Hubersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neuhölzli)
Hubersdorf
Blazono de Hubersdorf
Blazono de Hubersdorf
Blazono de Hubersdorf
Hubersdorf
Hubersdorf
Hubersdorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 611503 / 232502 (mapo)47.2433333333337.5905555555556Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611503 / 232502 (mapo)
Nombro de loĝantoj 711
Areo 1,36 km²
Alteco 480 m super marnivelo
Poŝtkodo 4535
Komunumkodo 2548
Mapo de Hubersdorf
Mapo de Hubersdorf
Mapo de Hubersdorf
vdr

Hubersdorf estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 711 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hubersdorf situas en la valo de la rivereto Siggern ĉe la suda deklivo de Soloturna Ĵuraso proksimume 5,5 kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefkomunumo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Hubersdorf, la vilaĝetoj Langacher, Neuhölzli kaj Wältschemoos, kaj la setlejoj Chellenmatt, Mittlerfeld kaj Scheidwegen, kaj la izolita bieno Roggenacher. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,36 km², de kiuj 30,1% estas kovritaj de arbaro, 52,9% servas por agrikulturo kaj 15,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hubersdorf limas en nordoriento al Kammersrohr. En oriento al Attiswil (BE), en sudo al Flumenthal, en okcidento al Riedholz, kaj en nordokcidento al Günsberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hubersdorf situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Attiswil al Balm ĉe Günsberg. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika tranportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas inter Wiedlisbach an Wangen ĉe Aro en distanco de proksimume 5 kilometroj sudorienten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hubersdorf datiĝas el la jaro 1374 kiel Huopolstron. Dum frua mezepoko la rivereto Siggern, kiu fluas tra Hubersdorf, formis la limon inter la duklandoj Alemanio (Duklando Ŝvabio) kaj Burgonjo. Ek de proksimume la jaro 1050 Hubersdorf apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Hubersdorf apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hubersdorf estis parto de la Voktejo Flumenthal. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern. En la jaro 1901 per verdikto de la Federacia Tribunalo de Svislando estis nuligita kunigo kun la najbara komunumo Kammersrohr. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]