New Straits Times
| New Straits Times | ||
|---|---|---|
| taggazeto | ||
| Komenco | 1965 vd | |
| Landoj | Malajzio vd | |
| Posedata de | Media Prima vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The New Straits Times (akronime konata kiel NST) estas anglalingva ĉiutaga gazeto eldonita en Malajzio. Fondita en 1845, ĝi estas la plej malnova (sed ne la unua) daŭre funkcianta gazeto en Malajzio. Ĝis 1965, ĝi nomiĝis The Straits Times kaj estis eldonita kiel la malajzia eldono de la samnoma singapura gazeto. [1] Ĝis 2005, ĝi estis la sola anglalingva grandgazeto en Malajzio. Ekde la 18a de aprilo 2005, ĝi estas eldonita en klaĉgazeta formato.
Kun eldonkvanto de 140 000 ekzempleroj, ĝi estis unu el la pli malgrandaj el la 10 plej gravaj malajziaj ĉiutagaj gazetoj komence de 2014. Ĝi konkurencas kun la anglalingvaj ĉiutagaj gazetoj The Star kaj The Sun, kiuj ambaŭ havis proksimume duoblan eldonkvanton en 2014.
Ĝi estas konsiderita gfazeto de registro por Malajzio. [2]
La gazeton *The New Straits Times* eldonas *The New Straits Times Press*, filio de la listigita malajzia amaskomunikila grupo *Media Prima*. Ĝia eldonaĵaro inkluzivas aliajn malajzilingvajn gazetojn, precipe la gravan ĉiutagan gazeton *Berita Harian*. [3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Malaysia's first newspaper, the long-defunct The Prince of Wales Island Gazette, made its début in Penang in 1805. Archived copy. Arkivita el la originalo je 16 November 2009. Alirita 2010-08-31 .
- ↑ Christopher, H. Sterling. (2009) “A–C”, Encyclopedia of Journalism 1. SAGE Publishing. ISBN 978-0761929574.
- ↑ Reuters Institute Digital News Report 2020 (page 99). Reuters Institute for the Study of Journalism.

