].
Edemoj
[redakti | redakti fonton]
Ĉe la nefroza sindromo likvaĵoj kutime akumuliĝas je intersticaj spacoj, kvankam en pezaj kazoj povas estiĝi anasarko kune kun akumuliĝo de likvaĵoj en pleŭro kaj abdomeno. Gravaj edemoj de la kruroj povus esti akompanataj de malfacilaĵoj dum marŝado, kaŭzi sangocirkulajn perturbojn, altigi riskon de ulceroj kaj haŭtaj infektoj, de vejna trombozo.
Origine oni konsideris kiel kaŭzon translokiĝon de likvaĵoj de la vaskuloj al la interstica spaco sekve de malkresko de onkotika premo de sangoplasmo fone de hipoalbuminemio (hipovolumenaj edemoj). Hipovolumena ŝoko kaj malkresko de rena sangocirkulado kaŭzas aktiviĝon de simpata nerva sistemo kaj RAS, altiĝon de rezistado de aferentaj kaj eferentaj arterioloj, detenon de natria klorido. Tamen eksperimentaj datumoj montras ke malaltiĝo de la onkotika premo en la vaskuloj estas akompanata de samtempa malaltiĝo de la onkotika premo en interstica spaco, kio malhelpas eliĝon de likvaĵoj el la vaskuloj[37].

Ĉe parto de pacientoj kun nefroza sindromo, volumeno de la cirkulantaj likvaĵoj ne estas tro (mal)alta, do la edemojn povus kaŭzi same malsufiĉo aŭ abundo da likvaĵoj. Oni klarigas la hipervolumenajn edemojn per aktiviĝo de epiteliaj natriaj kanaloj je distalaj kanaletoj kaj kolektaj tubetoj (eble sub influo de proteazoj, eliĝantaj kun urino), deteno de natria klorido kaj altiĝo de penetrebleco de la renaj kapilaroj. Eble al tio kontribuas ankaŭ rezistemo de la kanaletoj al aŭrikla natriuretika peptido kaj mallarĝiĝo de arterioloj ĉe aktiviĝo de simpata nerva sistemo[38]. Supozeble ne hipoalbuminemio, sed la menciitaj mekanismoj havas precipan signifon je estiĝo de la edemoj ĉe nefroza sindromo, sendepende de volumeno de la cirkulantaj likvaĵoj[4].
La terapio de la edemoj ĉe nefroza sindromo sin bazas sur uzado de maŝaj diuretikoj kun limigo de la konsumado de natrio ĝis 1,2–2 gramoj diurne[7]. Kaze de etaj periorbitaj edemoj kaj piedaj edemoj la diuretikoj ne necesas. Kaze de steriodosentema nefroza sindromo, glukokortikoidoj povas fortigi duirezon post 7 ĝis 10 tagoj de la terapio. Pacientoj kun gravaj nefrozaj edemoj kutime bezonas altajn dozojn de maŝaj diuretikoj (ĝis 250–500 mg de furosemido) pro pli larĝa distribuo de la drogoj fone de hipoalbuminemio aŭ ligiĝo de la drogo al la filtranta albumino. Furosemido havas mallongan periodon de duoneliĝo, pro kio kutime ĝi estas uzata dufoje tage[39].
Kaze de grava nefroza sindromo povas malboniĝi alsorbado de la diuretikoj pro intestaj edemoj, do por altigi urinigan efikon de furosemido estas aplikataj envejnaj infuzioj, inkluzive forme de senĉese infuzado. Foje por superi rezistemon al la maŝaj diuretikoj, ili estas kombinataj kun tiazidoj celante bloki reabsorbon de natrio je diversaj partoj de nefrono. Tiazida diuretiko estas preskribata 2 ĝis 5 horojn antaŭ furosemido[7].
Por fortigi diurezon kaj profilakti hipokaliemion, povas esti uzataj ankaŭ kaliŝparaj diuretikoj kiel spironolaktono kaj amilorido. Kaze de rezistemaj edemoj, speciale se haveblas akutaj renaj damaĝoj, povas esti aplikataj ultrafiltrado kaj/aŭ sangodializo. Ĉe pacientoj kun hipovolumena ŝoko (Takikardio, malalta sangopremo, signoj de dehidratiĝo, alta nivelo de azoto en la sango malkongrua al la nivelo de kreatinino, grava hipoalbuminemio) infuzo de diuretikoj povas pligravigi deficiton de la sangovolumeno kaj estigi nefrozan (hipovolemian) krizon — vivminacan staton, kiu manifestiĝas per arteria hipotonio kaj dolora migranta eritemo[39]. Estiĝo de tia eritemo kaj doloroj en la ventro eventuale estas kaŭzataj de loka haŭta hiperproduktado de kininoj. La sola efika terapio de la nefroza krizo estas transfuzioj de la sangoplasmo[7].
| Rekomendoj de KDIGO pri kuracado de la edemoj kaze de nefroza sindromo[7] | |||||||
| Terapio | Komentoj | ||||||
| La unua linio estas maŝaj diuretikoj | * Prefere uzi ilin dufoje tage, sed kaze de malaltiĝo de rapideco de glomerula filtrado eblas preni unufoje tage; * La dozo kreskas ĝis atingo de adekvata duirezo aŭ ĝis maksimume efika nivelo; * Se furosemido estas nesufiĉe efika, eblas preskribi longdaŭran diuretikon kiel bumetamido aŭ torasemido. | ||||||
| Limigi konsumadon de salo | Ĝis <2 gramoj diurne (<90 mmol tage) | ||||||
| Kombini maŝan diuretikon kun aliaj diuretikoj kaze de rezistemaj edemoj | * Ĉiuj tiazidaj diuretikoj je altaj dozoj estas same efikaj; * Tiazidoj kombine kun maŝaj diuretikoj povas plibonigi urinigan efikon kaj preventi hipokaliemion kaŭzitan de maŝaj aŭ tiazidaj diuretikoj; * Acetazolomido povas esti uzata kaze de metabola alkalozo. | ||||||
| Kontroli nedezirindajn efikojn de diuretikoj | * Hiponatriemio ĉe kuracado per tiazidoj; * Malaltiĝo de rapideco de glomerula filtrado; * Malkresko de volumeno de cirkulantaj likvaĵoj, speciale ĉe la infanoj kaj aĝuloj; * Hiperkaliemio ĉe kuracado per spironolaktono kaj eplerenono, speciale kombine kun inhibantoj de RAS | ||||||
| Kuracado de pacientoj rezistemaj al la diuretikoj | * Amilorido; * Acetazolomido; * Envejna infuzado de maŝaj diuretikoj (boluso aŭ infuzio), inkluzive kombine kun albumino; * Ultrafiltrado; * Sangodializo. | ||||||
Trombemboliaj komplikiĝoj
[redakti | redakti fonton]Trombozoj kaj trombembolioj estas inter la precipaj komplikiĝoj de la nefroza sindromo; ili povus esti la unua manifestiĝo de la rena malsano. Ĉe la plenkreskuloj ilia ofteco estas averaĝe 25%[40], sed en klinikaj esploroj ilia ofteco variis de 2% ĝis 37%[41][42]. La ciferoj varias pro diferencoj je aĝo (plenkreskuloj havas la komplikiĝojn pli ofte), renaj damaĝoj, daŭro de observado kaj diagnozaj metodoj. Ekzemple trombozo de profundaj vejnoj povas ne havi klinikajn simptomojn. Kaze de nefroza sindromo plej ofte estiĝas vejnaj trombemboliaj komplikiĝoj (VTEK), inkluzive de trombozo de profundaj kaj surfacaj vejoj, trombozo de renaj vejnoj, trombembolio de pulma arterio[43].
Tamen rezultoj de klinikaj esploroj montras pli altan riskon de arteriaj trombemolioj kaj trombozoj[41]. S. Vestergaard kaj kunaŭtoroj en ensploro kun 3 967 pacientoj kun unuafoje estiĝinta nefroza sindromo dum la unua jaro trovis altiĝon de risko de arteriaj (3,11-oble) kaj vejnaj (7,11-oble) trombembolioj kompare al ĝenerala populacio[44]. Aliaj esploroj ankaŭ konstatis altan riskon de vejnaj kaj arteriaj trombemboliaj komplikiĝoj ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo, speciale dum la unuaj 6 monatoj post ĝia estiĝo[45].
Restas malklare kial la nefroza sindromo estas ofte akompanata de tromboj[40][41]. Supozeble altiĝo de penetrebleco de la glomerula filtrilo por diversaj endogenaj substancoj, ne filtriĝantaj tra la glomerula membrano ĉe normalaj fiziologiaj kondiĉoj, sekvigas perdon de naturaj antikoagulantoj eliĝantaj kun urino — ekzemple de antitrombino III, proteinoj C kaj S. Siavice albuminurio kaj hipoalbuminemio kaŭzas kreskon de hepata sintezo de fibrinogeno kaj aliaj proteinoj kun prokoagulanta aktiveco. Samtempe kun hiperkoaguliĝo kaze de nefroza sindromo malkreskas ankaŭ fibrinolitika aktiveco de la sango pro perdo de plasmino kun urino kaj altiĝo de aktiveco de plasminogeno de la 1-a tipo. Misa koaguliĝo de la sango havas precipan rolon je estiĝo de VTEK, dum je patogenezo de arteriaj trombozoj pli gravas hiperaktiveco de trombocitoj, kiu ankaŭ okazas ĉe la nefroza sindromo sekve de hipoalbuminemio, hiperfibrinogenemio, hiperlipidemio[46].
Albumino inhibas agregadon de la trombocitoj, kupliĝante kun arakidonata acido kaj blokante ĝian konverton je tromboksano A2. Do hipoalbuminemio estas akompanata de altiĝo de la enhavo de tromboksano A2, stimulanta formiĝon kaj aktiviĝon de la trombocitoj. Krome malaltiĝo de nivelo de albumino en la sero stimulas rekompensan sintezon de fibrinogeno kaj la faktoro de von Willebrand en la hepato, kio fortigas reaktancon de la trombocitoj. Ankaŭ hiperlipidemio estas inter la faktoroj, influantaj la funkciadon de la trombocitoj. Risko de trombemboliaj komplikiĝoj estas pli alta kaze de nefroza sindromo de iu ajn etiologio, kvankam ĝi dependas de morfologia variaĵo de la renaj damaĝoj. La plej alta risko de trombozo estas kaze de membrana glomerulonefrito. Laŭ datumoj de retrospektiva esploro de 1 313 pacientoj kun diversaj morfologiaj variaĵoj de primara glomerulonefrito, ĉe pacientoj kun membrana glomerulonefrito risko de VTEK (konsiderante genron, ĉeeston de maligna tumoro en anamnezo, proteinurion kaj enhavon de albumino en la sero) estis 10,8-oble pli alta ol ĉe la pacientoj kun IgA-nefropatio[47].
Esploroj montris ke risko de VTEK ĉe la pacientoj kun membrana glomerulonefrito asociiĝas kun ĉeesto de antikorpoj al PLA2R[48][49], kvankam ne plu klaras ĉu tiuj ĉi antikorpoj estas biomarkilo de pli alta trombozo aŭ ili rekte kontribuas al ĝi. Plia sendependa prediktoro de VTEK ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo estas hipoalbuminemio. Ĉe la pacientoj kun membrana glomerulonefrito risko de VTEK kreskis 3,9-oble se enhavo de albumino en la sero malaltiĝis ĝis malpli ol 28 gramoj/litro kaj 5,8-oble se ĝia nivelo falis sub 22 gramoj/litro[50]. En retrospektiva usona esploro kun pli ol 7 000 pacientoj kun nefroza sindromo risko de VTEK kreskis proporcie al malaltiĝo de la enhavo de albumino en la sero kaj kreskis kaze de eĉ eta hipoalbuminemio (30,0–39,9 gramoj/litro). Risko de trombaj komplikiĝoj estis maksimuma ĉe la pacientoj kun enhavo de albumino en la sero malpli ol 25 gramoj/litro[51]. KDIGO indikis tiun ĉi nivelon je siaj rekomendoj kiel kriterion por pritaksi pli altan riskon de VTEK ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo[7].
Inter pliaj riskofaktoroj de VTEK ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo menciindas maljuneco, alta proteinurio, trombozo je anamnezo, trombofilio, antifosfolipidaj korpoj, malmovebleco, trodikiĝo, malignaj tumoroj, gravedo, kirurgiaj operacioj[7]. Estiĝon de vejnaj kaj arteriaj trombozoj stimulas glukokortikoida terapio, kiun ofte trapasas pacientoj kun nefroza sindromo.
Kuracado de VTEK ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo ĝenerale estas la sama kiel de tiuj sen la renaj malsanoj. Kontraŭkoaguliĝa terapio prefere komenciĝu je malaltmolekulaj heparinoj, kiuj havas avantaĝojn kompare al nefrakciitaj heparinoj rilate farmokinetikon, efikecon kaj sekurecon. Post atingi terapian efikon oni povas transigi pacienton al nerektaj antikoagulantoj, precipe al varfarino, konsiderante tamen riskon de troa hipokoaguliĝo kaj estiĝo de hemoragiaj komplikiĝoj kaze de grava hipoalbuminemio. Do prefere oni preskribu varfarinon post kiam enhavo de albumino en la sero superis 25 gramoj/litro. Optimuma daŭro de la antikoaguliĝa terapio ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo ankoraŭ ne estas trovita. Se mankas la aliaj faktoroj, oni daŭrigu ĝin almenaŭ 6 monatojn post forigo de la nefroza sindromo[40].
Same mankas striktaj indicoj por profilakta terapio per antikoagulantoj ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo. F. De Pascali kaj kunaŭtoroj faris metaanalizon de 5 etaj esploroj (n=414), kiuj daŭris 3 semajnojn ĝis 5 jarojn, estis nehazardigitaj kaj nur 2 havis kontrolan grupon. Averaĝa ofteco de pulma embolio fone de antikiaguliĝa terapio estis 1,8%, tiu de trombozo de profundaj vejnoj 0,9%, ofteco de grandaj sangadoj — 2,3%. Du kontrolitaj esploroj montris nepruvitan malaltiĝon de risko de pulma embolio kaj sangado dum terapio per antikoagulantoj. La aŭtoroj faris ankaŭ metaanalizon de 14 esploroj, komparinte oftecon de VTEK ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo ne ricevintaj antikoagulantojn. Averaĝe ĝi estis 10,6%, do oble pli alta ol ĉe la pacientoj ricevintaj antikoagulantojn. Do oni konkludis ke profilakta antikoagula terapio ĉe plenkreskaj pacientoj kun nefroza sindromo ebligas malaltigi riskon de VTEK, sed povas esti akompanata de sangado[52].
KDIGO-rekomendoj indikas ke profilakto de trombembolaj komplikiĝoj necesas ĉe la pacientoj kun grava nefroza sindromo, akompanata de malaltiĝo de enhavo de albumino en la sero ĝis malpli ol 20–25 gramoj/litro kun samtempa altega proteinurio (pli ol 10 gramoj diurne) aŭ aliaj riskofaktoroj — korpomasa indico pli ol 35 kg/m 2, heredaj trombofilioj, kronika kora malsufiĉo de III kaj IV klasoj, longdaŭra senmovo, antaŭnelonge faritaj ortopediaj aŭ abdomenaj operacioj[7].
Por taksi neceson de VTEK-profilakto ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo necesas konsideri riskon de sangado, kutime kalkulatan per la skaloj kiel HAS-BLED, origine destinita por la pacientoj kun aŭrikla fibrilacio[53]. Tamen ĉiuj ĉi iloj ne estas validigitaj por la pacientoj kun nefroza sindromo. KDIGO rekomendas profilakti VTEK per varfarino, kvankam praktikantaj kuracistoj ofte uzas tiucele malaltmolekulajn heparinojn. Efikeco kaj sekureco de la rektaj inhibantoj de la koagula faktoro Xen (rivaroksabano kaj apiksabano) kaj trombino (dabigatrano) por kuracado kaj profilakto de VTEK ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo ne estis esploritaj en hazardigitaj klinikaj esploroj; publikigitaj provoj de ilia uzado estas etskalaj[54]. A. Tijani kaj kunaŭtoroj en retrospektiva kohorta esploro komparis rezultojn de aplikado de rektaj perbuŝaj antikoagulantoj kaj varfarino por VTEK-profilakto ĉe 44 pacientoj kun nefroza sindromo[55]. Ilia efikeco estis simila, sed suma ofteco de grandaj kaj klinike gravaj malgrandaj sangadoj dum uzado de rektaj perbuŝaj antikoagulantoj estis malpli alta ol ĉe la uzado de varfarino (8,0% kaj 26,3%; p=0,21). Inhibantoj de la faktoro X (dabigatrano malpli) aktive kupliĝas kun albumino en la sango, do hipoalbuminemio povas grave influi daŭron de ilia duoneliĝo — necesas pliaj esploroj ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo[7].
Ĝenerale oni povas konkludi ke malgraŭ pli alta risko de VTEK, la problemo de VTEK-profilakto ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo restas sen kontentiga solvo. Necesas pliaj esploroj, speciale atentaj al la uzado de rektaj perbuŝaj antikoagulantoj.
Hiperlipidemio
[redakti | redakti fonton]Hiperlipidemio ofte renkonteblas ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo kaj estas akompanata de malaltiĝo de enhavo de kolesterolo de malaltdensaj lipoproteinoj kaj tre malaltdensaj lipoproteinoj, trigliceridoj, lipoproteino (a) kaj de malaltiĝo de enhavo de kolesterolo en altdensaj lipoproteinoj. Tiujn ĉi ŝanĝojn evidente kaŭzas kresko de sintezo de lipoproteinoj en la hepato sekve de hipoalbuminemio kaj perdo de diversaj substancoj, partoprenantaj reguligadon de lipida cirkulado, sed foririntaj kun urino[4]. Perturboj de la lipida cirkulado estas pruvita riskofaktoro de aterosklerozo kaj rilataj korvaskulaj malsanoj. Krome hiperlipidemio altigas reagemon de la trombocitoj, kio povus stimuli aterotrombajn komplikiĝojn. En 1982 J. Moorhead kaj kunaŭtoroj supozis ke lipidoj havas nefrotoksan efikon kaj povus progresigi la kronikan renan malsanon danke al kreskanta glomerulosklerozo kaj tubulinterstica fibrozo[56].
Eble nefrotoksecon de lipidoproteinoj kaŭzas rekta damaĝo de la podocitoj kaj ĉeloj de kanaletoj kaŭzata de lipidoj, kaj indukto de proliferado de mezangiumaj ĉeloj. Eble certan signifon havas ankaŭ progresanta aterosklerozo de la renaj vaskuloj[57]. Nefrotoksecon de lipidoproteinoj konfirmas ankaŭ klinikaj esploroj. En la esploro KNOW-CKD 1 886 pacientoj kun kronika rena malsano de 1-a ĝis la 5-a gradoj de risko de kombinita rena fina punkto (malaltiĝo de rapideco de glomerula filtrado je almenaŭ 50% aŭ estiĝo de la fina kronika rena malsufiĉo) dum averaĝe proksimume 5 jaroj ĉe la pacientoj kun enhavo de kolesterolo de malaltdensaj lipoproteinoj ≥130 mg/dl estis duoble pli alta ol ĉe la pacientoj kun enhavo de kolesterolo de malaltdensaj lipoproteinoj ≥70 mg/dl (rilatumo de la riskoj 2,05; 95% konfidenca intervalo 1,19-3,56)[58].
Ĉesigo de la nefroza sindromo povas sekvigi plibonigon aŭ normaligon de la lipida cirkulado, kvankam hiperlipidemio ofte plu restas, speciale se la nefroza sindromo estas persista aŭ ofte recidivas. Daŭran hiperlipidemion stimulas ankaŭ iuj kuraciloj, ofte uzataj por terapio de la nefroza sindromo, precipe glukokortikoidoj kaj inhibantoj de kalcineŭrino. Kuracado de la persista hiperlipidemio ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo okazas laŭe al la ĝeneralaj KDIGO-rekomendoj. Forigo de hiperlipidemio speciale gravas se haveblas tradiciaj sangovaskulaj riskofaktoroj kiel maljunaĝo, arteria hipertonio, trodikiĝo ks. Konsiderindas ke albuminurio kaj malaltiĝo de rapideco de glomerula filtrado asociiĝas kun pli alta risko de estiĝo de sangovaskulaj malsanoj rilataj al aterosklerozo. Preferindaj kuraciloj, same kiel por la ĝenerala populacio, estas statinoj[7].
Efikeco de hiperlipidemia terapio rilate profilakton de korvaskulaj finoj ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo ankoraŭ ne estis esplorita en hazardigitaj kontrolataj esploroj, tamen ĝi sendube utilas por la pacientoj kun kronika rena malsano[59]. Dum la hazardigita placebo-kontrolita esploro SHARP, kiun partoprenis 9 270 pacientoj kun kronika rena malsano (inkluzive 3 023 je sangodializo) kuracado per simvastatino kaj ezetimibo dum averaĝe 4,9 jaroj sekvigis malaltiĝon de enhavo de kolesterolo de malaltdensaj lipoproteinoj averaĝe je 0,85 mmol/litro kaj de risko de malbonaj korvaskulaj finoj (korinfarktoj, mortoj pro kormalsanoj, nehemoragia apopleksio, operacio je koronariaj angioj) je 17% kompare al la placebo-grupo (p=0,0021)[60]. Tamen eventuala pozitiva influo de statinoj sur la pason de la kronika rena malsano restas nepruvita. Dum la esploro SHARP ĉe 6 245 ĉe la pacientoj kun kronika rena malsano, kiuj origine ne bezonis anstataŭigan renan terapion, kuracado per simvastatino kaj ezetimibo ne sekvigis malaltiĝon de ofteco de la fina kronika rena malsufiĉo[61]. Efikeco de statinoj je profilakto de la renaj finoj ne estis pruvita ankaŭ dum la metaanalizo de 57 esploroj (n=143 000), kvankam la aŭtoroj rimarkigis pruvitan bremson de jara malrapidiĝo de la rapideco de glomerula filtrado kaj malaltiĝon de albuminurio dum kuracado per hipolipidemiaj drogoj. Krome ĉe la pacientoj kun kronika rena malsano, kuracitaj per statinoj, estis trovita malaltiĝo de la risko de korvaskulaj finoj je 31% (p<0,001)[62].
Preskribante statinojn, necesas konsideri ilian interagon kun aliaj drogoj, interalie kun inhibantoj de kalcineŭrino, kaŭzantaj kreskon de rissko de estiĝo de mialgioj kaj miozito. Se statinoj estas nesufiĉe efikaj, eblas kombini ilin kun aliaj hipolipidemiaj drogoj, precipe kun ezetimibo, inhibanta alsorbon de kolesterolo en la intestaro, kaj kun inhibantoj de protoproteina konvertazo de subtilizina-keksina tipo 9 (PKSK9)en (evolokumabo kaj alirokumabo), aŭ kun inhibanto de la sintezo de PKSK9 per malgrandaj interferantaj RNA (inklisirano). E. Jatem kaj kunaŭtoroj uzis inhibantojn de PKSK9 je 12 pacientoj kun nefroza sindromo, refraktaj al la imunosubprema terapio kaj post 4 semajnoj enhavo de malaltdensaj lipoproteinoj malaltiĝis averaĝe je 36,8% kaj restis stabila dum la terapio daŭris, sen gravaj nedezirindaj efektoj[63].
Infektoj
[redakti | redakti fonton]Infektoj nemalofte komplikas pason de la nefroza sindromo, speciale ĉe infanoj[64]. Gravaj infektoj altigas riskon de progresado de la kronika rena malsano kaj estiĝon de la fina kronika rena malsufiĉo[65], ili estas inter la precipaj mortokaŭzoj ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo[66]. Memorindas ke certaj virusoj, speciale de hepatitoj B kaj C, kaj HIV, malpli ofte ankaŭ bakterioj kaj aliaj mikroorganismoj, povus esti kaŭzo de glomerulaj malsanoj, interalie de membranoprolifera glomerulonefrito kaj membrana glomerulonefrito[67]. Pli altan nerezistemon de la pacientoj kun nefroza sindromo al la infektoj eventuale kaŭzas perdo de imunoglobulinoj kaj faktoroj de la komplemento, forirantaj kun urino. Tamen verŝajne pli gravan signifon havas glukokortikoida terapio, speciale se kombinata kun ciklofosfamido kaj aliaj imunosubpremiloj[4]. La imunosubprema terapio povas ankaŭ kaŭzi reaktiviĝon de latentaj infektoj, inkluzive de virusa hepatito aŭ ftizo, do la pacientoj kun nefroza sindromo nepre trapasu regulan testadon por ekskludi latentajn ftizon, sifilison, infektojn kaŭzitajn de la virusoj de hepatitoj B kaj C, HIV[7].
Se la menciitaj infektoj estis trovitaj, oni devas komenci necesan terapion antaŭ aŭ samtempe kun imunosubprema terapio. Specialaj rekomendoj pri kuracado de infektaj komplikiĝoj ĉe la pacientoj kun nefroza sindromo ne ekzistas. Profilakton priskribibas la KDIGO-rekomendoj[7]. Kiel orientilo povas servi EULAR-rekomendoj[68].
Tamen ne necesas fari antimikroban profilakton al ĉiuj pacientoj kun nefroza sindromo. Por la pacientoj kun ANCA-asociita vaskulito, kuracataj per rituksimabo, ciklofosfamido kaj/aŭ glukokortikoidoj je altaj dozoj (≥30 mg tage kalkulite je prednisolono), normale sufiĉas profilakti pneŭmoniton kaŭzatan de Pneumocystis jirovecii, kaj aliajn infektojn per trimetoprimo/sulfametoksazolo je altaj dozoj (960 mg kun unutaga intervalo aŭ 480 mg tage)[69]. EULAR rekomendas daŭrigi antimikroban profilakton dum imunosubprema terapio kaj 3 monatojn post preno de la lasta dozo de ciklofosfamido aŭ 6 monatojn post restariĝo de la B-ĉeloj kaze de uzado de rituksimabo. Se paciento estas ricevanta glukokortikoidojn kune kun aliaj imunosubpremaj drogoj, trimetoprimo/sulfametoksazolo povas esti nuligita post malaltigo de la prednisolona dozo ĝis 15 mg diurne, kvankam antimikroba profilakto povas daŭri se haveblas aliaj infektaj riskofaktoroj kiel pulmomalsanoj aŭ hipogamoglobulinemio, persista limfopenio aŭ maljunaĝo[68]. KDIGO rekomendas prikonsideri antimikroban profilakton per trimetoprimo/sulfametoksazolo ĉe la pacientoj kun glomerulonefrito, ricevantaj altajn dozojn de prednisolono aŭ aliajn imunosubpremajn drogojn (ciklofosfamido, rituksimabo). Plenkreskuloj kaj infanoj kun nefroza sindromo havas pli altan riskon de parazitaj pneŭmokokaj infektoj, do al ili kaj iliaj proksimuloj estas rekomenditaj pneŭmokoka vakcinado kaj ĉiujara kontraŭgripa vakcinado[7]. Terapio per rituksimabo sekvigas pli altan riskon de estiĝo kaj komplika paso de KOVIM-19, kies profilakto eblas per pasiva vakcinado per longdaŭraj monoklonaj antikorpoj neŭtralizantaj la kronviruson.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Glassock, Richard J; Fernando C Fervenza, Lee Hebert, J Stewart Cameron (2015-01). “Nephrotic syndrome redux”, The Nephrology Dialysis Transplantation (en) 30 (1), p. 12–17. doi:10.1093/ndt/gfu077. Alirita 2026-01-20..
- ↑ Bradley, S.; C. Tyson (1948-02-19). “The nephrotic syndrome”, The New England Journal of Medicine (en) 238 (8), p. 260–277. doi:10.1056/NEJM194802122380705. Alirita 2026-01-20..
- ↑ Berman, L. B.; G. E. Schreiner (1958-02). “Clinical and histologic spectrum of the nephrotic syndrome”, The American Journal of Medicine (en) 24 (2), p. 249–267. doi:10.1016/0002-9343(58)90314-0. Alirita 2026-01-20..
- 1 2 3 4 5 6 Ponticelli, Claudio; Gabriella Moroni (2023-11). “Nephrotic syndrome: pathophysiology and consequences”, Journal of Nephrology (en) 36 (8), p. 2179–2190. doi:10.1007/s40620-023-01697-7. Alirita 2026-01-20..
- ↑ Чеботарева, Н.В.; Бобкова И.Н., Лысенко Л.В. (2018). “Роль подоцитарной дисфункции в прогрессировании хронического гломерулонефрита”, Терапевтический архив (ru) (6), p. 93–97. Alirita 2026-01-20..
- ↑ Fiorentino, Marco; Davide Bolignano, Vladimir Tesar, Anna Pisano, Wim Van Biesen, Graziella D'Arrigo, Giovanni Tripepi, Loreto Gesualdo; ERA-EDTA Immunonephrology Working Group (2016). “Renal Biopsy in 2015--From Epidemiology to Evidence-Based Indications”, Kidney International (en) 43 (1), p. 1–19. doi:10.1159/000444026. Alirita 2026-01-21..
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 Kidney Disease: Improving Global Outcomes (KDIGO) Glomerular Diseases Work Group (2021-10). “KDIGO 2021 Clinical Practice Guideline for the Management of Glomerular Diseases”, Kidney International (en) 100 (4S), p. S1–S276. doi:10.1016/j.kint.2021.05.021. Alirita 2026-01-21..
- ↑ Rychlík, Ivan; Eva Jancová, Vladimír Tesar, Alexander Kolsky, Jirí Lácha, Josef Stejskal, Alena Stejskalová, Jirí Dusek, Vladimír Herout (2004-12). “The Czech registry of renal biopsies. Occurrence of renal diseases in the years 1994-2000”, The Nephrology Dialysis Transplantation (en) 19 (12), p. 3040–3049. doi:10.1093/ndt/gfh521. Alirita 2026-01-23..
- ↑ Jönsson, Anneli; Thomas Hellmark, Mårten Segelmark, Anna Forsberg, Karl Dreja (2023-03-17). “Causes of nephrotic syndrome in Sweden: The relevance of clinical presentation and demographics”, Frontiers in Nephrology (en) 3, p. 1026864. doi:10.3389/fneph.2023.1026864. Alirita 2026-01-23..
- ↑ Vestergaard, Søren Viborg; Henrik Birn, Simon Kok Jensen, Henrik Toft Sørensen, Dorothea Nitsch, Christian Fynbo Christiansen (2023-05-01). “Twenty-four-Year Trends in Incidence and Mortality of Nephrotic Syndrome: A Population-Based Cohort Study”, Epidemiology (en) 34 (3), p. 411–420. doi:10.1097/EDE.0000000000001576. Alirita 2026-01-23..
- ↑ Kazunori Goto; Takahiro Imaizumi, Riku Hamada, Kenji Ishikura, Tomoki Kosugi, Ichiei Narita, Hitoshi Sugiyama, Akira Shimizu, Hitoshi Yokoyama, Hiroshi Sato, Shoichi Mauryama (2023-11). “Renal pathology in adult and paediatric population of Japan: review of the Japan renal biopsy registry database from 2007 to 2017”, Journal of Nephrology (en) 36 (8), p. 2257–2267. doi:10.1007/s40620-023-01687-9. Alirita 2026-01-23..
- ↑ Carter, Simon A; Liz Lightstone, Dan Cattran, Allison Tong, Arvind Bagga, Sean J Barbour, Jonathan Barratt, John Boletis, Dawn J Caster, Rosanna Coppo, Fernando C Fervenza, Jürgen Floege, Michelle A Hladunewich, Jonathan J Hogan, A Richard Kitching, Richard A Lafayette, Ana Malvar, Jai Radhakrishnan, Brad H Rovin, Nicole Scholes-Robertson, Hernán Trimarchi, Hong Zhang, Samaya Anumudu, Yeoungjee Cho, Talia Gutman, Emma O'Lone, Andrea K Viecelli, Eric Au, Karolis Azukaitis, Amanda Baumgart, Amelie Bernier-Jean, Louese Dunn, Martin Howell, Angela Ju, Charlotte Logeman, Melissa Nataatmadja, Benedicte Sautenet, Ankit Sharma, Jonathan C Craig; SONG-GD Workshop Investigators (2022-01). “A Core Outcome Set for Trials in Glomerular Disease: A Report of the Standardized Outcomes in Nephrology-Glomerular Disease (SONG-GD) Stakeholder Workshops”, Clinical Journal of the American Society of Nephrology (en) 17 (1), p. 53–64. doi:10.2215/CJN.07840621. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Heerspink, Hiddo J L; Tom Greene, Hocine Tighiouart, Ron T Gansevoort, Josef Coresh, Andrew L Simon, Tak Mao Chan, Fan Fan Hou, Julia B Lewis, Francesco Locatelli, Manuel Praga, Francesco Paolo Schena, Andrew S Levey, Lesley A Inker; Chronic Kidney Disease Epidemiology Collaboration (2019-02). “Change in albuminuria as a surrogate endpoint for progression of kidney disease: a meta-analysis of treatment effects in randomised clinical trials”, The Lancet Diabetes & Endocrinology (en) 7 (2), p. 128–139. doi:10.1016/S2213-8587(18)30314-0. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Vivarelli, Marina; Keisha Gibson, Aditi Sinha, Olivia Boyer (2023-09-02). “Childhood nephrotic syndrome”, Lancet (en) 402 (10404), p. 809–824. doi:10.1016/S0140-6736(23)01051-6. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Моисеев, С.В.; Н.В. Чеботарева, Н.М. Буланов, Е.М. Шилов (2023). “Редкие (орфанные) наследственные заболевания с поражением почек: подходы к диагностике и лечению”, Клиническая фармакология (ru) 32 (3), p. 6–18. doi:10.32756/0869-5490-2023-3-6-18. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Connaughton, Dervla M; Claire Kennedy, Shirlee Shril, Nina Mann, Susan L Murray, Patrick A Williams, Eoin Conlon, Makiko Nakayama, Amelie T van der Ven, Hadas Ityel, Franziska Kause, Caroline M Kolvenbach, Rufeng Dai, Asaf Vivante, Daniela A Braun, Ronen Schneider, Thomas M Kitzler, Brona Moloney, Conor P Moran, John S Smyth, Alan Kennedy, Katherine Benson, Caragh Stapleton, Mark Denton, Colm Magee, Conall M O'Seaghdha, William D Plant, Matthew D Griffin, Atif Awan, Clodagh Sweeney, Shrikant M Mane, Richard P Lifton, Brenda Griffin, Sean Leavey, Liam Casserly, Declan G de Freitas, John Holian, Anthony Dorman, Brendan Doyle, Peter J Lavin, Mark A Little, Peter J Conlon, Friedhelm Hildebrandt (2019-04). “Monogenic causes of chronic kidney disease in adults”, Kidney International (en) 95 (4), p. 914–928. doi:10.1016/j.kint.2018.10.031. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Коротчаева, Ю.В.; Н.Л. Козловская, , С.В. Моисеев (2023). “Комплементблокирующая терапия у пациентов с атипичным гемолитико-уремическим синдромом и вторичной тромботической микроангиопатией”, Клиническая фармакология и терапия (ru) 32 (2), p. 7–14. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Bassanese, Giulia; Tanja Wlodkowski, Aude Servais, Laurence Heidet, Dario Roccatello, Francesco Emma, Elena Levtchenko, Gema Ariceta, Justine Bacchetta, Giovambattista Capasso, Augustina Jankauskiene, Marius Miglinas, Pietro Manuel Ferraro, Giovanni Montini, Jun Oh, Stephane Decramer, Tanja Kersnik Levart Jack Wetzels, Elisabeth Cornelissen, Olivier Devuyst, Aleksandra Zurowska, Lars Pape, Anja Buescher, Dieter Haffner, Natasa Marcun Varda, Gian Marco Ghiggeri, Giuseppe Remuzzi, Martin Konrad, Germana Longo, Detlef Bockenhauer, Atif Awan, Ilze Andersone, Jaap W Groothoff, Franz Schaefer (2021-06-02). “The European Rare Kidney Disease Registry (ERKReg): objectives, design and initial results”, Orphanet Journal of Rare Diseases (en) 16 (1), p. 251. doi:10.1186/s13023-021-01872-8. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Chevalier, Robert L (2023-02-10). “CAKUT: A Pediatric and Evolutionary Perspective on the Leading Cause of CKD in Childhood”, Pediatric Reports (en) 15 (1), p. 143–153. doi:10.3390/pediatric15010012. Alirita 2026-01-27..
- ↑ McConnachie, Dominique J; Jennifer L Stow, Andrew J Mallett (2021-03). “Ciliopathies and the Kidney: A Review”, American Journal of Kidney Diseases (en) 77 (3), p. 410–419. doi:10.1053/j.ajkd.2020.08.012. Alirita 2026-01-27..
- ↑ (1997-06-28) “Randomised placebo-controlled trial of effect of ramipril on decline in glomerular filtration rate and risk of terminal renal failure in proteinuric, non-diabetic nephropathy. The GISEN Group (Gruppo Italiano di Studi Epidemiologici in Nefrologia)”, Lancet (en) 349 (9069), p. 1857–1863. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Huizhen Ye; Zhihao Huo, Peiyi Ye, Guanqing Xiao, Zhe Zhang, Chao Xie, Yaozhong Kong (2020-03-12). “Comparative proteinuria management of different angiotensin-converting enzyme inhibitors or angiotensin receptor blockers for normotensive patients with CKD: a Bayesian network meta-analysis” (en) (8), p. e8575. doi:10.7717/peerj.8575. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Jongs, Niels; Tom Greene, Glenn M Chertow, John J V McMurray, Anna Maria Langkilde, Ricardo Correa-Rotter, Peter Rossing, C David Sjöström, Bergur V Stefansson, Robert D Tot, David C Wheeler, Hiddo J L Heerspink 10; DAPA-CKD Trial Committees and Investigators (2021-11). “”, The Lancet Diabetes & Endocrinology (en) 9 (11), p. 755–766. doi:10.1016/S2213-8587(21)00243-6. Alirita 2026-01-27..
- ↑ The EMPA-KIDNEY Collaborative Group; William G Herrington, Natalie Staplin, Christoph Wanner, Jennifer B Green, Sibylle J Hauske, Jonathan R Emberson, David Preiss, Parminder Judge, Kaitlin J Mayne, Sarah Y A Ng, Emily Sammons, Doreen Zhu, Michael Hill, Will Stevens, Karl Wallendszus, Susanne Brenner, Alfred K Cheung, Zhi-Hong Liu, Jing Li, Lai Seong Hooi, Wen Liu, Takashi Kadowaki, Masaomi Nangaku, Adeera Levin, David Cherney, Aldo P Maggioni, Roberto Pontremoli, Rajat Deo, Shinya Goto, Xavier Rossello, Katherine R Tuttle, Dominik Steubl, Michaela Petrini, Dan Massey, Jens Eilbracht, Martina Brueckmann, Martin J Landray, Colin Baigent, Richard Haynes (2023-01-12). “Empagliflozin in Patients with Chronic Kidney Disease”, The New England Journal of Medicine (en) 388 (2), p. 117–127. doi:10.1056/NEJMoa2204233. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Heerspink, Hiddo J L; Jai Radhakrishnan, Charles E Alpers, Jonathan Barratt, Stewart Bieler, Ulysses Diva, Jula Inrig, Radko Komers, Alex Mercer, Irene L Noronha, Michelle N Rheault, William Rote, Brad Rovin, Howard Trachtman, Hernán Trimarchi, Muh Geot Wong, Vlado Perkovic; PROTECT Investigators (2023-05-13). “Sparsentan in patients with IgA nephropathy: a prespecified interim analysis from a randomised, double-blind, active-controlled clinical trial”, Lancet (en) 401 (10388), p. 1584–1594. doi:10.1016/S0140-6736(23)00569-X. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Rovin, Brad H; Jonathan Barratt, Hiddo J L Heerspink, Charles E Alpers, Stewart Bieler, Dong-Wan Chae, Ulysses A Diva, Jürgen Floege, Loreto Gesualdo, Jula K Inrig, Donald E Kohan, Radko Komers, Laura Ann Kooienga, Richard Lafayette, Bart Maes, Robert Małecki, Alex Mercer, Irene L Noronha, Se Won Oh, Chen Au Peh, Manuel Praga, Priscila Preciado, Jai Radhakrishnan, Michelle N Rheault, William E Rote, Sydney C W Tang, Vladimir Tesar, Howard Trachtman, Hernán Trimarchi, James A Tumlin, Muh Geot Wong, Vlado Perkovic; DUPRO steering committee and PROTECT Investigators (2023-12-02). “Efficacy and safety of sparsentan versus irbesartan in patients with IgA nephropathy (PROTECT): 2-year results from a randomised, active-controlled, phase 3 trial”, Lancet (en) 402 (10417), p. 2077–2090. doi:10.1016/S0140-6736(23)02302-4. Alirita 2026-01-27..
- ↑ Rheault, Michelle N; Charles E Alpers, Jonathan Barratt, Stewart Bieler, Pietro Canetta, Dong-Wan Chae, Gaia Coppock, Ulysses Diva, Loreto Gesualdo, Hiddo J L Heerspink, Jula K Inrig, Gianna M Kirsztajn, Donald Kohan, Radko Komers, Laura A Kooienga, Kenneth Lieberman, Alex Mercer, Irene L Noronha, Vlado Perkovic, Jai Radhakrishnan, William Rote, Brad Rovin, Vladimir Tesar, Hernán Trimarchi, James Tumlin, Muh Geot Wong, Howard Trachtman; DUPRO Steering Committee and DUPLEX Investigators (2023-12-28). “Sparsentan versus Irbesartan in Focal Segmental Glomerulosclerosis”, The New England Journal of Medicine (en) 389 (26), p. 2436–2445. doi:10.1056/NEJMoa2308550. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Barrera-Chimal, Jonatan; Sophie Girerd, Frederic Jaisser (2019-08). “Mineralocorticoid receptor antagonists and kidney diseases: pathophysiological basis”, Kidney International (en) 96 (2), p. 302–319. doi:10.1016/j.kint.2019.02.030. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Бобкова, И. Н. (2023). “Роль гиперактивации минералокортикоидных рецепторов в развитии кардиоренальных осложнений у пациентов с сахарным диабетом, перспективы применения селективных нестероидных антагонистов минералокортикоидных рецепторов”, Терапевтический архив (ru) 95 (9), p. 796–801. doi:10.26442/00403660.2023.09.202367. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Currie, Gemma; Alison H M Taylor, Toshiro Fujita, Hiroshi Ohtsu, Morten Lindhardt, Peter Rossing, Lene Boesby, Nicola C Edwards, Charles J Ferro, Jonathan N Townend, Anton H van den Meiracker, Mohammad G Saklayen, Sonia Oveisi, Alan G Jardine, Christian Delles, David J Preiss, Patrick B Mark (2016-09-08). “Effect of mineralocorticoid receptor antagonists on proteinuria and progression of chronic kidney disease: a systematic review and meta-analysis”, BMC Nephrology (en) 17 (1), p. 127. doi:10.1186/s12882-016-0337-0. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Grune, Jana; Niklas Beyhoff, Elia Smeir, Remigiusz Chudek, Annelie Blumrich, Zsofia Ban, Sarah Brix, Iris R Betz, Michael Schupp, Anna Foryst-Ludwig, Robert Klopfleisch, Philipp Stawowy, René Houtman, Peter Kolkhof, Ulrich Kintscher (2018-04). “Selective Mineralocorticoid Receptor Cofactor Modulation as Molecular Basis for Finerenone's Antifibrotic Activity”, Hypertension (en) 71 (4), p. 599–608. doi:10.1161/HYPERTENSIONAHA.117.10360. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Bakris, George L; Rajiv Agarwal, Juliana C Chan, Mark E Cooper, Ron T Gansevoort, Hermann Haller, Giuseppe Remuzzi, Peter Rossing, Roland E Schmieder, Christina Nowack, Peter Kolkhof, Amer Joseph, Alexander Pieper, Nina Kimmeskamp-Kirschbaum, Luis M Ruilope; Mineralocorticoid Receptor Antagonist Tolerability Study–Diabetic Nephropathy (ARTS-DN) Study Group (2015-09-01). “Effect of Finerenone on Albuminuria in Patients With Diabetic Nephropathy: A Randomized Clinical Trial”, JAMA (en) 314 (9), p. 884–894. doi:10.1001/jama.2015.10081. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Bakris, George L; Rajiv Agarwal, Stefan D Anker, Bertram Pitt, Luis M Ruilope, Peter Rossing, Peter Kolkhof, Christina Nowack, Patrick Schloemer, Amer Joseph, Gerasimos Filippatos; FIDELIO-DKD Investigators (2020-12-03). “Effect of Finerenone on Chronic Kidney Disease Outcomes in Type 2 Diabetes”, The New England Journal of Medicine (en) 383 (23), p. 2219–2229. doi:10.1056/NEJMoa2025845. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Tuttle, Katherine R; Sibylle J Hauske, Maria Eugenia Canziani, Maria Luiza Caramori, David Cherney, Lisa Cronin, Hiddo J L Heerspink, Christian Hugo, Masaomi Nangaku, Ricardo Correa Rotter, Arnold Silva, Shimoli V Shah, Zhichao Sun, Dorothea Urbach, Dick de Zeeuw, Peter Rossing; ASi in CKD group (2024-01-27). “Efficacy and safety of aldosterone synthase inhibition with and without empagliflozin for chronic kidney disease: a randomised, controlled, phase 2 trial”, Lancet (en) 403 (10424), p. 379–390. doi:10.1016/S0140-6736(23)02408-X. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Tao Han Lee; George Kuo, Chih-Hsiang Chang, Yen Ta Huang, Chieh Li Yen, Cheng-Chia Lee, Pei Chun Fan, Jia-Jin Chen (2021-12-01). “Diuretic effect of co-administration of furosemide and albumin in comparison to furosemide therapy alone: An updated systematic review and meta-analysis”, PLoS One (en) 16 (12), p. e0260312. doi:10.1371/journal.pone.0260312. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Hedin, Erin; Vid Bijelić, Nick Barrowman, Pavel Geier (2022-08). “Furosemide and albumin for the treatment of nephrotic edema: a systematic review”, Pediatric Nephrology (en) 37 (8), p. 1747–1757. doi:10.1007/s00467-021-05358-4. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Bockenhauer, Detlef (2013-08). “Over- or underfill: not all nephrotic states are created equal”, Pediatric Nephrology (en) 28 (8), p. 1153–1156. doi:10.1007/s00467-013-2435-6. Alirita 2026-01-28..
- ↑ Siddall, Eric C; Jai Radhakrishnan (2012-09). “The pathophysiology of edema formation in the nephrotic syndrome”, Kidney International (en) 82 (6), p. 635–642. doi:10.1038/ki.2012.180. Alirita 2026-01-28..
- 1 2 Козловская, Л.В.; Бобкова И.Н., Чеботарева Н.В., Фомин В.В., Рощупкина С.В. (2012). “Нефротический криз – неотложное состояние у больных с нефротическим синдромом”, Терапевтический архив (ru) 6 (6), p. 68–73. Alirita 2026-01-30..
- 1 2 3 Боброва, Л.А.; Козловская Н.Л. (2020). “Тромбоэмболические осложнения нефротического синдрома”, Терапевтический архив (ru) 92 (6), p. 105–116. doi:10.26442/00403660.2020.06.000667. Alirita 2026-01-30..
- 1 2 3 Parker, Kathrine; Omar Ragy, Patrick Hamilton, Jecko Thachil, Durga Kanigicherla (2023-08-09). “Thromboembolism in nephrotic syndrome: controversies and uncertainties”, Research and Practice in Thrombosis and Haemostasis (en) 7 (6), p. 102162. doi:10.1016/j.rpth.2023.102162. Alirita 2026-01-30..
- ↑ Lin, Raymond; Georgina McDonald, Todd Jolly, Aidan Batten, Bobby Chacko (2019-12-12). “A Systematic Review of Prophylactic Anticoagulation in Nephrotic Syndrome”, Kidney International Reports (en) 5 (4), p. 435–447. doi:10.1016/j.ekir.2019.12.001. Alirita 2026-01-30..
- ↑ Shinkawa, Kanna; Satomi Yoshida, Tomotsugu Seki, Motoko Yanagita, Koji Kawakami (2020-07-13). “Risk factors of venous thromboembolism in patients with nephrotic syndrome: a retrospective cohort study”, The Nephrology Dialysis Transplantation (en), p. gfaa134. doi:10.1093/ndt/gfaa134. Alirita 2026-01-30..
- ↑ Viborg Vestergaard, Søren; Henrik Birn, Bianka Darvalics, Dorothea Nitsch, Henrik Toft Sørensen, Christian Fynbo Christiansen (2022-05). “Risk of Arterial Thromboembolism, Venous Thromboembolism, and Bleeding in Patients with Nephrotic Syndrome: A Population-Based Cohort Study”, The American Journal of Medicine (en) 135 (5), p. 615–625.e9. doi:10.1016/j.amjmed.2021.11.018. Alirita 2026-01-30..
- ↑ Mahmoodi, Bakhtawar K; Min Ki ten Kate, Femke Waanders, Nic J G M Veeger, Jan-Leendert P Brouwer, Liffert Vogt, Gerjan Navis, Jan van der Meer (2008-01-15). “High absolute risks and predictors of venous and arterial thromboembolic events in patients with nephrotic syndrome: results from a large retrospective cohort study”, Circulation (en) 117 (2), p. 224–230. doi:10.1161/CIRCULATIONAHA.107.716951. Alirita 2026-01-30..
- ↑ Zhiwei Qiu; Xiaocong Pang, Qian Xiang, Yimin Cui (2023-11-01). “The Crosstalk between Nephropathy and Coagulation Disorder: Pathogenesis, Treatment, and Dilemmas”, Journal of the American Society of Nephrology (en) 34 (11), p. 1793–1811. doi:10.1681/ASN.0000000000000199. Alirita 2026-01-31..
- ↑ Barbour, Sean J; Allen Greenwald, Ognjenka Djurdjev, Adeera Levin, Michelle A Hladunewich, Patrick H Nachman, Susan L Hogan, Daniel C Cattran, Heather N Reich (2012-01). “Disease-specific risk of venous thromboembolic events is increased in idiopathic glomerulonephritis”, Kidney International (en) 81 (2), p. 190–195. doi:10.1038/ki.2011.312. Alirita 2026-01-31..
- ↑ Jiayi Li; Xu Wang, Shimin Jiang, Wenge Li (2023-11-24). “Serum PLA2R antibody as a predictive biomarker for venous thromboembolism risk in primary membranous nephropathy”, Medicina clínica (Barcelona) (en, es) 161 (10), p. 417–421. doi:10.1016/j.medcli.2023.06.007. Alirita 2026-02-01..
- ↑ Jeyalan, V; Stauss M, Liew Kang S (2022). “Ponnusamy A.POS-469 a retrospective analysis of venous thromboembolism incidence amongst patients with membranous nephropathy: a single centre experience. Is anti-PLA2R an accessory or an accomplice?”, Kidney International Reports (en) (7), p. S209. Alirita 2026-02-01..
- ↑ Lionaki, Sophia; Vimal K Derebail, Susan L Hogan, Sean Barbour, Taewoo Lee, Michelle Hladunewich, Allen Greenwald, Yichun Hu, Caroline E Jennette, J Charles Jennette, Ronald J Falk, Daniel C Cattran, Patrick H Nachman, Heather N Reich (2012-01). “Venous thromboembolism in patients with membranous nephropathy”, Clinical Journal of the American Society of Nephrology (en) 7 (1), p. 43–51. doi:10.2215/CJN.04250511. Alirita 2026-02-01..
- ↑ Gyamlani, Geeta; Miklos Z Molnar, Jun L Lu, Keiichi Sumida, Kamyar Kalantar-Zadeh, Csaba P Kovesdy (2017-01-01). “Association of serum albumin level and venous thromboembolic events in a large cohort of patients with nephrotic syndrome”, The Nephrology Dialysis Transplantation (en) 32 (1), p. 157–164. doi:10.1093/ndt/gfw227. Alirita 2026-02-01..
- ↑ De Pascali, Federica; Francesca Brunini, Giuseppe Rombolà, Alessandro Squizzato (2024-02). “Efficacy and safety of prophylactic anticoagulation in patients with primary nephrotic syndrome: a systematic review and meta-analysis”, The Journal of Internal Medicine (en) 54 (2), p. 214–223. doi:10.1111/imj.16227. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Pisters, Ron; Deirdre A Lane, Robby Nieuwlaat, Cees B de Vos, Harry J G M Crijns, Gregory Y H Lip (2010-11). “A novel user-friendly score (HAS-BLED) to assess 1-year risk of major bleeding in patients with atrial fibrillation: the Euro Heart Survey”, Chest (en) 138 (5), p. 1093–1100. doi:10.1378/chest.10-0134. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Kelddal, Sarah; Anne-Mette Hvas, Erik Lerkevang Grove, Henrik Birn (2022-09-05). “Safety and effectiveness of direct oral anticoagulants in patients with nephrotic syndrome: a report of 21 cases”, BMC Nephrology (en) 23 (1), p. 305. doi:10.1186/s12882-022-02929-x. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Tijani, Aminat; Eric M Coons, Britta Mizuki, Miranda Dermady, Katerina Stanilova, Ashley L Casey, Muhannad Alqudsi, Mariella Gastanaduy, Ardem Elmayan, Adi Bamnolker, Juan Carlos Q Velez (2023-07). “Direct Oral Anticoagulants Versus Warfarin for Venous Thromboembolism Prophylaxis in Patients With Nephrotic Syndrome: A Retrospective Cohort Study”, Annals of Pharmacotherapy (en) 57 (7), p. 787–794. doi:10.1177/10600280221129348. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Moorhead, J F; M K Chan, M El-Nahas, Z Varghese (1982-12-11). “Lipid nephrotoxicity in chronic progressive glomerular and tubulo-interstitial disease”, Lancet (en) 2 (8311), p. 1309–1311. doi:10.1016/s0140-6736(82)91513-6. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Agrawal, Shipra; Joshua J Zaritsky, Alessia Fornoni, William E Smoyer (2018-01). “Dyslipidaemia in nephrotic syndrome: mechanisms and treatment”, Nature Reviews Nephrology (en) 14 (1), p. 57–70. doi:10.1038/nrneph.2017.155. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Changhyun Lee; Jung Tak Park, Tae-Ik Chang, Ea Wha Kang, Ki Heon Nam, Young Su Joo, Su-Ah Sung, Yeong Hoon Kim, Dong-Wan Chae, Su Kyung Park, Curie Ahn, Kook-Hwan Oh, Tae-Hyun Yoo, Shin-Wook Kang, Seung Hyeok Han (2022-02). “Low-density lipoprotein cholesterol levels and adverse clinical outcomes in chronic kidney disease: Results from the KNOW-CKD”, Nutrition, Metabolism & Cardiovascular Diseases (en) 32 (2), p. 410–419. doi:10.1016/j.numecd.2021.09.037. Alirita 2026-02-03..
- ↑ Sang Heon Suh; Soo Wan Kim (2023-09). “Dyslipidemia in Patients with Chronic Kidney Disease: An Updated Overview”, Diabetes, Obesity and Metabolism (en) 47 (5), p. 612–629. doi:10.4093/dmj.2023.0067. Alirita 2026-02-04..
- ↑ Baigent, Colin; Martin J Landray, Christina Reith, Jonathan Emberson, David C Wheeler, Charles Tomson, Christoph Wanner, Vera Krane, Alan Cass, Jonathan Craig, Bruce Neal, Lixin Jiang, Lai Seong Hooi, Adeera Levin, Lawrence Agodoa, Mike Gaziano, Bertram Kasiske, Robert Walker, Ziad A Massy, Bo Feldt-Rasmussen, Udom Krairittichai, Vuddidhej Ophascharoensuk, Bengt Fellström, Hallvard Holdaas, Vladimir Tesar, Andrzej Wiecek, Diederick Grobbee, Dick de Zeeuw, Carola Grönhagen-Riska, Tanaji Dasgupta, David Lewis, William Herrington, Marion Mafham, William Majoni, Karl Wallendszus, Richard Grimm, Terje Pedersen, Jonathan Tobert, Jane Armitage, Alex Baxter, Christopher Bray, Yiping Chen, Zhengming Chen, Michael Hill, Carol Knott, Sarah Parish, David Simpson, Peter Sleight, Alan Young, Rory Collins; SHARP Investigators (2011-06-25). “The effects of lowering LDL cholesterol with simvastatin plus ezetimibe in patients with chronic kidney disease (Study of Heart and Renal Protection): a randomised placebo-controlled trial”, The Lancet (en) 377 (9784), p. 2181–2192. doi:10.1016/S0140-6736(11)60739-3. Alirita 2026-02-04..
- ↑ Haynes, Richard; David Lewis, Jonathan Emberson, Christina Reith, Lawrence Agodoa, Alan Cass, Jonathan C Craig, Dick de Zeeuw, Bo Feldt-Rasmussen, Bengt Fellström, Adeera Levin, David C Wheeler, Rob Walker, William G Herrington, Colin Baigent, Martin J Landray; SHARP Collaborative Group; SHARP Collaborative Group (2014-08). “Effects of lowering LDL cholesterol on progression of kidney disease”, The Journal of the American Society of Nephrology (en) 25 (8), p. 1825–1833. doi:10.1681/ASN.2013090965. Alirita 2026-02-04..
- ↑ Xiaole, Su; Lu Zhang, Jicheng Lv, Jinwei Wang, Wanyin Hou, Xinfang Xie, Hong Zhang (2016-06). “Effect of Statins on Kidney Disease Outcomes: A Systematic Review and Meta-analysis”, The American Journal of Kidney Diseases (en) 67 (6), p. 881–892. doi:10.1053/j.ajkd.2016.01.016. Alirita 2026-02-04..
- ↑ Jatem, Elias; Joan Lima, Bruno Montoro, Francisco Torres-Bondia, Alfons Segarra (2020-10-12). “Efficacy and Safety of PCSK9 Inhibitors in Hypercholesterolemia Associated With Refractory Nephrotic Syndrome”, The Kidney International (en) 6 (1), p. 101–109. doi:10.1016/j.ekir.2020.09.046. Alirita 2026-02-04..
- ↑ Carpenter, Shannon L; Jennifer Goldman, Ashley K Sherman, David T Selewski, Mahmoud Kallash, Cheryl L Tran, Meredith Seamon, Chryso Katsoufis, Isa Ashoor, Joel Hernandez, Katarina Supe-Markovina, Cynthia D'alessandri-Silva, Nilka DeJesus-Gonzalez, Tetyana L Vasylyeva, Cassandra Formeck, Christopher Woll, Rasheed Gbadegesin, Pavel Geier, Prasad Devarajan, William E Smoyer, Bryce A Kerlin, Michelle N Rheault (2019-02). “Association of infections and venous thromboembolism in hospitalized children with nephrotic syndrome”, Pediatric Nephrology (en) 34 (2), p. 261–267. doi:10.1007/s00467-018-4072-6. Alirita 2026-02-05..
- ↑ Chien-Hung Lin; Peir-Haur Hung, Wen-Sheng Liu, Hsiao-Yun Hu, Chi-Jung Chung, Tsung-Hsien Chen (2020-03). “Infections and risk of end-stage renal disease in patients with nephrotic syndrome: a nationwide population-based case-control study”, The Annals of Translational Medicine (en) 8 (5), p. 228. doi:10.21037/atm.2020.01.02. Alirita 2026-02-05..
- ↑ Ryohei Yamamoto; Enyu Imai, Shoichi Maruyama, Hitoshi Yokoyama, Hitoshi Sugiyama, Kosaku Nitta, Tatsuo Tsukamoto, Shunya Uchida, Asami Takeda, Toshinobu Sato, Takashi Wada, Hiroki Hayashi, Yasuhiro Akai, Megumu Fukunaga, Kazuhiko Tsuruya, Kosuke Masutani, Tsuneo Konta, Tatsuya Shoji, Takeyuki Hiramatsu, Shunsuke Goto, Hirofumi Tamai, Saori Nishio, Arimasa Shirasaki, Kojiro Nagai, Kunihiro Yamagata, Hajime Hasegawa, Hideo Yasuda, Shizunori Ichida, Tomohiko Naruse, Tomoya Nishino, Hiroshi Sobajima, Satoshi Tanaka, Toshiyuki Akahori, Takafumi Ito, Yoshio Terada, Ritsuko Katafuchi, Shouichi Fujimoto, Hirokazu Okada, Eiji Ishimura, Junichiro J Kazama, Keiju Hiromura, Tetsushi Mimura, Satoshi Suzuki, Yosuke Saka, Tadashi Sofue, Yusuke Suzuki, Yugo Shibagaki, Kiyoki Kitagawa, Kunio Morozumi, Yoshiro Fujita, Makoto Mizutani, Takashi Shigematsu, Naoki Kashihara, Hiroshi Sato, Seiichi Matsuo, Ichiei Narita, Yoshitaka Isaka (2020-06). “Incidence of remission and relapse of proteinuria, end-stage kidney disease, mortality, and major outcomes in primary nephrotic syndrome: the Japan Nephrotic Syndrome Cohort Study (JNSCS)”, Clinical and Experimental Nephrology (en) 24 (6), p. 526–540. doi:10.1007/s10157-020-01864-1. Alirita 2026-02-05..
- ↑ Моисеев, С.В.; И.Н. Бобкова, Н.В. Чеботарева, Н.М. Буланов (2023). “[Нефротический синдром: причины и дифференциальный диагноз (часть 1) ]”, Клиническая фармакология (ru) 32 (4), p. 5–15. doi:10.32756/0869-5490-2023-4-5-15. Alirita 2026-02-05..
- 1 2 Fragoulis, George E; Elena Nikiphorou, Mrinalini Dey, Sizheng Steven Zhao, Delphine Sophie Courvoisier, Laurent Arnaud 9, Fabiola Atzeni 10, Georg Mn Behrens 11, Johannes Wj Bijlsma, Peter Böhm, Costas A Constantinou, Silvia Garcia-Diaz, Meliha Crnkic Kapetanovic, Kim Lauper, Mariana Luís 18, Jacques Morel 19, György Nagy, Eva Polverino, Jef van Rompay, Marco Sebastiani, Anja Strangfeld, Annette de Thurah, James Galloway, Kimme L Hyrich (2023-06). “2022 EULAR recommendations for screening and prophylaxis of chronic and opportunistic infections in adults with autoimmune inflammatory rheumatic diseases” (en) 82 (6), p. 742–753. doi:10.1136/ard-2022-223335. Alirita 2026-02-05..
- ↑ Hellmich, Bernhard; Beatriz Sanchez-Alamo, Jan H Schirmer, Alvise Berti, Daniel Blockmans, Maria C Cid, Julia U Holle, Nicole Hollinger, Omer Karadag, Andreas Kronbichler, Mark A Little, Raashid A Luqmani, Alfred Mahr, Peter A Merkel, Aladdin J Mohammad, Sara Monti, Chetan B Mukhtyar, Jacek Musial, Fiona Price-Kuehne, Mårten Segelmark, Y K Onno Teng, Benjamin Terrier, Gunnar Tomasson, Augusto Vaglio, Dimitrios Vassilopoulos, Peter Verhoeven, David Jayne (2024-01-02). “EULAR recommendations for the management of ANCA-associated vasculitis: 2022 update”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 83 (1), p. 30–47. doi:10.1136/ard-2022-223764. Alirita 2026-02-05..
