Neuwerk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Neuwerk
insulo • senaŭta loko
Situo Norda Maro
Geografia situo 53° 55′ N, 8° 30′ O (mapo)53.9204166666678.5002777777778Koordinatoj: 53° 55′ N, 8° 30′ O (mapo) f1
Neuwerk (Germanio)
Neuwerk (Germanio)
DEC
Neuwerk
Neuwerk

Map

Areo 3,3dep1 w3f4
Ŝtato Germanio Germanio
Teritorio Hamburgo, Germanio
Loĝantaro 30
vdr
la insula lumturo el la jaro 1310

Neuwerk - jen germane, prononco [NOJverk], platgermane Neewark - estas tajda insulo de Germanio. Ĝi atingeblas nur per tajda vojo de la marborda urbo Cuxhaven, federacia lando Malsupra Saksio, sed mem apartenas al la urboŝtato Hamburgo, kies kerna urba areo situas ĉirkaŭ 120 kilometrojn sudoriente. La insulo longas kaj larĝas 2,2 kilometrojn. Ĝi biogeografie apartenas al la Vadmaro en Germana Golfo, kiu de la insulo atendiĝas norden ĝis Danio kaj okcidenten ĝis Nederlando. La insula lumturo esence estas de la jaro 1310. Krom la jarcentaj ekonomiaj interesoj de la historia hansa urbo Hamburgo pri la insulo Neuwerk en unu el la plej trafikataj ŝipvojoj, kiuj esence formis la insulajn konstruaĵojn, la insulo kaj la ĉirkaŭa vadaj areoj estas ekologie valora mara habitato por flaŭro kaj faŭno.

la insulo dum relative malalta tajdo