Hüntwangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neuhus (Hüntwangen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hüntwangen-Wil (stacidomo).
Hüntwangen
Blazono de Hüntwangen
Vilaĝeniro de Hüntwangen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 35′ 47″ N 8° 29′ 39″ O / 47.59639 °N, 8.49417 °O / 47.59639; 8.49417 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 47″ N 8° 29′ 39″ O / 47.59639 °N, 8.49417 °O / 47.59639; 8.49417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 970
Areo 4,97 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 8194
Komunumkodo 0061
Mapo de Hüntwangen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hüntwangen estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 970 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hüntwangen situas ĉe la norda bordo de la rivero Rejno en la tiel nomita Kampo de Rafz (germane Rafzer Feld), tio estas la transrejna parto de la distrikto Bülach. Krom la vilaĝo Hüntwangen mem al la komunumo ankaŭ apartenas la industria setlejo Murhalden, kie situas la stacidomo Hüntwangen-Wil, kaj Neuhus.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,93 km², de kiuj 32% estas kovritaj de arbaro, 42,2% servas por agrikulturo kaj 19,35 por setlado. 4,7% estas trafiksurfaco kaj 1,4% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hüntwangen limas en nordo al Wil, en oriento al Eglisau, en sudo al la eksklavo Neuhus de Glattfelden, en sudokcidento al Hohentengen am Hochrhein, kaj en nordokcidento al Wasterkingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hüntwangen dividas kun la proksima najbarkomunumo Wil ZH sian stacidomon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la linio de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo. Per ĝi Hüntwangen estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de la komunumo sub la nomo Huntwangin datiĝas el la jaro 1254. En mezepoko Hüntwangen apartenis al la grafejo Klettgau. Jam en la 13-a jarcento la Monaĥejo Vetingo posedis bienojn en Hüntwangen. En la jaro 1478 la voktrajtoj pri Hüntwangen transiris al la libersinjoroj Gradner de Eglisaŭ. Kiam la urbo Zuriko en la jaro 1496 akiris Eglisaŭon ankaŭ Hüntwangen fariĝis zurika kiel parto de la voktdistrikto Eglisaŭ ĝis la jaro 1798. Per la franca invado dum la Helveta Respubliko Hüntwangen transiris al la nova distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]