Neolamprologus cylindricus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neolamprologus cylindricus: Unu el multaj cikledaj fiŝo-specioj de la lago Tanganjiko.
Neolamprologus cylindricus (Wroclaw zoo).JPG
Neolamprologus cylindricus (Wroclaw zoo)

Neolamprologus cylindricus estas specio de Cikledoj (ordo Perkoformaj) endemia de la Lago Tanganjiko kie ĝi estas la nura konata en la sudorienta parto de la lago. Ĝi preferas loĝi en ripozejoj de subtavoloj kaj manĝi malgrandajn bentajn senvertebrulojn. La ino demetas siajn ovojn en kavetoj. Ĝi restas ĉe la rokeca fundo de la lago, ĉefe ĉe profundejoj de malpli ol 10 metroj. Tiu specio povas atingi longon de 10.4 cm kaj havas tre grandajn dentojn kompare al sia grando. Tiu specio povas troviĝi en la komerco pri akvarioj.[1]

Temas pri agresema teritoriema specio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Froese, Rainer kaj Pauly, Daniel, eld. (2014). "Neolamprologus cylindricus" en FishBase. Versio de Novembro 2014.