Neruda-strato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neruda-strato
Nerudova
Neruda-strato
strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malgranda Kvartalo
Geografia situo 50° 5′ 19″ N, 14° 23′ 58″ O (mapo)50.088611114.3994444Koordinatoj: 50° 5′ 19″ N, 14° 23′ 58″ O (mapo)
Neruda-strato (Ĉeĥio)
Neruda-strato (Ĉeĥio)
DEC
Neruda-strato
Neruda-strato
Finpunktoj Malgrandkvartala placo, Praga burgo
Commons: Nerudova (Prague)
vdr

Neruda-strato (ĉeĥe Nerudova ulice) estis foje la ĉefa strato al la Kastelo Hradčany kaj parto de la kronad-ceremonia vojo de la bohemaj reĝoj. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj devenas el la epoko de alta baroko. La strato ricevis la nomon omage al ĉeĥa poeto kaj verkisto Jan Neruda, kiu vivis en tiea domo 'Ĉe la du sunoj' (U dvou slunců) ekde la jaro 1845. Menciindaj estas la jenaj domoj (irante de la Malgrandkvartala placo): la domo kun baroka ornamaĵo (1729); la domo kun domemblemo 'Ĉe la tri violonoj' (U tří houslí) el la 18-a jarcento, ilustranta, ke tie ĉi loĝis tri sinsekvaj familioj de violonkonstruistoj; la domo kun domemblemo de 'ora kaliko', rememoriganta la oraĵiston B. Schumann, kiu tie loĝis (1860). La domo portas restaĵojn de sgrafitoj sur la fasado el la jaro 1558. Vid-al-vide staras la iama 'Morzin-palaco', valora baroka konstruaĵo el la jaroj 1713-14, verko de J. Santini, ornamita sur la fasado per skulptaĵoj de F. M. Brokoff. La iama 'Thun-Hohenstein-palaco' estas origine renesancstila. Fine de la 17-a jarcento barokigita de D. Orsi, kaj en la jaroj 1710-1720 parte novkonstruita de J. Santini. La belaj skulptaĵoj devenas de M. Braun. Flanke de la palaco estas ŝtupoj kondukantaj al la Nova kastela ŝtuparo (konstruita en 1793). Apud la palaco staras 'la preĝejo de Sta Maria ĉe la Gaetanoj' (kostel Panny Marie u Kajetánů) el la jaroj 1691-1717, simpla barokstila konstruaĵo. Plue estas notindaj: 'la domo Ĉe la ora hufofero' (U zlaté podkovy), kie oni en la jaro 1749 malfermis la unuan malgrand-urban apotekon; 'la domo Ĉe la du sunoj' (U dvou slunců), kun barokaj frontonoj el la dua duono de la 17-a jarcento. Kontraŭflanke en niĉo staras bronza skulptaĵo "Eva" de fama moderna ĉeĥa skulptisto Jan Štursa. La strato finiĝas per domo kun baroka fasado el la unua duono de la 18-a jarcento.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.