Saltu al enhavo

Nemezio de Emezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Νεμέσιος ο Ἐμέσης
(350-420)
Libro pri la Homa Naturo (greke "Peri physeōs anthrōpou" aŭ latine "De natura hominis"), verkita de Nemezio el Emezo kaj eldonita en 1671
Libro pri la Homa Naturo (greke "Peri physeōs anthrōpou" aŭ latine "De natura hominis"), verkita de Nemezio el Emezo kaj eldonita en 1671
Persona informo
Naskiĝo 350
en Emezo, nuna Homs, Sirio
Morto 420
en Emezo, nuna Homs, Sirio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
presbitero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 4-a jarcento–5-a jarcento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nemezio de Emezo estis greka kristana filozofo, apologetikisto, episkopo de Emezo, nuna Holm, en Sirio, kaj medicina verkisto, aŭtoro de manuskrito "Pri la homa naturo", la unua konata kompendio pri teologia antropologio kun kristana orientiĝo. Multaj el liaj manskribaĵoj estis bazitaj on antaŭaj verkoj de Aristotelo kaj Galeno, kaj oni diras ke li antaŭis la malkovron de William Harvey pri la sangocirkulado. Tiu teorio estis disvolvigita ekde pli frua platona teorio. La verko de Nemezio estis foje atribuita al la eminenta greka teologo de la 4-a jarcento Gregorio de Nyssa pro mankhavaj latinaj tradukoj.

Ekzistas evidentaĵoj, kiuj subtenas, ke li estis tre klera pri la verkoj de Galeno kaj eble havis iom da medicina trejnado. Kio restas tre neklara en lia verkado estas la interrilato inter la kristanismo de liaj publikigitaj verkoj kaj la helenismo de lia edukado. Estas rimarkinde ke episkopo devus esti tiel interesita pri helenisma penso.

De natura hominis

[redakti | redakti fonton]

Nemezio estas plej konata pro sia libro De natura hominis ("Pri la homa naturo"). La libro de Nemezio ankaŭ enhavas multajn pasaĵojn pri galenaj anatomio kaj fiziologio. La ĉefa principo de lia verko estis establi, ke mensaj kapabloj troviĝas en la ventrikloj de la cerbo.

Nemezio ankaŭ estas konata pro siaj teorioj pri dia providenco, teorio kiu estis diskutita tra la jaroj. Ĝi estis inspirita de Platono. Nemezio konsideras providencon kiel iom da zorgo pri la privataĵoj kaj universalaĵoj. Li asertas, ke estas verko de la dia providenco la rezono kial ĉiuj aspektas malsame unu de la alia. Li asertas, ke sen dia providenco neniu estus rekonebla unu de la alia.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]