Nevio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gneo Nevio (latine: Gnaeus Naevius) estis romia poeto, naskiginta en 265 en Kampanio kaj mortinta ĉ. la jaro 201 en Utica, Tunizio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Batalante en la Unua Punika Milito li surscenigis en 235 antaŭ Kristo sian unuan dramon en Romo. La rekta kaj sentima verdiremo per kiu li atakis la nobelajn frakciojn malliberigis lin unue, poste ekzuligis lin al Utica. Lia plej bona talento videblas en komedioj, kie li pritraktis grekajn originalojn. Tragedie li meritis pri dramatigo de naciaj intrigoj (kp. la fragmentoj dramaj ĉe Ribbeck, »Scaenicae poesis Romanorum fragmenta«, 3. eld., Leipz. 1897–98). Naevius ankaŭ kreis per »Bellum poenicum« (en saturnaj versoj) la unuan nacian epopeon en latina lingvo (fragmentkolektoj far Vahlen, Leipz. 1854, kaj kune kun la Ennius-fragmentoj far L. Müller, Peterburgo 1884).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 475, kio legeblas interrete tie ĉi.