Netscape Navigator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Netscape Navigator
poste Netscape Communicator

Ekrankopio

la legilo en sistemo Vindozo XP
Aŭtoro Mozilla-Fondaĵo
Programisto Mozilla-Fondaĵo
Lasta stabila versio 9.0.0.6
(21-a de februaro 2008)
Operaciumo Plursistema
Programtipo historia TTT-legilo
Retejo archive.netscape.com
vdr

Netscape Navigator estis senpaga plursistema malfermit-koda TTT-legilo. Ĝi publikiĝis la 15-an de decembro 1994 (versio 1.0), kaj evoluiĝis ĝis lasta versio, nomata Netscape Communicator 9.0.0.6, la 21-an de februaro 2008. La TTT-legilo Mozila Fajrovulpo (angle Mozilla Firefox) konsidereblas daŭrigo de ĝi.

En 1996 preskaŭ 80 procentaĵoj de la interretaj uzantoj uzis la programon, poste tiu procentaĵo kontinue malaltiĝis.

La origina retumilo Netscape Navigator havis sian nomon ĝis 1997 kaj de tiam nomiĝis Netscape Communicator. La fontkodo de la programversia serio Netscape Communicator 4.x estis la bazo por la nova programo Mozilla Application Suite, kiu estis evoluigita de la Netscape-teamo kaj renomita SeaMonkey. La programo Netscape Mozilla Suite ankaŭ servis kiel la bazo por plia legilo, origine nur kromprodukto, nomita Mozilla Firefox.

La nomo Netscape Navigator revenis en 2007 kiam la konzerno AOL anoncis version 9 de la Netscape-serio de retumiloj, Netscape Navigator 9. La 28-an de decembro 2007, AOL tamen nuligis ĝian pluan disvolviĝon sed daŭre apogis la programon per sekurecaj ĝisdatigoj ĝis la 1-a de marto 2008. La konzerno AOL permesas elŝutojn de arkivitaj versioj de la retumila familio Netscape Navigator, kaj daŭre subtenas la Netscape-retejo, kiel interreta portalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]