Neolitika revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neolitika muelilo

La komenco de la agrikulturo okazis en la Neolitiko, kiam la ekonomio de la homaj socioj evoluis ekde la sistemo de Ĉasistoj-kolektistoj al la agrikulturo kaj la bestobredado. La unuaj kultivitaj vegetaloj estis tritiko kaj hordeo. Tiuj komencoj perdiĝas en la prahistorio kaj ties disvolviĝo okazis en diversaj kulturoj kiuj praktikis la agrikulturon laŭ sendependa maniero, kiel tiuj kiuj ekis en Mezopotamio, en la Antikva Egiptio (vidu Fekunda duonluno), la antaŭeŭropaj kulturoj de Centrameriko, la kulturo disvolvigita de ĉinoj oriente de Azio, ktp. Ĉio okazis antaŭ 10 aŭ 12 miloj da jaroj.

Okazis unuafoje transiro, ĝenerale laŭgrada, ekde la ekonomio de la Ĉasistoj kaj kolektantoj al la agrikultura. La kialoj de la disvolviĝo de la agrikulturo eble respondis al klimataj ŝanĝoj al pli mezvarmaj temperaturoj; eble ankaŭ al malabundo de ĉaso aŭ de rekolekteblaj alimentoj, al la dezertigo de ampleksaj regionoj, ktp. Spite ties avantaĝoj, laŭ kelkaj antropologoj, la agrikulturo signifis gravan malpliigon de la vario en la dieto, kreante ŝanĝon en la evoluo de la homa specio al individuoj pli malfortaj kaj dependaj de specifa vivoloko ol la antaŭuloj de homedoj.

La agrikulturo permesis pli altan loĝdenson ol la ekonomio de ĉaso kaj kolekto por la disponebleco de alimento por pli granda nombro de individuoj. Danke al la agrikulturo la socioj malnomadiĝis kaj la posedo ĉesis esti rajto aplikebla nur al moveblaj objektoj por ampleksiĝi ankaŭ al nemoveblaĵoj, ampleksiĝis la divido en la laboro kaj eliris socio pli kompleksa kun metiartaj kaj komercaj profesioj pli specialigitaj; la agrikulturaj setliĝoj kaj la konfliktoj por la interpretado de kampolimoj originis la unuajn jurajn kaj registajn sistemojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]