Nemonogamio
Aspekto

Ne-monogamio estas termino kiu kovras plurajn malsamajn specojn de interpersonaj rilatoj en kiuj iuj aŭ ĉiuj partoprenantoj havas plurajn seksajn kaj/aŭ romantikajn rilatojn. La termino kontraŭas monogamion.
Formoj de ne-monogamio inkluzivas
[redakti | redakti fonton]
- Grupgeedziĝo estas formo de poliamorio, en kiu pli ol unu viro kaj pli ol unu virino formas familian unuon, kie ĉiuj membroj de la grupo konsideras sin edziĝintaj al ĉiuj aliaj membroj de la grupo. Ĉiuj membroj de la grupo havas komunan respondecon pri iuj ajn infanoj, kiuj eble estas parto de la grupgeedziĝo. [1] Grupgeedziĝoj okazis en la okcidenta mondo, kaj pluraj estis establitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Unu el ĉi tiuj estas la Oneida komunumo, kiu estis fondita de John Humphrey Noyes en 1848. La komunumo daŭris pli ol 30 jarojn. [2]
- Grupa seksumado kaj orgioj, kiuj implikas pli ol du homojn samtempe. Kiam grupo da homoj kuniĝas kaj amoras unu kun la alia tiel, ke la ĉeestantoj partoprenas, temas pri grupa seksumado.
- Genlinia geedzeco estas formo de grupa geedzeco, en kiu la familia unuo daŭre akceptas novajn geedzojn de ambaŭ seksoj laŭlonge de la tempo, tiel ke la geedzeco neniam finiĝas. Ĉi tio estas literatura termino, priskribita de Robert A. Heinlein en la libro The Moon Is a Harsh Mistress, 1966. [3]
- Amtriopo (france Ménage à trois), franca termino indikanta longdaŭran amon aŭ seksan rilaton implikantan tri homojn, ofte geedzan paron kaj plian amantinon. [4]
- Poliamorio (Pluramemo) rilatas al havi plurajn romantikajn rilatojn samtempe, kion ĉiuj implikitaj scias kaj akceptas. La termino komencis esti uzata en la poliamorisma komunumo en la fruaj 2000-aj jaroj post kiam ĝi estis enkondukita en la retejo Polyamory for The Practical. [5]
- Polifideleco (Plurfideleco), derivita de la angla termino polyfidelity, estas formo de poliama grupa geedzeco, en kiu ĉiuj membroj konsideras unu la alian kiel ĉefajn partnerojn kaj konsentas havi seksajn rilatojn nur kun aliaj membroj de la grupo. La termino originis en la loĝkomunumo Kerista en San-Francisko ĉirkaŭ 1971-1991. [6]
- Poligamio, geedzeco kie unu persono havas pli ol unu edzinon/edzon. En la plej multaj landoj, poligamio estas nuntempe kontraŭleĝa, inkluzive de Norvegio. En iuj landoj, tamen, ĝi estas normala praktiko. Poliginio - kie viro havas pli ol unu edzinon - estas la plej ofta. Poliandrio - kie virino estas edziniĝinta al pli ol unu viro - tamen okazas en kelkaj kulturoj.
- Partnerŝanĝo (Svingado) povas esti difinita kiel "ne-monogama seksa agado, kiun oni povas ankaŭ sperti kiel paro", kvankam tio ne estas bona priskribo. Svingado povas okazi en svingulaj kluboj aŭ en pli privataj formoj.
- Malfideleco, kie unu aŭ pluraj partoprenantoj ne plenumas atendojn pri monogamio en rilato.
- Malferma geedzeco/rilato kutime rilatas al geedzeco, kie la partioj konsentas, ke ĉiu povas okupiĝi pri ekstergeedzaj seksaj rilatoj, sen ke tio estu konsiderata adulto.
- Malferma fideleco estas formo de honesta, malferma kaj respondeca ne-monogamio bazita sur primara rilato. Vivi kun la primara partnero estas la unua prioritato kaj estas komence unika laŭ iuj manieroj, sed ekzistas kompleta malfermiteco pri iuj ajn rilatoj kun aliaj partneroj. La limo inter malferma fideleco kaj poliamorio povas esti iom fluida en kazoj kie rilato kun alia partnero evoluas en pli kompletan aman rilaton kiu daŭras laŭlonge de la tempo. La terminon malferma fideleco kreis Anna Sharman. [7]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinlein, Robert (1997): The Moon Is a Harsh Mistress. Tom Doherty Associates, Inc.ISBN 0-312-86355-1. s. 260-262..
- Murdock, George Peter (1949): Social Structure. New York: The MacMillan Company. ISBN 0-02-922290-7.
- Emens, Elizabeth F. (2004): «Monogamy's Law: Compulsory Monogamy and Polyamorous Existence» i: New York University Review of Law & Social Change 29 (2), s. 277.
- Sharman, Anna (2006): Open Fidelity: An A-Z Guide, Purple Sofa Publications, ISBN 978-0955387005
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Murdock (1949), s. 24
- ↑ Oneida Colony Description
- ↑ Heinlein (1997), s. 260–262
- ↑ «Ménage à trois», Phrases.org
- ↑ Practical Polyamory
- ↑ «polyfidelity», Polyamory Society
- ↑ Sharman (2006), s. 6