Negotino (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Negotino
Плоштадот во Неготино.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1440 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 284  (2002) [+]
Loĝdenso 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 22° 5′ O (mapo)41.48388888888922.089166666667Koordinatoj: 41° 29′ N, 22° 5′ O (mapo) [+]
Alto 155 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Negotino

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Negotino [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Negotino (makedone Неготино) estas urbo situanta en la centra parto de la Vardar regiono en Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Negotino. En 2002 loĝis ĉi tie entute 13 284 loĝantoj.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la malaltaj teroj dekstre de la rivero Vardar, en alteco de ĉirkaŭ 140 - 260 m.

Negotino - kvadrato

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la orienta rando de la urbo estas la aŭtovojo A1 / E75, kondukanta de Skopjo kaj Veles tra Demir Kapija al Gevgelija kaj Grekujo. La aŭtovojo estas sekvita per regionaj vojoj R 1103, R2137 kaj R29173.

Elektrizita fervoja linio etendiĝas laŭ la dekstra bordo de la Vardar, kiu iras en la sama direkto kiel la aŭtovojo.

Ĉe la norda rando de la urbo estas sporta flughaveno.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 13 284 loĝantoj.

El la totala nombro, 12 994 Makedonoj (97,82 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, romaoj, serboj kaj aliaj. Religio: 13 111 ortodoksa (98,70 %). La ceteraj estas islamanoj kaj katolikoj, ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia agado en kaj ĉirkaŭ la urbo estas agrikultura produktado. Graveco estas vinkultivado, tabakproduktado, papavopretigo. Ne malproksime de la urbo estas konstruita termika centralo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Неготино en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]