Nerolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Nerolo
Molekula strukturo
Alternativa(j) Nomo(j)
(Z)-3,7-dimetila-2,6-oktadien-1-ol
Kemia formulo C10H18O
PubChem-kodo 643820
ChemSpider kodo 558917
CAS-numero-kodo
Karakterizaĵoj
Aspekto senkolora likvaĵo
simila al dolĉeca rozesenco.
Mola maso 154.25 g·mol−1
Smiles OC\C=C(/CC/C=C(/C)C)C
Denseco
  • 0,875-0.883 g/cm3 (20 °C)
Refrakta indico  1,474
Fandopunkto -15 °C
Bolpunkto
  • 224 ĝis 225 °C
    (435 to 437 °F; 497 to 498 K)
    je 745 mmHg
    103-105 °C/9 mmHg
Ekflama
temperaturo
107 °C
Solvebleco
  • Akvo: nesolvebla
  • Etanolo: tre malmulte sovebla
  • Etero: tre malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 4500 mg/kg (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H317, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P272, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Nerolo estas unuterpeno trovata en multaj esencoleoj tiel kiel cimbopogono, vera lupolo, helikrizo, bursero, bigarado, petigrajno, Rozo, lavendo, bergamotujo, krom aliaj. La nerolo estis malkovrita en la nerola bigarado de Herse Reischol. Nerolo posedas fortan rozecan odoron, tamen ĝi estas pli refreŝiga ol la geraniolo. Ĝi ne produktas kristalecan kombinaĵon kun kalcia klorido[2].

Oksidado de la nerolo estigas citralon aŭ aldehidon kun simila odoro. Kiam agitita kun diluita sulfata acido rezultas en formado de terpina hidrato. Kiel la geraniolo, tiel la nerolo estas tre sensebla al agado de la formiata acido je altegaj temperaturoj.

Nerolo estas uzata kiel valordona konstituanto en sintezaj kombinaĵoj de rozo kaj oranĝofloroj. Tamen, la alta prezo de la nerolo limigas ties uzon al kosmetikaĵoj kaj sapofabrikado[3]. La nerolo kaj la geraniolo estas dolĉecaj rozecaj aromaĵoj trovantaj uzojn kiel gustigilojn por teoj kaj aliaj trinkaĵoj. Kaj nerolo kaj geraniolo estas produkteblaj per reduktiĝo de la citralo kun gisto, ekzemple de la Saccharomyces cerevisiae[4].

Ĉirkaŭ kvardek terpenaj kombinaĵoj estis identigitaj en vinberoj. Kelkaj el la unuterpenaj alkoholoj troviĝas inter la plej aromplenaj, nome, linalolo, α-terpineolo, nerolo, geraniolo, kaj citronelolo, kiuj posedas tre malpezan rozesenco. La flarperceptaj limoj de ĉi tiuj komponaĵoj estas tre malaltaj, atingante kelkajn centojn da mikrogramojn en ĉiu litro[5].

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Nerolo kaj geraniolo estas produkteblaj en koncentriĝoj pli altaj ol 80% pere de kemireduktiĝo aŭ kataliza hidrogenigo de la citralo, laŭ reakcio de Eduard Gildemeister (1860-1938) kaj Friedrich Hoffman (1832-1904)[6].

Antaŭnelonge, la kontinua hidrogenigo de la citralo al nerolo kaj geraniolo estis priskribata, uzante selektivan katalizilon de Cu-Cr-Cd. Nerolo kaj geraniolo estas same prepareblaj pere de hidrogenigo de la citralo kun metalaj kataliziloj komponitaj de feraj, zinkaj, Mnkobaltaj saloj kaj ruteniaj kombinaĵoj[7].

Plantoj enhavantaj nerolon[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]