Newark-on-Trent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Newark-on-Trent
bazarurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo NG24
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 5′ N, 0° 49′ U (mapo)53.0765-0.81Koordinatoj: 53° 5′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Newark-on-Trent (Anglio)
Newark-on-Trent (Anglio)
DEC
Newark-on-Trent
Newark-on-Trent
Situo de Newark-on-Trent
Newark-on-Trent (Britio)
Newark-on-Trent (Britio)
DEC
Newark-on-Trent
Newark-on-Trent
Situo de Newark-on-Trent

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Newark-on-Trent [+]
vdr
Bazarplaco de Newark-on-Trent

Newark-on-Trent estas urbo en Nottinghamshire, Anglio. En 2001, laŭ la censo, ĝi enhavis 25,376 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis eble dum la romia epoko. En 664 Wulfhere, reĝo de Mercia, donis ĝin al la abatejo de Peterborough. Poste, dum la regado de Eduardo la Konfesanto, ĝi estis posedata de Godiva kaj ties edzo Leofric, kiuj en 1055 donis ĝin al la abatejo de Stow (Lincolnshire). Post kiam Vilhelmo la konkerinto iĝis reĝo de Anglio, ĝi estis posedata de la episkopoj de Lincoln ĝis la regardo de Eduardo la 6-a.

En 1073 konstruiĝis kastelo, kiu estis ege plifortigata de 1123 al 1133.

En 1216 Johano (Anglio) mortis ĉe la urbo. Ties dungsoldato Robert de Gaugy rifuzis cedi la urbon al Henriko la 3-a sed post oktaga sieĝo estis akordo laŭ kiu Robert de Gaugy ricevis sufiĉe da mono por persvadi lin eliri.

En 1377 estis ĉirkaŭ 1,180 plenkreskaj loĝantoj, kaj la urbo estis inter la plej grandaj de Anglio.

1457-a inundo detruis la urban ponton: la episkopo de Lincoln financis la konstruon de nova ponto.

Kiam Henriko la 8-a sendependigis la anglan eklezion de la papo, la vikario de Lincoln rifuzis agnoski Henrikon kiel estro de la angla eklezio, kaj ekzekutiĝis.

Dum la angla enlanda milito Newark estis grava reĝa bazo kaj trifoje sieĝata. Majon 1646 Karlo la 1-a komandis la urbon kapitulaci al parlamenta armeo. Ĝiaj fortikaĵoj tiam plejparte malkonstruiĝis.

Famuloj[redakti | redakti fonton]