Neil Kinnock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neil Kinnock
Start campagne voor Europese verkiezingen van PvdA (Rotterdam) Neal Kinnoch , k, Bestanddeelnr 932-9811.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1942 (1942-03-28) (81-jara)
en Tredegar
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoKimrio
Alma mater Kardifa Universitato • Lewis School Pengam
Familio
Edz(in)o Glenys Kinnock
Infanoj Stephen Kinnock • Rachel Kinnock
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Neil Kinnock

Neil Kinnock, naskiĝinta la 28-an de marto 1942 en Tredegar, Kimrio, estas brita politikisto. Li inter alie estis vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon administraj reformoj. Jam dum la antaŭa Eŭropa Komisiono Santer, li oficis kiel respondeculo pri la fako transporto. Neil Kinnock estas membro de la socialisma Brita Laborista Partio.

De 2004 ĝis 2009 li estis prezidanto de la British Council, kies celo estas la disvastiĝo de la angla lingvo kaj de la kulturo de Britio tutmonde.