Nerpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nerpio
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 174  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 9′ N, 2° 18′ U (mapo)38.148055555556-2.3019444444444Koordinatoj: 38° 9′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 080 m [+]
Areo 436 km² (43 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nerpio (Hispanio)
Nerpio (Hispanio)
DEC
Nerpio
Nerpio
Situo de Nerpio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nerpio [+]
vdr
Nerpio en la Provinco Albaceto.

Nerpio [NERpjo] estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 435,78 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 1 080 msm kaj je 156 km de Albacete (tra Elche de la Sierra kaj Ayna) kaj je 189 km tra Venta del Olivo, kaj pli rapide ĉar parte laŭ aŭtoŝoseo. Nerpio havas 1 191 loĝantojn (2019) kun denseco de nur 2,93.

Estas sur la plej suda pinto de la komarko Sierra del Segura. Limas kun la municipoj albacetaj Yeste kaj Letur; kun Huéscar kaj Puebla de Don Fadrique, en la provinco Granado; kun Moratalla, en la regiono Murcio; kaj kun Santiago-Pontones, en la provinco Ĥaeno. La municipa teritorio de Nerpio estas la plej suda de la Provinco Albaceto kaj de la tuta regiono Kastilio-Manĉo.

Nur la duono de la lokanoj loĝas en la urba kerno; la cetero en la submunicipoj Beg, Bojadillas, Cañadas (Las Cañás), Los Chorretites de Abajo, Cortijo del Herrero, Cortijo Nuevo, Fuente la Carrasca, La Molata, Pedro Andrés kaj Yetas de Abajo.

En la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj oni superis amplekse la 5000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj nur iom pli ol milo; tio estas, oni perdis tri kvaronojn de la loĝantaro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]