Saltu al enhavo

Nepala Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nepala Kongreso
flago
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1947 vd
Lando(j) Nepalo vd
Sidejo Katmanduo
Ideologio

socialdemokratioTria Vojo

Fondinto(j) Bisheshwar Prasad Koirala vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Gagan Kumar Thapa (en) Traduki
Bishwa Prakash Sharma (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nepala Kongreso (nepale नेपाली काँग्रेस; angle Nepali Congress Party – akronime NCP) estas la plej malnova ekzistanta kaj influa socialdemokrata partio en Nepalo, kun la dua plej granda frakcio en la Nepala Leĝdona Asembleo. La partio plurfoje gvidis koaliciojn kiuj formis registarojn.

Ĝi estis fondita la 25-an de januaro 1947 en Kalkato kiel la Nepala Nacia Kongreso. Ĝi kuniĝis kun la Nepala Demokrata Kongreso, ankaŭ fondita en Kalkato, la 9-an de aprilo 1950 kaj alvokis al la renverso de la Rana reĝimo.

La partio produktis plurajn ĉefministrojn de la lando, inkluzive de la unua (Bishweshwar Prasad Koirala) kaj Girija Prasad Koirala. [1] [2][3] La partio estas gvidita de plurfoje eksa ĉefministro, Sher Bahadur Deuba ekde 2016. [4]

La 21an de julio 2008, la Ĝenerala Sekretario de la Nacia Komunista Partio (NCP), Ram Baran Yadav, estis elektita kiel la unua Prezidanto de la Respubliko Nepalo. La nuna prezidanto Ram Chandra Poudel ankaŭ apartenas al la partio.

Ĝi estas la gvida nekomunista forto en la moderna Federacia Demokratia Respubliko Nepalo. Ĝi proklamis demokratan socialismon ekde 1956 , sed laŭlonge de la tempo ŝiĝis al la centro, emante kompromisi kun kaj la monarkio kaj tradiciaj elitoj. Membro de la Socialista Internacio. Dum longa tempo, ĝia gvidanto estis la antaŭa ĉefministro de Nepalo Sushil Koirala.

Historiaj balotrezultoj

[redakti | redakti fonton]

Elekto al la Reprezentantĉambro de la Regno de Nepalo (Pratinidhi Sabha)

  • 1959 – 74 sidlokoj (el 109)
  • 1991 – 110 sidlokoj (el 205)
  • 1994 – 83 sidlokoj (el 205)
  • 1999 – 111 sidlokoj (el 205)

Elekto al la Konstituciiga Asembleo de Nepalo

  • 2008 – 115 sidlokoj (el 601)
  • 2013 – 196 sidlokoj (el 601)

Elekto al la Reprezentantĉambro de la Federacia Demokrata Respubliko Nepalo

  • 2017 – 63 sidlokoj (el 275)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]