Neopreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neopreno
Plata kemia strukturo de la Neopreno
CAS-numero-kodo 9010-98-4
ChemSpider kodo 29102
PubChem-kodo 31369
Merck Index 15,6546
Fizikaj proprecoj
Molmaso 88.54 g·mol-1
Denseco 1.23 g cm−3
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H302, H315, H319, H332, H335, H350, H371, H373, H411, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P301+312, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P308+313, P309+311, P312, P314, P321, P330, P332+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Neoprenopolikloropreno estas komerca marko al familio da sintezaj kaŭĉukoj surbaze de la kloropreno. La neopreno prezentas bonan kemian stabilecon kaj tenas la flekseblecon en vasta gamo da temperaturoj. Originale nomita dupreno la neopreno estis la unua sinteza gumo produktitia en industria skalo. La neopreno komerce troviĝas kaj kiel solida kaŭcŭko kaj sub la formo de latekso kaj uzatas en vasta uzvariaĵo tiaj kiaj manikoj de tekokomputiloj, ortopediaj brakoj (pojnoj, genuoj, ktp), elektra izolado, fabrikado de bruligaĵo-rezista gantoj, tuboj kaj sport-vestaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neopreno estis inventita de la Dupont Kompanio en la 17-a de aprilo 1930 post kiam Elmer Keiser Bolton (1886-1968) vizitadis lecionon de Julius Arthur Nieuwland (1878-1936), profesoro pri kemio en la Universitato de Nia Sinjorino de la Lago, en South Bend, Indianao. La esploroj de Nieuwland fokusiĝis sur la kemio de la acetileno kaj dum la plenumado de siaj klopodoj li produktis la duvinilan acetilenon, ia gelatino kiu firmiĝas en elasta komponaĵo simila al kaŭĉuko kiam en la ĉeesto de sulfura duklorido. Post kiam DuPont aĉetis la patentajn rajtojn el la universitato, Wallace Hume Carothers (1896-1937) ekprenis la komercan disvolvon de la malkovro de Nieuwland kunlabore kun Nieuwland ĝustadire. Arnold Miller Collins fokusiĝis sur la unuvinila acetileno kaj reakciis la substancon kun la gaso klorida acido, manufakturante la kloroprenon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]