Nevşehir (subtera urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nevşehir
arkeologia loko [+]


vdr

La Nevşehir Subtera Urbo estis malkovrita en 2014 dum konstrulaboroj sub la moderna grandurbo Nevşehir, Kapadocio, Turkio. Ĝi estus la plej granda subtera urbo en la mondo kun areo de 460 km², ĝis 113 metrojn profunda, almenaŭ de la frua bizanca periodo kaj eble 5000 jaraĝa, aŭ de la tempo de la hititoj, kun 7 kilometoj da vojoj, preĝejoj, vinkeloj, ŝtuparoj, aerkanaloj, akvokonduktiloj, rondaj ŝtonpordoj, provizejoj, brutstaloj, lernejoj kaj loĝejoj.

La urbo estis malkovrita sub bizanca kastelo sur montetopinto. La subtera grandurbo estis en uzo dum la bizancaj tempoj ĝis la otomana konkero.

Samspeca subtera urbo ekzistas en Derinkuyu, Özkonak kaj Kaymakli.