Szczecinek
| Szczecinek | |||||
| germane: Neustettin | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urba komunumo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
| Genitivo de la nomo | Szczecinka | ||||
| Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
| Distrikto | distrikto Szczecinek | ||||
| Komunumo | komunumo Szczecinek | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Fondita en | 1310 | ||||
| Urborajtoj | 1310 | ||||
| Koordinatoj | 53° 43′ N, 16° 41′ O (mapo)53.71666666666716.683333333333Koordinatoj: 53° 43′ N, 16° 41′ O (mapo) | ||||
| Areo | 37,17 km² | ||||
| Loĝantaro | 39777 (en 2005) | ||||
| Loĝdenso | 1 070,0 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 78-400 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 94 | ||||
| Aŭtokodo | ZSZ | ||||
| TERYT | 4324415011 | ||||
| Estro | Jerzy Hardie-Douglas | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | Plac Wolności 13 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 78-400 | ||||
| Ĝemelaj urboj | vidu supre | ||||
| Komunuma retejo | http://www.szczecinek.pl | ||||
Szczecinek (germane Neustettin, Neuen Stetin, Nien Stettin, Kleinstetin 1575 (1579)) estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Szczecinek en ankaŭ samnoma distrikto Szczecinek.

Historio
[redakti | redakti fonton]
Dum la frua Mezepoko en la ĉirkaŭaĵo de la hodiaŭa urbo estis malgranda burgo. Tamen ĝi estis detruita komence de la 12a jc. Probable dum la tempo de bataloj de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa por akiri Pomerion. Fine de la 13a kaj konmence de la 14a jarcentoj estis la ekspansio de Brandenburgio al Pomerio. Por kontraŭstari al Brandenburgio unu el la princoj de Okcidenta Pomerio, Warcisław la 4-a (1291-1326), en la jaro 1310 fondis la urbon Nova Szczecin, do la nunan Szczecinek.

La 16a jarcento kaj la regado de duko de Pomerio Boguslavo la 1-a estis en la historio la tempo de paco kaj disvolvo. En la jaro 1878 Neustettin ricevis la fervojan ligon kun Angerburg (ekde 1946 renomata Węgorzewo). En la jaro 1910 la tiama urba estraro organizis la solenaĵon okaze de la 600-jara datreveno de la urbo Szczecinek.
Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris en la komunisma Pola Popola Respubliko laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco efektiviĝis la forpelo de la germana loĝantaro kaj anstataŭigo de ĝi per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando oriente de la Curzon-linio. La nuna nomo de la urbo estis administre decidita la 7-an de majo 1946.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Zygmunt Boras, Książęta Pomorza Zachodniego, Poznano: Wydawnictwo Naukowe UAM, 1996.
- Jarosław Ellwart, Dariusz Piasek, Wał Pomorski, Gdynia: Wydawnictwo Region, 2014.
- Mieczysław Jaroszewicz, Włodzimierz Stępiński, Żydzi oraz ich sąsiedzi na Pomorzu Zachodnim w XIX i XX wieku, Varsovio: Wydawnictwo DIG, 2007.
- Kazimierz Kozłowski, Jerzy Podralski, Gryfici. Książęta Pomorza Zachodniego, Ŝtetino: Krajowa Agencja Wydawnicza, 1985.
- Jan Maria Piskorski, Pomorze Zachodnie poprzez wieki, Ŝtetino: Zamek Książąt Pomorskich, 2001.
- Edward Rymar, Rodowód książąt pomorskich, Ŝtetino: Książnica Pomorska im. Stanisława Staszica,
2005.
- Janusz Władysław Szymański, Książęcy ród Gryfitów, Goleniów-Kielce: Oficyna Wydawnicza STON 2, 2006.
- Zygmunt Świechowski, Sztuka PomorzaZachodniego, Varsovio: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1973.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Bergen op Zoom, Nederlando
- Neustrelitz, Germanio
- Noyelles-sous-Lens, Francio
- Söderhamn, Svedio






