Eisenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neuenhof (Eisenach))
Eisenach
Luterurbo • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio • urban district of Thuringia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Turingio
Distrikto distrikto Wartburg (ekde julio 2021)
Poŝtkodo 99817
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42 408  (2022) [+]
Loĝdenso 407 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo)50.97472222222210.324444444444Koordinatoj: 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Areo 104,17 km² (10 417 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Eisenach (Turingio)
Eisenach (Turingio)
DEC
Eisenach
Eisenach
Situo de Eisenach
Eisenach (Germanio)
Eisenach (Germanio)
DEC
Eisenach
Eisenach
Situo de Eisenach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eisenach [+]
vdr
Malnova urbocentro de Eisenach
Topografia situo de Eisenach – Fonto: OpenTopoMap (2013)

Eisenach [AJzenaĥ] estas urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝis la 1-a de julio 2021 temis pri eksterdistrikta urbo, ekde tiam la urbo apartenas al la distrikto Wartburg. Ĝi situas borde de la rivero Werra. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 42 408 loĝantoj sur areo de 104,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 407 loĝantoj/km².

Industrio[redakti | redakti fonton]

En Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn, aŭtojn. Ĝis 1915 estis mondfama Forstista akademio en tiu ĉi urbo.

Vidindaĵoj kaj historio[redakti | redakti fonton]

La plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Georgo-kirko (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la Kastelo Klemda de 1260.

Vizitindaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo en la Dominikana kirko, la Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj. En 1817 oni festis la Wartburgfeston. La urbocentra Kastelo Charlottenburg malkonstruiĝis en 1908. Tre gravis iam la Ĉaskastelo Hohe Sonne, ĝis nun elirpunkto migradturisma tre ŝatata.

Jen la kompleta listo de vizitindaj aferoj, historiaĵoj - sed ne nur:

Religiaj aĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj, ĝardenoj, lagoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj, kasteloj, putoj[redakti | redakti fonton]

Placoj kaj aliaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Historio kaj socialdemokratia lulilo[redakti | redakti fonton]

Turingiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar. Karitate gravis la Diakonisejo de Eisenach.

En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).

La partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la urbopartoj

Zu Eisenach gehören die Ortsteile

Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Homoj rilataj al la urbo[redakti | redakti fonton]