Netvibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Netvibes)

Netvibo estas franca retportalo (ankaŭ esperantlingva) personigebla, mens-trafa ekzemplo pri tio, kion oni nomas reto 2.0. Ĝi estas retgvatejo, tio estas, ĝi ebligas gvatadi aktualaĵojn el preferataj retejoj kiuj proponas abonrilateblon. Ĝin lanĉis la 15an de septembro 2005 samnoma ekfirmao situanta en Parizo kaj en Londono. Ĝin fondis la francoj Tariq Krim kaj Florent Frémont. De junio 2006, Pierre Chapaz, fondinto de Kelkoo, kunestras la entreprenon kun Tariq Krim.

Prezento[redakti | redakti fonton]

Netvibo ofertas al siaj uzantoj personan retejon, kiu konsistas el foliaj paĝoj. Tiu retejo estas, por ĉiu praktika celo, retportalo individua kiu donas aliron al multeco da servoj. Ĉiu servo aperas kiel bloko.

La hejmpaĝo de tiu retejo eriĝas en modulojn, grafike reprezentitaj pere de blokoj (ortanguloj). Danke al la uzado de AĴAKSO, la uzanto povas tre simple reorganizi sian paĝon translokante, forigante aŭ aldonante blokojn.

Netvibo proponas neniun propran enhavon, sed arigas la enhavojn el aliaj retejoj. Por tio, ĝi apogas sin sur normaj teknologioj tiaj, kiaj vere simpla abonrilato (RSS), Atom kaj iKalendaro, tio ebligas integri la enhavon de ĉiu retejo, kiu disligas titolojn en tiuj formatoj. Specialaj moduloj estis disvolvitaj por kreskigi la integradon de retejoj aparte popularaj (gmail, del.icio.us, flickr...). Oni ankaŭ povas aldoni antaŭprogramitajn modulojn tiajn, kiaj veterprognozaj, retpoŝtkontaj (POP), aŭ retumsignaj...

Kiel multe da aplikaĵoj reto 2.0, Netvibo lanĉis provversion kaj plu estas tiastata. Ĝi do plu evoluas. Novaj servoj aldoniĝas regule ĉe la retejo. Tiuj moduloj foje enhavas bitcimojn, kiujn uzantoj sciigas.

Krom la portalo alirebla de ĉiuj, la skipo de Netvibo eldonas rettaglibron, en kiu estas anoncitaj novaĵoj pri la servo kaj vikion, kiu servas kiel interŝanĝejon inter la uzantoj kaj la programa skipo.

Netvibo ricevis la specialan premion de la ĵurio de la 9a "ora musklako" en junio 2006.

Netviba programinterfaco[redakti | redakti fonton]

Netvibo publikigis la 3an de marto 2006 programinterfacon (API),kiu ebligas al programistoj produkti siajn proprajn modulojn. Tiuj moduloj estas etaj retejoj gastigataj ĉe serviloj sendependaj de tiuj de Netvibo. Pluraj novaj moduloj estas rapide disponeblaj, referencigitaj ĉe la oficiala retejo aŭ ĉe kromaj retejoj.

Netviba ekosistemo[redakti | redakti fonton]

En majo 2006, Netvibo ĉeretigis "Netvibes-ekosistemon", kiun konsistigas granda datenbazo al kiu ĉiu povas kontribui. Ĝi enhavas :

  • la liston de ĉiuj disponeblaj Netvibajn modulojn, klasifikitajn laŭ kategorio;
  • abonflu-referencigilon;
  • Referencigilon de abonsonaĵoj
  • langetojn kreitaj de uzantoj, kiuj arigas plurajn samtemajn abonfluojn aŭ abonsonaĵojn ;
  • aron da eventoj, kiujn vi povas aldoni al via Netviba kalendaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Netvibes.com