Nevdolsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

52° 17′ 60″ N 34° 16′ 60″ O / 52.30000 °N, 34.28333 °O / 52.30000; 34.28333 (mapo) Koordinatoj: latitudaj sekundoj >= 60
Koordinatoj: longitudaj sekundoj >= 60
Koordinatoj: latitudaj sekundoj >= 60
Koordinatoj: longitudaj sekundoj >= 60
121.0 m super marnivelo NEVDOLSK (ruse Невдольск) estas setlejo en Suzemka distrikto de Brjanska provinco, Rusio situanta sur la maldekstra bordo de Sev rivero. En ĝi funkcias estraro de "Nevdolska Vilaĝa Komunumo", kiun konsistigas: Nevdolsk mem, Dobrunj, Kukuŝkino, Negino, Semjonovsk, Podgoronaja Slobodka kaj Kalinovskij.

Plej verŝajna etimologio de la rusa nomo "Nevdolsk" eksplikas ĝian situon respektive al Sev rivero - nelaŭlonge, sed kvazaŭ transverse.

Dum multaj jaroj tiea areo kaj konstruaĵoj apartenis al Svenska monakejo situanta en Brjansk urbo. En ĝiaj analoj konserviĝis mencio pri Nevdolsk skribita en 1595. La monakejo ricevis ĉiujaran tributon de loka loĝantaro inkluzive nutraĵojn, lignaĵojn, fojnon kaj ĉefan lokan raraĵon - mielon.

La ordodoksa loĝantaro permanente kreskis kaj bezonis preĝejon, kiu aperis en 1628 kaj estis benita kiel templo de Sankta Nikolao. En 1806 oni konstruis majestan, brikan templon, kiu estis ruinigita dum la stalinisma ateisma epoko fine de la 30-j jaroj.

En 1884 ekfunkciis loka lernejo, kiun establis tiea Zemstvo. Samtempe produktis drapon granda fabriko kaj faris buteron pli ol 20 buterigiloj. Komence de la 20-a jarcento en Nevdolsk oni establis poŝtoficejon.

En 1926 en la setlejo rezidis maksimuma kvanto de loĝantoj - 3170.


Multajn suferojn spertis lokanoj dum la dujara okupado de naziaj konkerintoj en 1941 - 1943, kiam estis pafmortigitaj, pendumitaj, forbrulitaj kaj mortigitaj per plej kruelaj rimedoj pluraj homoj, inkluzive infanojn. Tiam estis vasta partizana rezistado, kiu havis sufiĉan sukceson. En Nevdolsk estas kelkaj amastombejoj kaj monumentoj, kiuj havas jenajn rimarkindajn vortojn: "Neniu kaj nenio estas forgesitaj".

Post fino de la Granda patriota milito sur tia areo funkciis kelkaj kolĥozoj, kiuj ĉefe okupiĝis pri kreskigo de greno kaj legomoj, bestobredado ktp. En Sev rivero oni establis hidroelektran centralon, kies 200.0 kilovata kapacito liveris necesan energion al novaj staloj, konstruaĵoj, lumigo de stratoj.

Komence de la 90-aj jaroj kolĥozoj malaperis kaj novaj ekonomiaj rilatoj malmulte stimulis loĝantaron okupiĝi pri malfacilaj kamparanaj taskoj. Tiam multaj laborkapablaj lokanoj translokiĝis aliloke. Plu loĝi restis gemaljunuloj kaj konserviĝintajn domojn oni vizitas nur somere.

Lastatempe Nevdolsk famiĝis pro sia entrepreno "Suzemka rozejo", ĉar tiea grundo kaj klimato permesis planti kaj kulturi multajn specojn de rozoj, kiujn oni eksportas en diversajn lokojn de Rusio.

La 21-an de januaro 1605 en apuda vilaĝo Dobrunj okazis Batalo ĉe Dobriniĉi inter armeo de la Rusa Carlando kaj milittrupoj de Falsa Demetrio la 1-a, kiu restigis gravan spuron en la rusia historio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]