Neukölln estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 44,93 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 312 862 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 6 969 loĝantoj po km². La distrikto Neukölln inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudsudoriente de la urbocentro kaj etendiĝas suden ĝis la urbolimo.
Rekte elektita deputito en la nacia parlamento Bundestag nome de la urbodistrikto ekde februaro 2025 (ankoraŭ almenaŭ ĝis 2029, tiam estos la venonta baloto) estas la origine turkdevena, maldekstra politikisto Ferat Koçak.[1] La elektita distriktestro ekde 21-a de marto 2018 estas la loka politikisto Martin Hikel.