Nereganta reĝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla, Reĝino Edzino de Britio

Nereganta ReĝinoReĝino Edzino estas reĝa titolo donita al la edzino de reĝo.

La titolo estas ricevita laŭ la principo ke la edzino de nobelo aŭtomate tenas la inan version de la titolo de sia edzo de nobelaro, kaj tiel virino kiu geedziĝas kun reĝo aŭtomate ricevas la titolon "Reĝino". Male al reĝino, kiu heredis la kronon en sia propra rajto (kiel ekzemple Elizabeto la 2-a, Reĝino de Britio), reĝinedzino ne ricevas la politikajn rajtojn kiujn ŝia edzo tenas.

Kelkaj monarkioj postulas ke la reĝino estu princino en sia propra rajto. Ĉi tiu situacio estis akceptita en la germanaj regnoj, kie princoj povis nur geedziĝi kun princinoj, kaj en la okazaĵo ke ili geedziĝis kun virino de pli malalta statuso ol sia propra, tiu geedzeco estus konsiderita morganata geedzeco, kaj la virino ne ricevus la titolon de ŝia edzo, kaj iliaj infanoj ne estus elekteblaj por esti pripensitaj en la sinsekvo al la titolo. En aliaj regnoj, kiel ekzemple Britio, ekzistas neniu limigo pri la statuso de la partnero de la reĝo, kaj simple tuj kiam iu ajn geedzecos kun la reĝo tiu iĝos reĝinedzino.

En la okazaĵo ke la monarko estas virino, estas nekutima ke ŝia edzo tenu la titolon de reĝo edzo sed la titolon de Princo. Ĉar ekzistas neniuj akceptitaj regularoj por la statuso de la edzo de reĝino en sia propra rajto, en la pasinteco ekzistis malsamaj aranĝoj: François la 2-a, Reĝo de Francio, kiu geedziĝis kun Maria, Reĝino de Skotoj, ricevis la titolon Reĝo Edzo de Skotoj. Alia ekzemplo kie la edzo de la reĝino estis reĝo en sia propra rajto kune kun sia edzino estas la kazo de Filipo la 2-a, kiu estis kronita Reĝo de Anglio kaj Irlando post geedziĝo kun Maria la 1-a, Reĝino de Anglio, laŭ la principo de Jure uxoris.

Post la morto de ŝia edzo la reĝo, se ŝia filino aŭ filo estas kronita sub ilia patro, la reĝino edzino iĝas en kelkaj regnoj la reĝino patrino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo מלכה רעיה en la hebrea Vikipedio.