Nennigkofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nennigkofen
Blazono de Nennigkofen
Blazono de Nennigkofen
Blazono de Nennigkofen
Nennigkofen kun rigardo al la Ĵurasa Montaro
Nennigkofen kun rigardo al la Ĵurasa Montaro
Nennigkofen kun rigardo al la Ĵurasa Montaro
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Lüsslingen-Nennigkofen
Geografia situo CH1903: 604230 / 226285 (mapo)47.18757.4944444444444Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604230 / 226285 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 486
Areo 4,60 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 4574
Mapo de Nennigkofen
Mapo de Nennigkofen
Mapo de Nennigkofen
vdr

Nennigkofen estis politika komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2013 parto de la nova en la nova komunumo Lüsslingen-Nennigkofen de la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 486 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Nennigkofen situas en la Svisa Mezlando sur la norda deklivo de la montoĉeno Bucheggberg, 4 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La nordan limon de la komunumo formas la rivero Aro. De la komunumo oni havas belan vidon al la ĉeno de la Ĵurasa Montaro. La iama komunumo konsistis el la vilaĝo Nennigkofen kaj la setlejoj Riemberg, Reben, Hohfuren, Müli kaj Öli kaj diversaj izolitaj bienoj. Sur la motento Oberwald sur alteco de 551 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 4,60 km², de kiuj 23% estas kovritaj de arbaro, 67% servas por agrikulturo kaj 8% por setlado, 2% estas akvejoj (Aro).[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Nennigkofen limis en nordoriento kaj oriento al la komunumo Lüsslingen, kun kiu ĝi praktike kun kreskis. En sudo ĝi limas al Lüterkofen-Ichertswil, en okcidento al Leuzigen (BE), kaj en nordo al Selzach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la iama komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Soloturno al Lyss. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas tra la komunuma teritorio, situas 3 kilometrojn oriente apud Soluturno. La fervojlinio de Soloturno al Lyss, kiu havis stacidomon sur la limo inter Nennigkofen kaj Lüsslingen, jam de pluraj jaroj estas fermita por la persona transport. La konekta al la publika transportreto okazas per poŝtaŭtolinio de Büren ĉe Aro al Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

En voĉdono de la 25-a de septembro 2011 estis kun granda plimulto akceptita la kuniĝo kun la najbara komunumo Lüsslingen, kiu realiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2013. La nova komunumo nomiĝas Lüsslingen-Nennigkofen.

La unua dokumenta mencio de Nennigkofen datiĝas el la jaro 1392 kiel Nennikofen kaj Nennikoven. Ekzistas mencioj pri du hodiaŭ ne plu ekzistantaj vilaĝoj sur la komunuma teritorio, nome Hächelkofen el la jaro 1342 kiel hechlikofen kaj Bützingen el la jaro 1440 kiel Buettigen kaj 1460 kiel butzingen. Dum mezepoko Nennigkofen apartenis al la Senjorujo Bucheggberg. Dum la cetere Senjorujo Bucheggberg estis akirita en la jaro 1391 de Soloturno, Nennigkofen kaj Lüsslingen restis ĝis 1539 sub regado de Berno kaj nur tiam estis konceditaj al Soloturno. La alta jurisdikcio pri Nennigkofen ankoraŭ ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. Dum la Helveta Revolucio civitanoj de Nennigkofen, la tiel nomitaj partiotoj apartenis al la ribeloj, kiuj subtenis la trubojn de Napoleono, kiuj liberigis la popolon de la dependaj teritorioj de la jarcenta servuteco de la malnova Svisa Ĵurkomunumo. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]