Negrosa fruktokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ĝenerala vidaĵo de ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus arcanus Ripley & Rabor, 1955 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
![]() Ruĝa punkto markas la Monton Kanlaon en Filipinoj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Negrosa fruktokolombo, Ptilinopus arcanus, estas eble malaperinta fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas endemio de la insulo Negroso en Filipinoj. Tiu fruktokolombo estas konata el unusola ina specimeno kolektita el la deklivoj de la Monto Kanlaon en la norda parto de la insulo. Kvankam oni trovis ĝin sur alta loko, oni supozas, ke la specio origine vivis en la arbaroj de malaltaj teroj de dipterokarpacoj kaj estis elpelita al pli altaj lokoj pro habitatodetruo. Kvankam kelkaj sugestis, ke la specimeno estas aŭ nenormalulo aŭ hibrido anstataŭe de valida specio, tio ne estas vaste akceptita.
La ino de tiu Negrosa fruktkolombo estis malgranda fruktokolombo kun brila malhelverda plumaro kaj cindrogriza frunto. Ĝi havis karakterizan ringon de nuda flava haŭto ĉirkaŭ sia okulo, kaj flavaj franĝoj en kelkaj el siaj plumoj donis al ĝi la aspekton havi flavan flugilstrion dum ripozo. La gorĝo estis blanka, dum la subvosto kaj pugo estis flavaj.
La origina specimeno estis pafita kune kun birdo suspektita kiel ŝia kunulo de fruktarbo. Nenio alia estas konata pri ĝia konduto. La specio ne estis definitive raportita ekde sia origina malkovro en 1953, kaj ĉar pluraj serĉoj ĉe Monto Kanlaon kaj la ĉirkaŭaj arbaroj ne malkovris ajnan signon de la birdo, multaj kredas ke ĝi povas esti formortinta. Tamen, loka ĉasisto de suda Negroso asertis, ke li pafis ĝin en la naŭdekaj jaroj, kaj la eltrovo de multaj specioj antaŭe opiniitaj endemiaj de Negroso sur la proksima insulo Panajo donis iom da espero, ke la specio povas daŭri. Kiel tia, ĝi estas nuntempe listigita kiel Draste endanĝerigita fare de la IUKN. Ajna pluviva populacio estus tre malgranda, verŝajne de malpli ol 50 individuoj, kaj estus minacata pro habitatodetruo kaj ĉasado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- “Family Columbidae (Pigeons and Doves)”, Handbook of the Birds of the World.
- Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-60-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|