Saltu al enhavo

Neopterigioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siganus corallinus (teleosteo)
Lepisosteus oculatus (holosteo)

Neopterigioj (Neopterygii, de la malnovgrekaj neos 'nova' kaj pteryx 'naĝilo') estas subklaso de radinaĝilaj fiŝoj (Actinopterygii). La neopterigoj inkludas la holosteojn kaj la teleosteojn; ĉi-lastaj inkludas la grandan plejmulton de la vivantaj fiŝaj specioj, kaj kaj pli ol duonon de la vivantaj vertebruloj.[1] La teleosteoj estas diversaj kaj en nesala akvo kaj en oceanoj, dum holosteoj pluvivas nur en nesalaj habitatoj. Oni ankoraŭ faras la unuan sciencan priskribon por multaj teleosteaj specioj en ĉiu jaro.[1]

Eble la plej malnova konata neopterigio estas la verŝajne semionotoforma Acentrophorus varians el la meza permio de Rusujo;[2][3] tamen, unu esploro, kiu enkalkulis morfologiajn informojn pri fosilioj kaj molekulajn pri kerna and mitokondria DNA, determinis la disiĝodaton je almenaŭ 284 mjan (milionoj da jaroj antaŭ la nuno), en la artinskio, aĝo de la frua permio.[4] Alia esploro proponas eĉ pli fruan disiĝon (360 mjan, ĉirkaŭ la devonio-karbonia limo).[5]

Vertebruloj

Senmakzeluloj (118 vivantaj specioj: mukfiŝoj, petromizoformaj)


Makzeluloj

Kartilagaj fiŝoj (>1,100 vivantaj specioj: ŝarkoj, rajoj, ĥimeroj)


Ostaj fiŝoj

Karnonaĝilaj fiŝoj

Actinistia (2 vivantaj specioj: celakantoj)


Rhipidistia

Dipnoi (6 vivantaj specioj: pulmofiŝoj)



Tetrapoda (>30,000 vivantaj specioj: amfibioj, mamuloj, reptilioj, birdoj)




Radinaĝilaj fiŝoj

Cladistia (14 vivantaj specioj: polipteredoj)


Actinopteri

Ĥondrosteoj (27 vivantaj specioj: acipenseredoj, poliodono)



Neopterygii (>32,000 vivantaj specioj)








Oni dividas la vivantajn neopterigiojn en du infraklasojn: teleosteojn kaj holosteojn.[6] La holosteoj inkludas du kladojn: Ginglymodi kaj Halecomorphi.[7][1][8][9] Ĉiuj ĉi grupoj havas longan kaj abundan fosilian registron.[10] La parencrilatoj de la grupoj de neopterigioj resumiĝas en la ĉi-suba kladogramo (disiĝodatoj por ĉiu klado en mjan laŭ la referenco[11]).

Neopterygii 360 mjan
Holostei 275 mjan

Ginglymodi (7 vivantaj specioj: lepisosteoj kaj atraktosteoj)



Halecomorphi (2 vivantaj specioj: Amia)



310 mjan

Teleostei (>32,000 vivantaj specioj)



Neopterigioj estas tre multspecia grupo. Ili konsistigas pli ol 50% de la diverseco de nun vivantaj vertebruloj pro granda plidiversiĝo ekde la mezozoika erao.[10][12] Tiu diverseco estas malekvilibre distribuita inter la grupoj, ĉar preskaŭ ĉiuj vivantaj specioj (96%) estas teleosteoj.[1]

Frua neopterigio, Watsonulus (parasemionotiforma) el la frua triaso.

Neopterigioj komencis sukcesi tre frue en sia evoluo, ĉar ili povis iri multe pli rapide ol siaj antaŭuloj. La skvamoj kaj skeletoj malplipeziĝis dum la tempo, kaj la makzeloj fortiĝis kaj efikiĝis.[1] Aliflanke ili perdis la electrosenson kaj la ampolojn de Lorenzini, kiujn ĉiuj aliaj vivantaj fiŝoj krom mukfiŝoj havas; elektrosenso kaj nehomologiaj ampoloj reevoluis ĉe la teleosteoj gimnotoformaj kaj katfiŝoj.[13]

Nur malmultaj ŝanĝoj okazis dum la evoluo de neopterigioj el pli pli fruaj aktinopterigoj. Tamen tre grava paŝo estis plibonigo de la regado de la dorsa kaj anusa naĝiloj, kaj sekve de la naĝokapablo. Krome okazis pluraj aliiĝoj de la kranio, kiuj ebligis la evoluon de diversaj manieroj de manĝado kaj la okupon de novaj ekologiaj niĉoj. Ĉiuj ĉi gravaj plibonigoj rezultigis la nunan dominon de neopterigioj ene de vertebrula diverseco.[10] Ili estas atribuitaj al tutgenara duobliĝo dum la evoluo de neopterigioj.[14]

Klasifiko

[redakti | redakti fonton]

La filogenezo de teleosteoj estas malcerta kaj diversaj taksonomioj estas uzataj. Ĉi tiu listo sekvas Dornburg kaj Near (2021)[15] pri la difino kaj grupigo de ordoj kaj Betancur-R k. al. (2017)[16] pri la nomoj de pli superaj kategorioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Nelson, Joseph, S.. (2016) Fishes of the World. John Wiley & Sons, Inc. ISBN 978-1-118-34233-6.
  2. (2013-04-16) “Multi-locus phylogenetic analysis reveals the pattern and tempo of bony fish evolution”, PLOS Currents 5, p. ecurrents.tol.2ca8041495ffafd0c92756e75247483e. doi:10.1371/currents.tol.2ca8041495ffafd0c92756e75247483e. 
  3. PBDB. Alirita 2024-02-26 .
  4. (21-a de novembro 2006) “A new time-scale for ray-finned fish evolution”, Proceedings of the Royal Society B 274 (1609), p. 489–498. doi:10.1098/rspb.2006.3749. 
  5. Thomas J. Near (2012). “Resolution of ray-finned fish phylogeny and timing of diversification”, PNAS 109 (34), p. 13698–13703. doi:10.1073/pnas.1206625109. Bibkodo:2012PNAS..10913698N. 
  6. (2012) “Phylogenetic Interrelationships of Ginglymodian Fishes (Actinopterygii: Neopterygii)”, PLOS ONE 7 (7), p. e39370. doi:10.1371/journal.pone.0039370. Bibkodo:2012PLoSO...739370L. 
  7. Betancur-R (2016) Phylogenetic Classification of Bony Fishes Version 4.
  8. Actinopterygii. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  9. R. Froese and D. Pauly: FishBase (February 2006).
  10. 10,0 10,1 10,2 (junio 2012) “Five hundred million years of extinczion and recovery: A Phanerozoic survey of large-scale diversity patterns in fishes”, Palaeontology 55 (4), p. 707–742. doi:10.1111/j.1475-4983.2012.01165.x. Bibkodo:2012Palgy..55..707F. 59423401. 
  11. Thomas J. Near (2012). “Resolution of ray-finned fish phylogeny and timing of diversification”, PNAS 109 (34), p. 13698–13703. doi:10.1073/pnas.1206625109. Bibkodo:2012PNAS..10913698N. 
  12. (February 2016) “Permian-Triassic Osteichthyes (bony fishes): diversity dynamics and body size evolution”, Biological Reviews 91 (1), p. 106–147. doi:10.1111/brv.12161. 5332637. 
  13. Electroreception By Theodore Holmes Bullock
  14. (2017) “Evolution of gene expression after whole-genome duplication: new insights from the spotted gar genome”, J Exp Zool (Mol Dev Evol) 328 (7), p. 709–721. doi:10.1002/jez.b.22770. Bibkodo:2017JEZB..328..709P. 
  15. Dornburg, Alex, kaj Near, Thomas J. 2021. "The Emerging Phylogenetic Perspective on the Evolution of Actinopterygian Fishes". Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 52.
  16. (6-a de julio 2017) “Phylogenetic classification of bony fishes”, BMC Evolutionary Biology 17 (1), p. 162. doi:10.1186/s12862-017-0958-3. 
  17. (2021-01-09) “A new stem-neopterygian fish from the Middle Triassic (Anisian) of Yunnan, China, with a reassessment of the relationships of early neopterygian clades”, Zoological Journal of the Linnean Society (en) 191 (2), p. 375–394. doi:10.1093/zoolinnean/zlaa053.