Nekohereco de filozofoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
تهافت الفلاسفة
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Algazelo
Lingvoj
Lingvo araba lingvo
Eldonado
Eldondato 1095
vdr

La Nekohereco de filozofoj (arabe تهافت الفلاسفة [Tahāfut al-Falāsifaʰ]) estas la titolo de polemikaĵo de la 11-a jarcento de la Imamo Algazelo de la aŝariisma skolo de islama teologio kritikante la Avicenan skolon de la frua islama filozofio. Islamaj filozofoj kiel ekzemple Ibn Sina (Aviceno) kaj Al-Tabari estas kondamnitaj en tiu libro. La teksto estis rimarkinde sukcesa, kaj markis mejloŝtonon en la supreniro de la aŝariisma skolo ene de islama filozofio kaj teologia diskurso.

Tiu verko markis gravan mejloŝtonon en la Islama epistemologio. La renkonto kun skeptikismo kondukis Algazelon al akcepto de ia formo de teologia okazismo, aŭ al la kredo ke ĉiuj kaŭzaj aferoj kaj interagadoj estas ne la produkto de materiaj konjunkturoj sed anstataŭe la tuja kaj certa Volo de Dio. En la venonta jarcento ja Ibn-Ruŝd skizis longan malakcepton de la Nekohereco de Algazelo titolita la nekohereco de la nekohereco; tamen, la epistemologia fluo de la Islama pensaro jam estis metita.[1] Algazelo montris kiel ekzemplo de la iluzio de sendependaj leĝoj de kaŭzo la fakton ke kotono brulas kiam venas en kontakto kun fajro. Kvankam ĝi povus aspekti kvazaŭ natura leĝo funkcianta, tio okazis ĉiam kaj ĉiufoje nur ĉar Dio deziras, ke tio okazos — la okazaĵo estis "rekta produkto de dia interveno kiel ajna plia atento okazanta miraklon". Averroes, kontraste insistis je tio ke kvankam Dio kreis la naturan leĝon, homoj "povus pli utile diri, ke fajro okazigis la kotonbrulon — ĉar la kreitaĵaro havas modelon kiun tiu povas sekvi."[2][3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Craig, William Lane. (2001) The cosmological argument from Plato to Leibniz. Eugene, OR.: Wipf and Stock, p. 89. ISBN 978-1579107871.
  2. Kadri, Sadakat. (2012) Heaven on Earth: A Journey Through Shari'a Law from the Deserts of Ancient Arabia ... macmillan, p. 118–9. ISBN 9780099523277.
  3. Pri la argumentoj de Algazelo oni vidu The Incoherence of the Philosophers. Tradukita de Michael E. Marmura. 2a eld, Provo Utah, 2000, pp. 116-7.
  4. Pri la reago de Ibn Ruŝd, oni vidu Khalid, Muhammad A. ed. Medieval Islamic Philosophical Writings, Cambridge UK, 2005, p. 162)