Magia Instruisto Negima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Negima)
Magia Instruisto Negima
Unna volumo de la mangao
Unna volumo de la mangao
Unna volumo de la mangao
Originala titolo 魔法先生ネギま! [Mahō Sensei Negima!]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro aventuro, nigra komedio, haremo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Akamacu Ken
Publikiginto Kodansha
Magazino Weekly Shōnen Magazine
Aperdatoj 26a de februaro 2003
14a de marto 2012
Volumoj 38
Animeo (OVA)
Magia Instruisto Negima: Enkonduka filmo
Reĝisoro(j) Niŝikiori Hiroŝi
Studio(j) Xebec
Aperdatoj 25a de aŭgusto 2004 —
24a de marto 2005
Epizodoj 3
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Mijazaki Nagisa
Studio(j) Xebec
Muziko Micumune Ŝinkiĉi
Televidaj retoj TV Tokyo
Aperdatoj 6a de januaro 2005 —
29a de junio 2005
Epizodoj 26
Animeo (OVA)
Negima: Printempa speciala epizodo

originalatitolo = ネギま!?春 スペシャル!?
[Negima!? Haru Supeŝaru!?]

Reĝisoro(j) Ŝimbo Akijuki
Onuma Ŝin
Studio(j) Shaft
Muziko Haneoka Kej
Aperdatoj 25a de oktobro 2006
Daŭro 25 min.
Animeo (OVA)
Negima: Somera speciala epizodo

originalatitolo = ネギま!?夏 スペシャル!?
[Negima!? Nacu Supeŝaru!?]

Reĝisoro(j) Ŝimbo Akijuki
Onuma Ŝin
Studio(j) Shaft
Aperdatoj 22a de novembro 2006
Daŭro 28 min.
Doramao (neanimacia tv)
Reĝisoro(j) Kaneda Rju
Studio(j) Starchild
Televidaj retoj TV Tokyo
Aperdatoj 4a de oktobro 2007
27a de marto 2008
Epizodoj 26
Animeo (OVA)
Magia Instruisto Negima: La blankaj flugiloj ALA ALBA
Originala titolo 魔法先生ネギま!~白き翼 ALA ALBA~
[Mahō Sensei Negima! Ŝiroki Cubasa Ala Alba]
Reĝisoro(j) Ŝimbo Akijuki
Studio(j) Shaft
Studio Pastoral
Aperdatoj 17a de aŭgusto 2008
17a de februaro 2009
Epizodoj 3
Animeo (OVA)
Magia Instruisto Negima: Pli unu mondo
Originala titolo 魔法先生ネギま!~もうひとつの世界~
[Mahō Sensei Negima! Mō Hitocu no Sekai]
Reĝisoro(j) Ŝimbo Akijuki
Studio(j) Shaft
Studio Pastoral
Aperdatoj 17a de septembro 2009
17a de novembro 2010
Epizodoj 5
Animeo (OVA/filmo)
(Kinofilmo) Magia Instruisto Negima: Animea Finalo
Originala titolo 劇場版 魔法先生ネギま! ANIME FINAL
[Gekiĝō Mahō Sensei Negima! Anime Fainaru]
Reĝisoro(j) Ŝimbo Akijuki
Studio(j) Shaft
Studio Pastoral
Aperdatoj 27a de aŭgusto 2011
Daŭro 76 min.
vdr

Magia Instruisto Negima (魔法先生ネギま! [Mahō Sensei Negima!]) estas mangao de Akamacu Ken, aperinta en magazino Weekly Shōnen Magazine ekde 2003. Surbaze de la mangao estas produktitaj samnomaj anime-serio kaj doramao kaj kelkaj anime-OVA-oj. Animestudio Xebec (subeldonanto de Production I.G) aranĝis la animean serion.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Dek-jaraĝa knabo — Kimra magiisto de Britio, Negi Springfild, finis studadon en magia lernejo kaj akiris provizoran kvalifikon instrui. Kaj Negi estis sendata en Japanion kiel instruisto de la angla lingvo. La serio detalas komedion inter la knaba instruisto kaj 31 inaj lernantoj de lia klaso. La ĉefa rilato, kiun li evoluigas, estas kun unu lernantino Kagurazaka Asuka, kiu preskaŭ malamas lin de la komenco. Krom tio, plejparto el la knabinoj estas tre amikecaj al li, ili trovas lin ĉarma knabo kaj evoluigas rilatojn.

La verkanto metis iom da seks-aludaj eventoj t.n. fanservo. Ekzemple en la komenco, Asuna eksciis ke Negi estas Magiisto, kaj li uzis magion celante forigi la memoron de ŝi, sed malsukcese li forigis ŝian veston.

Ŝotakon, Cospley-Café (Kostumluda kafejo) ktp... originala verko enhavas iom Japanajn subkulturajn terminojn, kaj esprimojn preter memcenzuroj. Tradukistoj ofte havas demandon, ĉu anstataŭigi aŭ ne.

Sur la gazeto la verkanto enketas, kiu rolulo havas popularecon. La verkanto multefoje aperigas pli popularan rolulon.

La rakonto inkludas rimarkindajn batal-eventojn krom am-komedion. Pro atakoj de fortegaj magiistoj, li batalas por savi siajn klasanojn. Negi celas iĝi magiisto kiel lia patro, kiu estis fama magiisto. Ju pli li batalas kaj kreskigas sin, des pli li proksimiĝas al la patro.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Instruistoj[redakti | redakti fonton]

  • Negi SPRINGFILD (ネギ・スプリングフィールド [Negi Supuringufīrudo], algle: Negi Springfield)
Ĉefrolulo, Kimra magiisto el Britio, naskiĝis eble en 1993. Li diplomiĝis kiel la plej eminenta studento en Magilernejo Merdiana. En januaro 2002, li prenis instruistecon de klaso 2-A de Takamiĉi, kaj instruas la anglan lingvon. En aprilo 2003 li restis kun klaso 3-A, kiun li havis antaŭjare. Li loĝas ĉe Asuna kaj Nodoka en pensiono. Li malŝatas baniĝi, eĉ post sporto li ne banas sin, pro tio iufoje Asuna perforte banas lin. Se ne-interesatoj de magio scius, ke li estas magiisto, li estus sendota en Brition kaj transformota en mustelon. Al klasanoj li kaŝas, ke li estas magiisto, sed ju pli la rakonto kuras des pli multaj klasanoj ekscias tion kaj estis implikitaj en magion. Li serĉas sian patron, kiu estis Majstro de Magio, kaj li celas iĝi respektinda magiisto kiel la patro. Li elstaras manipuli ventan spiriton, sed lia terno ventigas senintence. Li eklernis la japanan lingvon dum nur 3 semajnoj kaj kungfuon dum nur 3 horoj.
  • TAKAHATA T. Takamiĉi (高畑 T. タカミチ [Takahata Tī Takamiĉi]) (meznomo T. estas nekonata)
Instruisto de la klaso 2-A, antaŭ Negi. Li estas instruisto de la angla lingvo, magiisto kaj konsilisto de belarta klubo. Li batalis kun Konoe Ejŝun kaj Nagi en la magia milito. Dum li ne povas reciti magion, sed li estas forta batalartisto per duobleuzo de okcidenta kaj orienta magio. Li observas malbonajn knabojn, pro tio ili timas kaj vokas lin "Death Megane Takahata" (Okulvitrulo de Morto Takahara).
  • MINAMOTO Ŝizuna (源 しずな [Minamoto Ŝizuna])
Konsilisto de Negi. En la mangao ŝi estas instruisto de la angla lingvo , en la animeo ŝi estas lerneja kuracisto.
  • KONOE Konoemon (近衛 近右衛門 [Konoe Konoemon])
Ĉefdirektoro de Akademio Mahora. Li havas nepon Konoka, kiu estas klasano de Negi.

Lernantoj de Klaso 2-A/3-A[redakti | redakti fonton]

Klaso 3-A (estinte 2-A) de mezlernejo de Akademio Mahora

La verkinto Akamacu intence havigis al ĉiu interesan propran historion kaj distingan personecon. Fakte, la klaso enhavas eĉ ne-homajn lernantojn.

Klasanoj vokas 5 studentojn kiuj akiras plej malbonajn gradojn, "Baka Rejnĝas" (Stultaj Vagantoj): Ajase Jue, Kagurazaka Asuna, Ku Fej, Sasaki Makie kaj Nagase Kaede.

Numero de lernanto estas laŭ japanlingva alfabeto.

  • N-ro 1: AJSAKA Sajo (相坂 さよ [Aisaka Sajo])
Malfeliĉa fantomo, kiu mortis en 1940 ial, kaj katenita en la lernejo. Ĉiuj el klasanoj escepte de Asakura kaj Evanĝelin ne povas vidi ŝin. Ŝi timas mallumon kaj tranoktas en oportuna butiko por eviti mallumon.
  • N-ro 2: AKAŜI Juna (明石 裕奈 [Akaŝi Jūna])
Ano de korbopilka klubo. Ŝi amas sian patron, kiu estas profesoro de la Akademio.
  • N-ro 3: ASAKURA Kazumi (朝倉 和美 [Asakura Kazumi])
Ano de raportista klubo. Ŝi vokas sin "paparaco", ĉiam havis fotilon por akiri internan novaĵon pli frue ol ĉiuj. Ŝi estis unu el unuaj knabinoj en la klaso, kiuj eksciis sekreton de Negi, kiun ŝi trovis en ekskurso en Kioto dum esploro kiu proklamis sian amon al Negi. Ŝi nun silentas pri la sekreto, kaj artifikas kun Kamo. Ŝi povas vidi Sajo, kiun oni ne povas vidi, kaj Sajo kunhelpas al ŝi.
  • N-ro 4: AJASE Jue (綾瀬 夕映 [Ajase Jue])
Maldiligenta inteligentulino. Malgraŭ sia talento, ŝi malŝatas lernadon kaj estas kun plej malbona grado en la klaso. Ŝi estas membro de "Baka Rejnĝas" — la moknomo por kvinopo de plej malbone gradigitaj en la klaso (ŝi estas "Baka Blak" (Stultulino Nigra) kaj estas konsiderita kiel ĉefulo). Ŝi apartenas al la Esplorada Klubo de La Biblioteko kun Nodoka kaj Haruna (kiuj vokas ŝin "Jueĉĉi"), plue apartenas al studrondo pri filozofio kaj studrondo pri infanliteraturo. Jue estas plej fidela subtenanto de Nodoka, kaj kuraĝigas ŝin evoluigi rilaton kun Negi, sed poste ankaŭ ŝi trovis en sia koro intereson al Negi. Ŝi estas sagaca, ŝi eksciis sekreton de Negi dum ekskurso en Kioto post la atako kontraŭ Centralo de Kansaja Magia Asocio, kvankam ŝi ne rekte vidis lin uzi magion. Ŝia avo Ajase Tajzo estis filozofo. Ŝi estas detalema pri ŝintoaj sanktejoj kaj budhismaj temploj. Ŝi aperas kun eksterordinaraj trinkaĵoj: verdtea kolao, eliksio (varo en rolludo).
  • N-ro 5: IZUMI Ako (和泉 亜子 [Izumi Ako])
Prizorganto de futbala klubo kaj asistanto de lerneja sanitaristo. Ŝi havas cikatron de lumbo ĝis dorso. Ŝi estas amiko kun Asahi Juna, Okouĉi Akira kaj Sasaki Makie.
  • N-ro 6: OKOUĈI Akira (大河内 アキラ) [Ookouĉi Akira])
Bona naĝisto en la naĝada klubo. Ŝi estas sinĝena kaj milda.
  • N-ro 7: KAKIZAKI Misa (柿崎 美砂 [Kakizaki Misa])
Ano de klubo de Kuraĝigistinoj kaj de klubo de koruso. Ŝi estas amiko de Madoka kaj Sakurako. Ŝi amas aĉetadon kaj fablon pri fantomo, havas amaton, kiun la klasanoj ne konas.
  • N-ro 8: Kagurazaka Asuna (神楽坂 明日菜 [Kagurazaka Asuna])
Kolerema lernantino kaj ĉefa ĉefrolulino, ŝi havas similecon al Narusegaŭa Naru de mangao/animeo "Love Hina". Ŝi ofte konfliktas kun personoj, speciale kun Ajaka. Ŝi apartenas al belarta klubo, kies konsilanto estas la instruisto Takahata kiun Asuna absorbis. Asuna estas fakte orfa, pro tio ŝi estas permesita vizitadi la lernejon de Ĉefdirektoro Konoemon, sed Asuna ankoraŭ penas pagi por sia lernado per ĵurnala liverado. Ŝi estas vokata "Baka Red" (Stultulino Ruĝa) el "Baka Rejnĝas" — la moknomo por la kvinopo de plej malbone gradigitaj en la klaso. Asuna estis la unua klasano, kiu eksciis sekreton de Negi, kiam ŝi vidis lin uzi magion por helpi falantan Nodoka el ŝtuparo. Rilato inter Negi kaj Asuna estis malbona en komenco, sed poste pliboniĝis. Asuna estis la unua persono, kun kiu Negi provizore kontraktis. Ŝia artefakto (armilo) estas harisen (papera batilo de japana komedisto) nomata "Ensis Exsorcizans" (kontraŭsorĉa glavo), malgraŭ ke ĝi ŝajnas senutila, sed per ĝi ŝi povas efike batali kontraŭ demonoj. La artifakto aperis kiel granda glavo, kiam Negi estis en danĝero. Ŝi havas imunecon kontraŭ magioj, ekzemple kontraŭ ŝtonigo. Asuna renkontiĝis kun Nagi, Konoe Ejŝun, kaj vojaĝis kun membroj de lia grupo. Sed ŝi ne povas rememori tion. Laŭŝajne, ŝi havas emon absorbiĝi mezaĝajn virojn.
  • N-ro 9: KASUGA Misora (春日 美空 [Kasuga Misora])
Apartenas al kurista klubo. Katolikisto. Ŝi estas ne konata pro manko de epizodoj pri ŝi.
  • N-ro 10: KARAKURI Ĉaĉamaru (絡繰 茶々丸 [Karakuri Ĉaĉamaru])
Roboto kreita de Hakase Satomi kaj Ĉao Lingŝen por Evanĝelin. Ŝi estas kreita per inĝenierscienco kaj magiscienco, subtenita de Evanĝelin. Malgraŭ ke ŝiaj robotecaj partoj estas klare videblaj, ekzemple ŝiaj antenoj kvazaŭ oreloj de kuniklo kaj ŝraŭboj, nur nemultaj klasanoj ŝajnas sciantaj, ĝis nun nur Kamo kaj Ĉisame komprenis sen indiko de aliaj. Negi kaj Asuna ne sciis ke ŝi estas roboto antaŭ ol Kamo indikis. Ŝi estas desegnita por magia kunbatalanto de Evanĝelin. Ŝi posedas batalarton, grandan pafilon kaj laserilon. Ŝi movas per magio kaj volvaĵo. Ĉaĉamaru kondukas plejtempe senemocie, ŝi movas laŭ kvantuma komputilo kaj arta inteligento, tamen ŝi pasigas plejparton de sia libera tempo zorgi civitulojn kaj vivaĵojn. Ŝi apartenas al kluboj de Japana teceremonio kaj Goo, sed nur pro tio, ke Evanĝelin apartenas al ambaŭ kluboj. Ŝi ekhavis simpation al Negi, kiam Negi ĉesigis sin ataki ŝin, estantan sendefenda, kaj ŝi kaŝis sekreton de Negi antaŭ Eva, interesiĝis aranĝi la vestaĵon.
  • N-ro 11: KUGIMIJA Madoka(釘宮 円 [Kugimija Madoka])
Ŝi apartenas al klubo de Kuraĝigistinoj kun Kakizaki kaj Ŝijna. Ŝi ŝatas manĝi gjudon-on. Ŝi havas similecon al Aojama Motoko el la mangao/animeo "Love Hina" per malgranda hararo.
  • N-ro 12: KU Fej (古 菲 [Kū fei])
Lernantino el Ĉinio. Ŝi posedas kungfuon kaj ĉefano de studrondo pri ĉina batalarto. Ŝi estas "Baka Jeloŭ" (Stultulino Flava), membro de "Baka Rejnĝas" — la moknomo por kvinopo de plej malbone gradigitaj. Ŝi diras, ke ŝi ne havas sufiĉan tempon por lerni ĉar ŝi pasigas plejparton de sia tempo por studi japanan lingvon pro diferenco inter ĉina kaj japana uzado de ideogramoj. Ŝi eksciis, ke Negi estas magiisto en ekskurso en Kioto, poste ŝi instruis kungfuon al Negi.
  • N-ro 13: KONOE Konoka (近衛 木乃香 [Konoe Konoka])
Ĝentila kaj zorgema lernantino, kiu loĝas kun Asuna kaj Negi. Ŝi apartenas al skribista klubo, al aŭgurista klubo kaj al la Esplorada Klubo de La Biblioteko. Ŝi estas nepino de Konoe Konoemon, ĉefdirektoro de Akademio Mahora. Ŝi posedas multon da magia potencialo, dum ŝi ne sciis tion. Ŝi parolas japane kun Kiota dialekto. Ŝia patro estas Konoe Ejŝun, estrarano de Kansaja Magia Asocio, kies edzino estas nepino de Konoemon en geedziĝo de oportuno por moligi kontraŭstato inter la Kansaja kaj Kanta (kie Akademio Mahora estas lokita) Magia Asocio. Konoka estas la kvara lernantino, kun kiu Negi provizore kontraktis. Ŝi posedas magian povon kuraci vundojn. Ŝi havas fortan karecon por Secuna.
  • N-ro 14: SAOTOME Haruna (早乙女 ハルナ [Saotome Haruna])
Disvastiganto de onidiroj kaj kompaniulo de Ajase Jue kaj Mijazaki Nodoka, kiuj estas klubanoj de la Esplorada Klubo de La Biblioteko. Ŝajne ŝi kuraĝigas na Nodoka evoluigi la rilaton kun Negi, ne pensante ĉu Nodoka volas ŝian helpon aŭ ne. Ŝi ankaŭ apartenas al studrondo pri mangao, desegnas ĝin sub pseŭdonimo "Pal".
  • N-ro 15: SAKURAZAKI Secuna (桜咲 刹那 [Sakurazaki Secuna])
Kendoistino ekzercinta en la skolo de Kjoto-Ŝimmej (dia sonoro) kaj apartenas al la Kendoa klubo. Ŝi estas amiko de Konoka, kiel ŝia protektanto, ekde kiam ili estis infanoj kaj vokas moknome reciproke amike "Seĉ-ĉan" kaj "Kono-ĉan". Tamen, iale ŝi ekhavis emon malofte komunikadi kun Konoka, ĉar ŝi kredis ke ŝi devas resti "protektanto el la ombro". Fakte ŝi havas grandajn blankajn flugilojn, ĉar ŝi estas duonhoma-duonbirda demono kaj timis, ke Konoka kaj ĉiuj malŝatus ŝin pro tio. Sed Negi, Asuna kaj Konoka senmove restis ŝiaj geamikoj eĉ post ekscio, kio ŝi estas. La nuraj klasanoj, kiuj scias ŝian sekreton, estas Asuna, Konoka, Evanĝelin, Ĉaĉamaru. Tion scias ankaŭ Negi, kiu aprobis, ke ŝi restu klasano dum kaŝi la sekreton. Post la incidento en Kioto, ŝi eksenzorgis, eĉ kun Konoka. Ŝi estas la tria persono, kun kiu Negi provizore kontraktis.
  • N-ro 16: SASAKI Makie (佐々木 まき絵 [Sasaki Makie])
Klubano de ritma gimnastiko. Ŝi havas fortan intereson al Negi kaj estas amiko de Akaŝi Juna, Izumi Ako kaj Okoĉi Akira, kiuj estas ankaŭ en sportaj kluboj. Ŝi estas "Baka Pink" (Stultulino Rozkolora), membro de "Baka Rejnĝas" — la moknomo por kvinopo de plej malbone gradigitaj, ŝi akiris la duan plej malbonan gradon. Makie akiris (iale) la plejmultajn voĉojn en la unua kaj dua enketo pri la demando: kiu lernantino havas plejan popularecon en la Klaso 3-A.
  • N-ro 17:ŜIJNA Sakurako (椎名 桜子 [Ŝiina Sakurako])
Unu el la tri klubanoj de la klubo de Kuraĝigistinoj en la klaso. Ŝi apartenas ankaŭ al klubo de kanada bastonludo. Ŝi ankaŭ havas intereson al Negi.
  • N-ro 18: TACUMIJA Mana (龍宮 真名 [tacumija Mana])
Servistino de ŝintoa sanktejo "Tacumija". Ŝi kromlaboras por ekzorcadi kun Secuna. Ŝi atakas demonojn per pafiloj Remington 700 kaj Desert Eagle kun kontraŭsorĉaj kugloj. Ŝi eksciis sekreton de Negi, kiam ŝi, Ku Fej kaj Kaede helpis al Negi, Asuna kaj Secuna savi kaptiton Konoka en Kioto. Mana apartenas ankaŭ al biatlona klubo. Antaŭ ol ŝi konatiĝis kun Negi, ŝi laboris helpi civitulojn en militejoj tutmonde kiel sekvanto de magiisto, ŝi portas "pactio card" kiu estas postrestaĵo de kontrakto kun la magiisto. Ŝi havas la duajn plej grandajn mamojn en la klaso.
  • N-ro 19: ĈAO Lingŝen (超 鈴音 [ĉao linŝen])
Lernantino, kiu akiras plej bonan gradon de la tuta grupo de samujaroj. Ŝi estas riĉa ĉinino. Lingŝen apartenas al multaj studrondoj: pri kuirarto, ĉina batalarto, robotiko, tradicia ĉina medicino, bioteknologio, kvantuma mekaniko (en Universitato Mahora). Laŭ sia sugesto ŝi havas rilaton kun Negi per sango. Lingŝen havas konflikton kun la administracio de la lernejo pro spionado. Ŝi provas malkovri la ekziston de magio.
  • N-ro 20: NAGASE Kaede (長瀬 楓 [Nagase Kaede])
Ĝentila, trankvila kaj alta knabino. Ŝi estas ninĵo de la skolo Koga, en sia libera tempo, ŝi ninĵ-ekzercas sin en montoj, uzas armilaron de ninĵo (ekzemple ŝurikeno), posedas vere "magiajn" ninĵajn povojn (ekzemple arton de dopelganger). Kaede estas "Baka Blu" (Stultulino Blua), membro de "Baka Rejnĝas" — la moknomo por kvinopo de plej malbone gradigitaj en la klaso. En danĝero, ŝi ĉiam helpas al Negi. Kaede apartenas al promena klubo.
  • N-ro 21: NABA Ĉizuru (那波 千鶴 [Naba ĉizuru])
Ano de astronomia klubo, Ŝi estas fama pro la plej grandaj mamoj en la klaso. Ŝi havas similecon de Otobime Nacumi el la mangao/animeo "Love Hina". Ŝi volontas en infanejo. Eĉ kvankam ŝi estas en eksterordinaraj malbonstatoj, ŝi povas sentime trakti problemojn. Ŝiaj samĉambranoj estas Jukihiro Ajaka, Murakami Nacumi kaj poste Inugami Kotaro.
  • N-ro 22: NARUTAKI Fuka (鳴滝 風香 [Narutaki Fūka])
Pli aĝa el la ĝemeloj Narutaki. Ŝi estas petolulo en la klaso. Ŝi apartenas al promena klubo. Fuka, ŝia fratino Fumika kaj Sakurako estas bonaj amikoj.
  • N-ro 23: NARUTAKI Fumika (鳴滝 史伽 [Narutaki Fumika])
Pli juna el la ĝemeloj Narutaki. Ŝi apartenas al la promena klubo. Ŝia hobio estas purigado, kaj ŝi estas ano de la purigada komisiono. Ankaŭ Fumika estas petolulo kaj kunlaboras en petolaĵoj de Fuka.
  • N-ro 24: HAKASE Satomi (葉加瀬 聡美 [Hakase Satomi])
Robotika eksperto. Ŝi estas la plej kara amiko de Ĉao Lingŝen kaj kreis roboton Ĉaĉamaru kun ŝi. Ŝia moknomo estas "Profesoro", ŝi ŝajnas freneza sciencisto, plejparto de ŝia vivado estas en eksperimentejo. Ŝi apartenas al studrondoj pri robotiko kaj antaŭenpuŝo de la Universitato Mahora.
  • N-ro 25: HASEGAŬA Ĉisame(長谷川 千雨 [Hasegaŭa Ĉisame])
Komputila maniulino. Ŝi estas serioza en publiko, tamen en interreto ŝi iĝas s-ino Ĉiu, fama interreta idolo kiu vestas sin en kosplejo kaj alŝutas ensorĉemajn kaj amorvekajn fotojn de si mem al sia retpaĝo. Ŝi havas similecon de Narusegaŭa Naru el la mangao/animeo "Love Hina", surhavante okulvitrojn. La nura persono, kiu scias pri ŝia kaŝata vivo, estas Negi. En la animeo, ankaŭ Asakura Kazumi eksciis la kaŝatan vivon, kaj ĉantaĝis ŝin per foto de Kosplej-ita Ĉisame.
  • N-ro 26: Evanĝelin Atanasia Kjasarin Makdaŭel (エヴァンジェリン・A・K・マクダウェル [evanĝerin A K makudaŭeru], Evangeline Athanasia Katherine McDOWELL, listita kiel Evangeline A.K. McDOWELL), alinome Eva
Ŝi apartenas al kluboj pri Goo kaj Japana teceremonio. Ŝi estas konata kiel "akirinta vampiro" — homo, kiu akiris vampirecon per magio. Ŝi ŝajnas al 10-jaraĝa knabino, sed ŝi vivis aktuale pli ol jarcenton. Ŝi efektive estas krima magiisto/vampiro, posedis fifamajn moknomojn "Malluma Evangelio", "Mastro de Pupoj" kaj "Magiisto Senmorta" (Maga Nosferatu) en la mondo de magiistoj. Ŝia antaŭhistorio estas ne klara, escepte de renkonto de Evanĝelin kaj Nagi Springfild. Ŝi estis savata unufoje de li, kaj (supoze ŝi ekhavis intereson al li) ŝi persekutis lin forkurantan; finfine ili atingis Japanion; li insidis ŝin. Uzante malbenon "Infernus Sĥolastikus" li enkaptis ŝin en terenon de Akademio Mahora kaj limigis ŝiajn kapablojn. Ĉefdirektoro Konoemon dungis ŝin kiel sekretan gvatiston, kiu devas informi lin pri eventoj, okazantaj en la lernejo. Kiel instruisto, ŝi drake ekzercas magion al Negi. Ŝi loĝas en ŝtipkabano en la akademio.
  • N-ro 27: MIJAZAKI Nodoka (宮崎 のどか [Mijazaki Nodoka])
Sinĝena libromaniulino. Membro de la Esplorada Klubo de La Biblioteko, komitatano de biblioteko, ĝenerala komitatano de biblioteko. Ŝi pasigas multan tempon en la biblioteko, kaj oni moknomas ŝin "Honja-ĉan" (libristino). Kiam Negi unuafoje venis la lernejon, ŝi ĉiam kaŝis okulojn kvazaŭ por montri sian sinĝenecon. Tamen ŝia nuna hararanĝo ne kovras ŝian ĉarman vizaĝon. Post kiam Negi savis ŝin falantan el ŝtuparo, ŝi ekhavis simpation por li. Ŝi havas similecon al Maehara Ŝinobu el la mangao/animeo "Love Hina". Nodoka estas la dua studento, kun kiu Negi provizore kontraktis. Ŝia magia artefakto estas "Diarium Ejus" (Taglibro de Tiu), kiu montras la penson de ĉiu persono, kies nomon ŝi vokas, Ŝi savis Negi kaj kompanion kelkajn fojojn.
  • N-ro 28: MURAKAMI Nacumi (村上 夏美 [Murakami Nacumi])
Aktorino de la teatra klubo. Ŝi havas komplekson de malplivaloreco pro siaj lentugoj kaj malobeemaj haroj. Ŝi vokas sin "ordinara mezlerneja lernanto" en la klaso, kiu posedas multon da maturaj kaj tre ĉarmaj junulinoj.
  • N-ro 29: JUKIHIRO Ajaka (雪広 あやか [Jukihiro Ajaka])
Riĉa kaj alta reprezentanto de la klaso. Ŝi penas teni la klason por Negi, kiu estas sensperta trakti grandan grupon. Ŝi kaj Asuna ŝajne malamas unu la alian, ili du ofte batalas, sed fakte ili simple havas tre strangan amikecon, kion ili nevole konfirmas. Ajaka freneze amas Negi, kaj Asuna vokas ŝin "Ŝotakon" (amanto de nematuraj knaboj), tamen ŝi insistas, ke ŝi interesiĝis nur pri Negi, ĉar li "bezonas patrinan figuron" (ŝia plijuna frato mortis dum sia nasko, tio eble klarigas ŝian obsedon al Negi). Ŝi apartenas al kluboj pri kado kaj rajdarto, ŝiaj samĉambranoj estas Naba Ĉizuru kaj Murakami Nacumi.
  • N-ro 30: JOCUBA Sacuki (四葉 五月 [Jocuba Sacuki])

Ŝi ĝojas de kuirarto kaj estas lerneja tagmanĝa oficisto, apartenas al la kuirarta studrondo. Ŝi kurigas butiketon de manĵuo kun Ĉao.

  • N-ro 31: Zazi REJNIDEJ (ザジー・レイニーデイ [Zaĝī Reinīdei], angle: Zazie Rainyday)
Mistera lernantino. Oni ne konas ŝin ĉar ŝi malofte diras. Ŝi apartenas al cirkartoj "Nightmare Circus" de la Akademio. Ŝi havas brunan haŭton, kaj klaŭno-pentras sin. Ŝi estas ĉiam kun sia hejmbesta birdo.

Aliaj Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Nagi SPRINGFILD (ナギ・スプリングフィールド [Nagi Supuringufīrudo], angle: Nagi Springfield)
Legenda magiisto fama kiel "The Thousand Master" (La Mil Majstro). Li estas patro de Negi (kaj eble de Nekane). Lia titolo eble devenas el tio, ke li devas posedi mil magiojn. Sed kiam li batalis kontraŭ Evanĝelin, li konfesis, ke li posedas nur 5 aŭ 6 magiojn kaj retiriĝis el magian lernejon je duono de kurso. Li kaj liaj amikoj batalis en Magia Milito, kiam li estis 15-jaraĝa, li lasis legendan rakonton en la mondo de magiistoj kaj akiris la titolon. Li malaperis en 1993, sama jaro, kiam Negi naskiĝis. Oni kredas, ke li tiam mortis, sed en 1997 Negi renkontis lin.
  • Albert KAMOMIL (アルベール・カモミール [Arubēru Kamomīru], Albert Chamomile), alinome Kamo
Mustela koboldo. Subvesto-ŝtelisto. Negi helpis lin liberiĝi el kaptilo, kiam li estis 5-jaraĝa. De tiam, Kamo iras kun Negi, kiam ajn li havas problemojn. Li estis sendata al Negi de sia fratino Nekake, tamen fakte Kamo forkuris ĝis Negi pro kontraŭleĝo: li ŝtelis knabinajn subvestojn (pli ol 2000), ĉar aŭtoritatulo ne povas aresti lin, se li estus sekvanto de magiisto. Kamo zorgas por Negi, sed ofte okazigas problemojn.
  • Anja (アーニャ [Ānja])
Ununura nomokonata studentino, kiu diplomiĝis kun Negi. Ŝi kaj Negi estas geamikoj, de kiam ili estis infanoj, Anja helpis al Negi studi en Japanio. Ŝi nuntempe laboras kiel aŭguristo en Londono.
  • Nekane SPRINGFILD (ネカネ・スプリングフィールド [Nekane Supuringufīrudo], angle: Nekane Springfield)
Knabino kiun Negi vokas "franjo". Ŝi prenas rolon de patrino en lia vivo. Ŝi estas parenco de Negi, sed detala rilato estas ankoraŭ malklara. Supoze en 1997, kiam demonoj atakis la vilaĝon, kie ŝi kaj Negi loĝis, ŝi estis ŝtonigata, penante protekti Negi kontraŭ atako de demonoj, sed estis savata de Nagi. Poste ŝi kaj Negi loĝis en magiista urbo en montoj de Kimrio.
  • INUGAMI Kotaro (犬上 小太郎 [Inugami Kotarō])
Duon-lupa knabo, havas lupajn orelojn kaj voston, posedas povon voki hundajn spiritojn. Li estas spertulo de batalo kaj preferas batalon per mano ol magio pro sia simpla karaktero. Li estis dungita de Amagasaki Ĉigusa, kaj sub ŝia komando li batalis kontraŭ Negi. Li malrespektis Negi, nomante lin malfortulo, ĉar li konsideris, ke la okcidentaj magiistoj lasas korpan (permanan) atakon al fronta batalanto. Li retiris sian diron, kiam Negi subpremis lin, uzante ambaŭ magion kaj permanan batalon. Li poste transformis sin en lupon, pli fortan korpon, sed Negi venkis lin danke al helpo de Nodoka kaj ŝia magia taglibro. Kotaro kaj Negi batalis, kiam Negi provis savi Konoka, sed Kaede intervenis kaj estis venkata de ŝi. Poste li estis malliberigita de Kansaja Magia Asocio, sed li eskapis por averti Negi pri danĝero. Li nun loĝas kun Ajaka, Ĉizuru kaj Nacumi, eniĝis en elementan lernejon de Akademio Mahora. Li konsideras Negi bona rivalo.
  • KONOE Ejŝun (近衛 詠春 [Konoe Eiŝun])
Patro de Konoka kaj estro de la Kansaja Magia Asocio. Antaŭ nasko de Konoka, Kansaja kaj Kanta Magiaj Asocioj havas konflikton ĉar Kansajaj magiistoj malaprobis, ke Kantaj magiistoj respektas okcidentan magion anstataŭ tradician orientan. Celante faciligi la konflikton, ĉefdirektoro de Akademio Mahora, Konoemon, kiu estas ankaŭ la estro de Kanta Magia Asocio, aranĝis geedziĝon inter Ejŝun kaj sia filino. La malamikeco finiĝis, sed malplimulto ankoraŭ malŝatas Kantajn kaj/aŭ okcidentajn magiistojn (ekzemple Amagasaki Ĉigusa). Ekde nasko de Konoka, li neniam diris ke ŝi estas magiisto ĉar li volis, ke Konoka havu normalan vivon ekster magio. Tamen, ŝi heredis liajn genojn kaj nekredeblajn magiajn kapablojn, kiun malbonuloj volos uzi por malbonaĵoj. Kaj Ejŝun sendis ŝin por lerni en Akademio Mahora kun Secuna kiel ŝia gardisto, kaj lia bopatro povis protekti ŝin kontraŭ danĝero, ke fimagiistoj provas forkapti ŝin. Ejŝun batalis en la Magia Milito (supoze ĉ. 1980-aj) kun Nagi (patro de Negi), Takamiĉi, Albireo (Sanders), Gato kaj aliaj kunbatalantoj de Nagi.
  • AMAGASAKI Ĉigusa (天ヶ崎 千草 [Amagasaki Ĉigusa]) (nomo devenas el eksasistanto de Akamacu Ken)
Jino-Janga magiisto de Kansaja Magia Asocio. Ŝi perdis siajn gepatrojn en la Magia Milito kaj pro tio malamas okcidentajn magiistojn. Ŝi planis, ke ŝi forkaptos Konoka, turismantan en Kioto, por malbonuzi sian magipovon.
  • Cukujomi (月詠 [Cukujomi])
Glavisto de skolo Kioto-Ŝimmej. Kun Amagasaki Ĉigusa ŝi batalas kontraŭ grupo de Negi. Ŝi batalas per du glavoj, vestante iom efekteman robon (Gothic Lolita). Sen okulvitro, ŝi ne povas moviĝi.
  • Fejt Averunkus (フェイト・アーウェルンクス [Feito Āŭerunkusu], Fate AVERRUNCUS)
Li ŝajnas knabo tiel aĝa kiel Negi. Sub komando de Amagasaki Ĉigusa, li atakis centron de Kansaja Magia Asocio kaj turmentis Negi kaj liajn kunulojn per ŝtoniga magio.

Magio en Negima[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Magio kontraŭ Orienta Magio[redakti | redakti fonton]

En la verko, ĝenerale Eŭropanaj Magiistoj uzas Okcidentan Magion (recitante en la LatinoAntikva Greka), dum Azianaj Magiistoj uzas Orientan Magion (recitante en Sanskrito aŭ Solena Ŝintoa preĝo, t.n. Norito). Troviĝas iom konsiderindaj diferencoj inter la skoloj de la Okcidenta Magio kaj la skoloj de la Orienta Magio. La Okcidentaj Magiistoj emas grupigi sin. La magiisto rolas magion dum sekvanto rolas subtenon protektante la magiiston. En tiu ĉi maniero, la magiisto penas koncentrigi multon da magioj por subteni sekvanton per, ekzemple, magia barilo, kuraco, diveno kaj duobligo de povo, aŭ rolante nur-atakanto ĵetas eksterordinare fortegan atakon kontraŭ malamikoj dum sekvanto protektas la magiiston. "Magiista Glavisto" kiu rolas ambaŭ magion kaj sturmon, batalas antaŭigante sin kun sekvanto.

Aliflanke, la Skolo de Orientaj Magiistoj ankaŭ emas grupigi sin. Demonoj aŭ glavistoj protektas la magiistojn. Tamen, laŭŝajne ili batalas ne en solida kunbatalo kiel Okcidentaj Magiistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]