Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de la nemateria kultura heredaĵo

Nemateria kultura heredaĵo estas elementoj de la homa kulturo, kiuj esprimiĝas senpere per homaj scio kaj kapabloj, ne per konstruaĵoj aŭ aliaj objektoj. Multaj el tiuj kulturaj heredaĵoj estas transdonataj de generacio al generacio kaj tiel povas evolui.

Internacie UNESKO aktivas pri la protekto de nemateriaj kulturaj heredaĵoj; en la jaroj 2001, 2003 kaj 2005 ĝi proklamis 90 da ili "majstroverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro". En 2003 ĝi iniciatis konvencion pri konservado de la nematerial kultura heredaĵo[1]; ĝi ekvalidis en aprilo 2006 pro ratifiko fare de 30 regnoj. Ĝis novembro 2013 la konvencion aliĝis 157 regnoj[2].

Ekzemplo de nemateria kultura heredaĵo estas la hispana flamenko[3] kaj la portugala kantostilo fado, agnoskita de Unesko en 2011[4].

Naciaj listoj. Esperanto

Ekzistas ankaŭ naciaj tiaj listoj. En la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Pollando ekde nov. 2014 enestas la lingvo Esperanto[5]

Pliaj naciaj listoj ekzistas ekzemple en Aŭstrio, Ĉinio, Svislando ("Listo de vivantaj tradicioj") kaj en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Notoj

  1. Text of the Convention for the Safeguarding of Intangible Cultural Heritage (angle) (HTML). Unesko. Alirita 2013-12-15.
  2. Convention for the Safeguarding of the Intangible Cultural Heritage. Paris, 17 October 2003 (HTML). Unesko. Alirita 2013-12-15.
  3. El flamenco es declarado Patrimonio Cultural Inmaterial de la Humanidad por la Unesco, Yahoo Noticias, 16a de novembro de 2010, konsultita samtage.
  4. Le Fado, chant populaire urbain du Portugal (france) (HTML). Unesko. Alirita 2013-12-15.
  5. "Esperanto – pola kultura heredaĵo" (artikolo de 2014-11-21 en "La Balta Ondo"; rigardita je 2014-11-25