Nelson Pereira de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nelson PEREIRA de SOUZA)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nelson Pereira de Souza
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1924 (1924-11-30)
Morto 12-an de novembro 1986 (1986-11-12) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nelson PEREIRA de SOUZA /'nεłsõ pe'rejrə dj'soŭzə/ (naskiĝis 1925 - mortis la 12-an de novembro 1986 en Rio-de-Ĵanejro) estis unu el la gvidaj personecoj de la brazila Esperanto-movado.

Elstara preleganto pri Esperanto, kursgvidanto k.s., li ankaŭ tradukis aŭ kompilis plurajn librojn. Dum multaj jaroj li kontribuis al la evoluigo de Esperantista Asocio de Rio-de-Ĵanejro, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Esperanto-Asocio de Brasilia, Brazila Konsilantaro de Esperanto k.a. Estante prezidanto de tiu lasta, BKE, li estis elektita samtempa prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (fine de 1985) por tiel faciligi la kunfandiĝon de la du tutlandaj organizaĵoj. La konkretiĝo de la revo de brazilaj esperantistoj havi unu solan nacian asocion tiel ŝuldiĝas grandparte al liaj laboroj.

Li iĝis prezidanto de BEL en 1981, kiam ĝia sidejo iris de Rio-de-Ĵanejro al Brazilio. Lia Spirito ĉeestis en 87-a UK en Fortalezo kaj komunikis dum Spiritisma seanco tiame.

Ekzistas strato en urbo Araucária, Paranao kun lia nomo kaj la biblioteko de Divastiga Esperanto-Grupo de Belo Horizonte ankaŭ havas lian nomon.