Nekredanto
Nekredanto (la termino uzata precipe en religio) prezentas malon al termino kredanto kaj ĝi povas signifi la jenon:
- Malo al nocio kredanto kiel al membro de certa religia grupo; ĉiokaze la nekredanto markas kiun ajn, kiu ne estas membro de la donita religio (ekz. kristanismo aŭ islamo). En kelkaj difinitaj teokrataj socioj povas okazi identigo de la nekredanto (kvazaŭ iun, kiu ne estas membro de la grupo) kaj fremdulon aŭ malamikon. La nekredantoj tiel povas esti ekspoziciataj al diversa mezuro de pozitiva aŭ negativa diskriminacioj.
- La nekredanto povas priskribi ankaŭ tiun, kiu dubas pri la doktrino aŭ pri principoj de certa religio, ideologio aŭ sistemo aŭ rifuzas tiujn ĉi doktrinon aŭ principojn.
- En la islama medio la nocio nekredanto markas (arabe kafir) tiun, kiu ne kredas en Dio aŭ kiu malpreĝas al Li, do nemuslimon; sed la ĝusta uzo ensumigas membrojn de Popolo de libro, t.e. kristanojn, judojn kaj sabejojn.
- Tiu, kiu ne kredas (en ĝusta senco de tiu ĉi vorto), t.e. homo, kiu kredas en nenia supernaturaj fortoj aŭ dioj; ĉiokaze povas la nekredanto ateiston aŭ agnostikulon.
En Kristianismo, la apostolo Tomaso estas konsiderata la "nekredanto". En Johano 20 Jesuo, revenante de la morto, diras al siaj disciploj, kaj ĉefe al Tomaso “Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis kaj tamen kredas.”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Thorkild Grosbøll, dana luterana pastro, kiu famiĝis pro tio, ke li deklaris nekredon je Dio kaj daŭre servis en sia komunumo.