Saltu al enhavo

Nehijaŭoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krioj
etnoUsonaj indianojIndiĝenaj popoloj en Kanado
nordamerikaj indianoj • indianoj
Unuaj nacioj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
AnglikanismoPentekosta Kristanismokatolika eklezio
vdr
Georgo Catlin. " I-Al-Vis-Ka-Zit , Li-Kiu-Havas-Okulojn-Malantaŭ" (1832)

Nehijaŭoj (silabare: ᓀᐦᐃᔭᐤ, plurale: ᓀᐦᐃᔭᐘᐠ), Eejuoj, Eenuoj, aŭ pli miskompreneble, sed pli kutime Krioj (mallongigo de urbetaĵo [Kenisteniwuik], silabare: ᑫᓂᐢᑌᓂᐒᐃᒃ, »arbarano«, el ĝia francigo »Christenaux« [kristeno]) estas »indiana«, unuanacia aŭ ankaŭ denaska, etno de nordameriko. Ili ĉeestas de la Roka Montaro ĝis la Atlantiko, en Kanado kaj en Usono. Ilia prapatra lingvo estis unu de la plej parolitaj lingvoj de norda Nord-Ameriko, sed ne ĉiuj Krioj parolas ĝin la tutan tempon de sia ekzisto. La angla kaj la franca estas pli kutime uzataj.

La Krioj formas la plej grandan denaskan grupon de Kanado kun pli ol 200 000 homoj. Ili estis konataj pro ilia komprenemo al intertriba geedziĝo. La Metisoj (de la franca, Métis, kvankam ĝi france ĝenerale signifas »miksato« (tipe inter homoj malsame rasigataj)) tiukuntekste estas grupo naskiĝinta de la kuniĝo de Krioj kaj, devene, de kanadaj Francoj.

La estroj de la kria nacio estas kunigataj en la Eeyou Istchee (Granda Kri-konsilantaro en Kria lingvo). Nuntempe la Ĉefestro estas Ted Moses de la Nunaviko, en Nord-Kebekio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]