New Braunfels estas urbo en la subŝtatoTeksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la kantono Comal, iom sudoriente de la geografia mezo de Teksaso. Laŭ censa takso de 2010 ĝi havis 57 740 loĝantojn. La urbo nomatas laŭ la urbo Braunfels en Germanio kaj indikas la kreon de la loĝloko fare de germanaj setlantoj. Pri tio memorigas ĉiujara germaneca festo, germane nomata Wurstfest ("kolbasa festo") kaj ankaŭ granda libertempa akvoparko, germane nomata Schlitterbahn ("glitejo").