Nemortigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu simbolo, kreita de Glenn D. Paige, spegulas la koncepton de nemortigado kombine la antikvan simbolon de Azio jin-jango kun la ĵusa cerboserĉo, ke la stimulado de la vojoj inter sistemoj de la cerbo kontrolante emociojn kaj movojn povas helpi ŝanĝi el violento al neviolenta homa konduto. Simile Kreativaj Iniciatoj (blue), super Nemortiga Kapableco (blanke), povas finigi Homan Mortadon (ruĝe).

Nemortigo ("Nonkilling") rilatas al la manko de mortigo, minacoj mortigi kaj kondiĉoj, kiuj portas al mortigo en la homa socio.[1] Kvankam la uzo de ĉi tiu termino en la akademia mondo rilatas ĉefe al la mortigo de homaj estaĵoj, ĝi estas foje plivastigita por enplekti la mortigon de bestoj kaj aliaj formoj de vivo.[2] Same okazas pri tradicia uzo de la termino "nemortigo" kiel parto de la budaisma etiko (kiel esprimita en la unua ordono de la Pancasila[3], kaj en similaj vortoj tra la spiritaj tradicioj de la mondo.[4] Signife "nemortigo" estis ankaŭ uzata lastatempe en la "Ĉarto por Mondo sen Perforto" [5] aprobita de la 8-a Tutmonda Pintokonferenco de la Premiitoj per la Pac-premio Nobel.[6]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj fontoj

  1. Glenn D. Paige, Nonkilling Global Political Science. Center for Global Nonkilling, 2002; 3rd ed. 2009, page 1.[1]
  2. V. K. Kool and Rita Agrawal, "The Psychology of Nonkilling", in Toward a Nonkilling Paradigm, edited by Joám Evans Pim. Honolulu: Center for Global Nonkilling, 2009 [2].
  3. Stewart McFarlane in Peter Harvey, ed., Buddhism. Continuum, 2001, page 187. Budaismaj skribaĵoj en la lingvo palia havas klaran rilaton al neperforto kaj al nemortigo: monaĥoj ne nur devas reteni sin pri mortigado sed ili devas ankaŭ rezigni pri kuraĝigado al aliaj homoj mortigi (Vinayapitaka III: .71-74)
  4. See http://en.wikiversity.org/wiki/School:Nonkilling_studies#Program_on_Nonkilling_Spiritual_Traditions
  5. 8th World Summit of Nobel Peace Laureates, Charter for a World without Violence. Rome, December 15, 2007.[3]
  6. "Por konsideri ĉiujn formojn de perforto ni kuraĝigas sciencan esploron en la kampo de homa interagado kaj dialogo kaj ni invitas partoprenon fare de la akademia, scienca kaj religia komunumoj por helpi nin en la transiro al nepèerforta kaj nemortiga socioj".

Eksteraj ligiloj


Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj