New York World-Telegram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de Louis Armstrong el la New York World-Telegram.

New York World-Telegram, poste konita kiel New York World-Telegram and Sun estis gazeto produktita en Novjorko inter la jaroj 1931 kaj 1966.

Unue liberala, la gazeto poste fariĝis forte konservativa eldonaĵo. Ĝi en 1966 kuniĝis kun la alia gazeto New York Journal American, tiel malaperante.