Nihilismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neniismo en filozofio estas:

  1. Pesimisma juĝo ke nenio ekzistas kaj nenio havas sencon. El tiu juĝo Gorgio kreis sian filozofion.
  2. Forpuŝado de fundamentaj valoroj de aksiologio. Laŭ neniistoj homa vivo ne havas sencon kaj nenien celas.

Granda antaŭulo de neniismo estis Friedrich Nietzsche kiu juĝis ke valoras nur celado al supervaloro. Neniismo estas videbla ankaŭ ĉe ekzistadistoj, ekz. Jean-Paul Sartre laŭ kiu homo kaj mondo estas mema absurdo. Laŭ Sartre valoras nur heroa agado kontraŭ la naturo de la mondo kiu agus kvazaŭ io estus valoreca.

Friedrich Heinrich Jacobi estis influa germana filozofo kaj elstaris ĉar stampis la terminon Neniismo kaj disvastigis ĝin kiel unua problemo de la pensaro de la Klerismo partikulare en la filozofaj sistemoj de Baruch Spinoza, Immanuel Kant, Johann Fichte kaj Friedrich Schelling.

Vidu ankaŭ