Negrosa korkolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Gallicolumba keayi (Clarke, 1900)[1][2] | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Negrosa korkolombo (Gallicolumba keayi) konata ankaŭ kiel Flavbrusta grundokolombo, estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas unu el la specioj de la genro Gallicolumba kiu enhavas ankaŭ la korkolombojn, karakterizaj per ruĝega makulo en brusto. Ĝi estas endemia de Filipinoj kie ĝi troviĝas en la insuloj Negroso kaj Panajo. Ĝi estas draste endanĝerita; konstanta pliigo de arbarperdo en ambaŭ insuloj en kiuj ĝi vivas sugestas, ke ĝi plue malpliiĝos. La populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 50 - 249 maturaj individuoj. La specio havas tro malgrandan, ege fragmentitan populacion.[3] La birdo estis listigita kiel EDGE-specio laŭ la analizoj de la Zoologia Societo de Londono.[4]
Ĝi estas konsiderata unu el la Kvin Steluloj de Okcidentaj Bisajoj kun la Valdena bucero (Rhabdotorrhinus waldeni), la Bisaja puntocervo (Rusa alfredi), la Bisaja bucero (Penelopides panini) kaj la Bisaja porko (Sus cebifrons).[5]
Estas kontraŭleĝa ĉasi, kapti aŭ posedi Negrosan korkolombon laŭ la Filipina Leĝo RA 9147.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ebird priskribas ĝin tiel "Tre malofta mezgranda grundokolombo de monteta arbara grundo en Negroso kaj Panajo. Irizeca verdecblua en la kapo kaj flankoj al la brusto, skvameca sur la supra dorso, kun brunecaj flugilplumoj. Blankaj malsupraj partoj mallarĝiĝas de la gorĝo laŭ la brusto ĝis la ventro. Evidentaj blankaj lunarkoj markas la flugilon kaj flankojn de la brusto. Notu la ruĝan "sangantan koron" en la centro de la brusto. Plej verŝajne ne eraras se bone vidita. La nura alia kolombo probable el la tero estus Smeralda kolombo. Kanto estas mallonga, akcela serio de malaltaj notoj."[7]
Inter la aliaj korkolomboj, tiu specio distingiĝas pro sia longa vertikala "koro", brilverda koloro, distingita blanka "V"-forma flugilstrio kaj brustoflanka strio.[8]
Tiu specio estas monotipa.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi kutime videblas individue aŭ duope. Grundomanĝanto, sed ripozas kaj nestumas sur arbustoj aŭ vitejoj. La specio ĉefe manĝas plantmaterialon, kvankam ekzistas iu ebla indico por sugesti, ke ili ankaŭ povas foje manĝi surgrundajn senvertebrulojn.
Birdoj kun pligrandigitaj gonadoj estis registritaj en aprilo kaj majo kaj lastatempa birdido estis akirita la 3-an de majo. En kaptiteco, la koro de la masklo ŝajnas fariĝi pli brila kaj pli ruĝa dum la reprodukta sezono. Ĝi estis registrita nestanta en marto - junio kaj idoj elnestiĝis post nur 12 tagoj, ŝajne kiel adaptiĝo al la vundebleco de siaj malfermaj kaj malaltaj nestoj ĉe epifitaj filikoj. Nestoj ŝajnas esti regule predataj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Clarke, W.E. (1900). “Phlegoenas keayi”, Ibis 6, p. 359. Pl VIII
- ↑ BirdLife International (2018). "Gallicolumba keayi". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22690988A130328535. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22690988A130328535.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- ↑ CONSERVATION OF THE CRITICALLY ENDANGERED NEGROS BLEEDING HEART PIGEON Gallicolumba keayi ON THE ISLAND OF NEGROS, PHILIPPINES. [rompita ligilo]
- ↑ Negros Bleeding-heart | Gallicolumba keayi. Arkivita el la originalo je 2025-05-18. Alirita 2025-04-03 .
- ↑ Talarak Big 5. [rompita ligilo]
- ↑ "Center for Tropical Conservation Studies | Silliman University".
- ↑ Negros Bleeding Heart.
- ↑ Allen, Desmond. (2020) Birds of the Philippines (angle). Barcelona: Lynx and Birdlife Internation Fieldguides, p. 54–57. ISBN 9788416728329.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet.
- Negros Bleeding Heart Arkivigite je 2025-05-18 per la retarkivo Wayback Machine EDGE of Existence programme
| ||||||||||||||||||


