Nestor Maĥno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nestor Machno)
Nestor Maĥno
Persona informo
Не́стор Іва́нович Махно́
Naskiĝo 7-an de novembro 1888 (1888-11-07)
en Huljajpole, Jekaterinoslava gubernio,  Rusia Imperio
Morto 25-an de julio 1934 (1934-07-25) (45-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Ukraina Popola RespublikoRusia Imperio vd
Partio sen valoro vd
Familio
Gefratoj Savely Makhno vd
Edz(in)o Halyna Kuzmenko vd
Infanoj Olena Makhno vd
Profesio
Alia nomo батька Махно vd
Okupo revoluciulo • verkisto • pentristo • militisto • anarkiisto • terkultivistopolitikisto vd
Aktiva en ĤarkivoKievo • Huljajpole • Suda Ukrainio vd
Verkado
Verkoj Memoroj ❦
La ABC de la Revolucia Anarkiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nestor Ivanoviĉ MAĤNO (naskiĝis la 27-an de oktobro 1889, mortis la 25-an de julio 1934) estis ukraina anarkiista revoluciulo kiu malakceptis unuiĝi kun la bolŝevikoj post la Oktobra Revolucio.

Nestor Maĥno en 1909

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nestor Maĥno naskiĝis la 27-an de oktobro 1889 en urbeto Hulajpole en la distrikto de Aleksandrovsko de la gubernio Ekaterinonslavo, nuna Zaporiĵa provinco en Ukrainio.

Lia familio estis el malriĉaj kamparanoj kaj la patro mortis post lia naskiĝo; pro tio li devis kontribui al familia vivteno (patrino kaj kvar junaj gefratoj) laborante ekde siaj 7 jaroj kiel bov- kaj ŝafpaŝtisto somere kaj ĉeestante lokan lernejon vintre. Post eta lernado eklaboris en siaj 12 jaroj kiel terlaboristo en bienoj de germanaj farmistoj kiuj tiam abundis en Ukrainio. Li kunhavis kun eta grupo de terlaboristoj kaj kamparanoj malŝaton kontraŭ maljustaĵoj faritaj de terposedantoj.

En siaj 16 jaroj li partoprenis la revolucion de 1905 kaj post kontaktiĝi kun diversaj politikaj grupoj li organiziĝis en la liberecana movado per realigo de danĝeraj komisioj. En 1908 li estis arestita de la caraj aŭtoritatuloj kaj kondamnita je pendumilo pro anarkiisma asociado kaj partopreno en terorisma agado. Pro lia junaĝo la kondamno estis ŝanĝita al dumviva mallibero. Li estis translokigita al la centra malliberejo de Moskvo, tie li profitis ties grandan bibliotekon kaj amikiĝis kun Arŝinov, ankaŭ kondamnita je punlaboro. Arŝinov, multe pli klera ol Maĥno, helpis al li instruiĝi profunde en diversaj fakoj. Li ricevis malfacilajn vivkondiĉojn pro sia ribelemo kaj protestorganizado; tiel li grave malsaniĝis pri la pulmoj. Li estis liberigita en 1917, kun ĉiuj politikaj malliberuloj, pro la proleta insurekcio en Moskvo.

Revolucio[redakti | redakti fonton]

Nestor Maĥno.

Li revenis al Hulajpole (https://www.wikidata.org/wiki/Q640649) kaj ekis senlaca agado; somere de 1917, dum la reĝimo de la demokrato Kerensky en Rusio, li jam estis prezidanto de la loka soveto, de la regiona unuiĝo de kamparanoj kaj de la metiista unuiĝo de matalaj kaj ĉarpentaj laboristoj.

Tiam la aŭstrogermanoj okupis la landon kaj la kontraŭleĝa revolucia komitato komisiis lin, pro lia popoleco, organizi batalionojn el laboristoj kaj kamparanoj. Li veturis al Moskvo en junio de 1918 kaj renkontiĝis kun anarkiismaj teoriuloj serĉe metodojn por alprofundigi la liberecanan konsciigon de la kamparanaro. Sed li trovis la maljunajn anarkiistojn pasivaj kaj dubemaj je iliaj rilatoj kun la bolŝevikoj. Li ricevis bonajn konsilojn nur de la maljuna Kropotkino kaj malfidis de la bolŝevikoj post interparolado kun Lenino.

Post sia reveno li estis arestita de la aŭstroj, atingante liberecon danke al judo de Hulajpole, kiu sukcesis kolekti gravan monkvanton. Li organizis en la regiono per energia laboro rotojn de volontulaj gerilanoj; la strategio estis subteni liberigitan regionon el kiu disvastigi rezistadon kaj samtempe precizigi la revolucion laŭ liberecanaj bazoj. Oni diras, ke liaj plej bonkvalitaj armiloj estis kuraĝeco kaj rapideco de liaj kavaleriaj rotoj (poste li organizis infanterion per rapidaj duĉevalaj ĉaroj tipaj en la regiono) kaj ĉefe la kompliceco de la kamparanoj, kiuj ilin kaŝis kaj informis spite la reprezaliojn kaj la bruligadon de siaj vilaĝoj. Li redaktis manifestojn pri la Socia Revolucio, la liberaj komunumoj kaj organizis kunvenojn konstante.

Oni haltu ĉe nigra legendo atribuita al Maĥno de la bolŝevikoj, ŝajne tute malvera. Tamen Volin mem elstarigas la "karakteran malfortecon de Maĥno" kiel negativan por la movado: ŝajna drinkemo aŭtoritarigis lin super decidoj de la Konsilantaro; aliaj komandantoj havis similajn kondiĉojn, ĉefe Kusilenco, elstara stratego, politike kaj morale supera al Maĥno; sed eble pro siaj propraj malfortecoj, Maĥno estis konsiderata pli fidema de la kamparanaro.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Maĥno estis ofte vundita laŭlonge de jaroj, sed en marto de 1921 lin trafis kuglo en la ventron dum agado kontraŭ la bolŝevika armeo, kaj komence de aŭgusto li estis denove vundita sep fojojn, la lastan ĉekole. Pro timo de vivoperdo la Konsilantaro decidis lian translokigon eksterlanden (Ukrainio jam ne estis sekura) por lia kuracado. La 28-an de aŭgusto roto sukcesis rompi la bolŝevikan sieĝon kaj trapasas riveron Dnestro kun multaj vunditoj, inter ili Maĥno.

Kiam ili jam estis en Rumanio, malamikeco de tieaj aŭtoritatoj devigis lin translokiĝi al Pollando. Tie li estis arestita, pro kontraŭpola agado en Ukrainio, kaj juĝita, sed li rezultis absolvita. Li translokiĝis al Gdansko (Danzig) kie li estis denove arestita, sed li sukcesis forfuĝi al Parizo kie li estis helpata de lokaj anarkiismaj grupoj. Devigata resti en Parizo li vivis malagrablan vivon sen sukcesi adaptiĝi al la lingvo aŭ al la medio kaj suferante terure pro siaj militvundoj.

Finfine li iom agadis, sed poste neniom dum longaj periodoj. Li klopodis verki pri la ukrainaj okazintaĵoj sed li povis atingi nur la jaron 1918, per kio li ampleksis nur tri volumojn, kiuj estis eldonitaj post lia morto, en julio de 1935. Li geedziĝis kaj havis filinon.

Dum sia pariza restado Maĥno petis ofte per verkado aŭ interparolado plian personan memdisciplinon de la anarkiistoj kaj organizadon kapablan efikigi kaj homogenigi la movadon pere de nova tendenco ene de la anarkiisma movado nome Platformismo. Ŝajne li laŭdis en interparolado kun membroj de la FAI, inter kiuj estis Durruti, la organizan kapablecon de la tiama hispana anarkiismo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la reĝimo organizita de Maĥno kaj liaj partianoj en Ukrainio malsukcesis pro la stabiligo de la bolŝevisma reĝimo, ties popola bildo daŭris dum multaj jardekoj. En Ukrainio oni konas Maĥnon kiel la Paĉjon aŭ Onĉjon.

La reĝimo instalita de Maĥno, nomata Maĥnovŝĉino, inspiris ekzemple la samnoman esperantlingvan kanton, kiu aperis en la disko JoMo kaj Liberecanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]