Nelly Vágó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nelly Vágó [neli vAgO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Nelly estis hungara kostumisto, altlerneja instruisto. Ŝia persona nomo foje estis Nelli.

Memortabulo pri Nelly Vágó

Nelly Vágó [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1937 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nelly Vágó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Post la diplomo ŝi komencis sian karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok), sed samtempe ŝi faris laborojn ankaŭ al Nacia Teatro (Budapeŝto). En la sekvaj jardekoj ŝi kreis kostumojn preskaŭ al ĉiuj hungaraj teatroj, inkluzive la subĉielajn teatrojn, eĉ al eksterlandaj teatroj (Graz, Okcidenta Berlino). Ekde 1991 ŝi laboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed samtempe ŝi ekinstruis en la Arta Universitato Moholy-Nagy. Inter 1999 kaj 2001 ŝi estis katedrestro. Ŝi ricevis diversajn premiojn ekde 1972, fine premio Kossuth en 2006. Ŝi havis la titolon eterna membro de la Operejo.

Ŝiaj elektitaj scenejaj planoj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj elektitaj kostumaj planoj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj elektitaj filmaj kostumoj[redakti | redakti fonton]

  • Szindbád (1971)
  • Hanussen (1988)

Ŝiaj elektitaj baletaj kostumoj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

1987 • Londono (sole) 1994, 1998 • Budapeŝto (sole) 1987 • Graz (komune) 1990 • Novi Sad (komune) 1991, 1995 • Prago (komune)

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • Színházi viselt dolgaink

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]