Ruĝokula anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Netta erythrophthalma)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝokula anaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Netta
Specio: N. erythrophthalma
Netta erythrophthalma
(Wied-Neuwied, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝokula anaso (Netta erythrophthalma) estas birdospecio de la familio de Anasedoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj, la Sudamerika ruĝokula anaso N. e. erythrophthalma (Wied-Neuwied, 1833) kaj la Afrika ruĝokula anaso N. e. brunnea (Eyton, 1838).

La Sudamerika ruĝokula anaso havas fragmentatajn teritoriojn kaj troviĝas el Kolombio, Venezuelo, Brazilo, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Argentino al Ĉilio. Tie ĝi loĝas en ampleksa vario de neprofundaj fluantakvaj akvejoj kun submergita vegetaĵaro, el malaltaj teroj ĝis 3,700 metroj.

La Afrika ruĝokula anaso loĝas el Kablando al la altaj teroj de Etiopio en akvejoj kun aŭ sen mergeca vegetaĵaro. Oni supozas, ke ili estis ege migrantaj en pasinteco sed konstruado de nombraj farmaj akvorezervejoj ŝajne permesas ilin pli sedentan vivostilon. Ili atingas plej altajn koncentrojn en la centraj altebenaĵoj de Afriko kaj en la sudokcidenta vintra pluvregiono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas 48 al 51 cm longaj.[1] Temas pri specio kun klara seksa duformismo.

La masklo estas pli blugriza al nigreca, dum la ino estas pli malhelbruna. Ambaŭ seksoj havas bluechelgrizan bekon kun nigra pintomakuleto. La masklo havas ĝeneralan malhelan bluecgrizan plumaron pli malhela ĉe kapo preskaŭ nigreca kun iom da malhelbruna nuanco ĉe la nukareo akj violeca ĉe kolo kaj kun tre rimarkindaj kontrastaj brilruĝaj irisoj kiuj nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie erythrophthalma estas kunmetaĵo de du radikoj el greka nome “erizros” (ruĝa) kaj “ofzalmos” (ojo). Ankaŭ la flugiloj estas iom malhelbrunaj dum dorso pli blueca. La brusto esas nigreca. La kruroj estas blugrizaj al nigrecaj.

La ino estas ĝenerale bruna, pli malhebruna ĉe dorso kaj helbruna ĉeflanke. En la malhelbruna kapo kontrastas blanke ringo el bridoj, tra la gorĝo kaj gorĝoflankoj al orelareo kaj postokulo. Ankaŭ la iriso estas malhebruna kaj ne ruĝa. Junuloj estas similaj al inoj, sed ne tiom markatas la blankaj vizaĝaj markoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas sociema kaj gregema. Ĝi estis vidata en grupoj de ĝis 5,000 almenaŭ unufoje, sed tre ofte en anasaroj de centoj da birdoj. Ili preferas nesalajn akvejojn kaj evitas grandajn riverojn aŭ neklarajn akvojn. En Venezuelo ili vivas en rizkampoj.

Ili manĝas prefere frumatene kaj vespernokte. Ili manĝas ĉefe plantomaterialon per plaŭdado en surfaco aŭ plonĝante iomete, sed ankaŭ skarabojn, helikojn, formikojn, hemipterojn kaj krustulojn.

La nesto estas konstruita el vegetala materio inter junkejoj, kareksejoj kaj kanejoj; ĝi havas diametron de 17,5 al 28 cm kaj estas de 10 al 23 cm profunda. Eventuale ili uzas ankaŭ malnovajn formikejojn aŭ abandonitajn nestojn de aliaj akvobirdoj. La ino demetas 6 al 15 ovojn blankecajn al helbrunecajn. La kovadon faras nur la ino, dum 23 al 26 tagoj, dum kio la parligo malfortiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kear, Janet (Hrsg.) 2005. Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press. ISBN 0-19-854645-9