Newark (Nov-Ĵerzejo)
Newark estas urbo en kantono Essex, en membroŝtato Nov-Ĵerzejo (kies ĝi estas la plej granda urbo), en Usono.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 279000
- Areo: 67 km ²
- Alto super marnivelo: 0-83 m
- Horzono: UTC-5 (somere: UTC-4)
- Poŝtkodo: 071xx
- Telefonkodo: +1 862, 973
- 40° 44′ 07″ N 74° 11′ 06″ U / 40.73528 °N, 74.18500 °U (mapo)Koordinatoj: 40° 44′ 07″ N 74° 11′ 06″ U / 40.73528 °N, 74.18500 °U (mapo)
Situo
Newark situas preskaŭ ĉe marbordo de Atlantika Oceano laŭ rivero Passaic, tial havanta apartan havenon.
Historio
Puritanoj fondis la komunumon en 1666. Newark, kiel urbo estiĝis en 1693. Ekde 1836 ĝi estas sidejo de Nov-Ĵerzejo. Tiutempe komenciĝis ankaŭ la industria evoluo kaj prospero de la urbo. Komence la ĉirkaŭaĵo estis marĉo, kiun paŝo post paŝo oni faris seka tero. Krom la industriaĵoj en la urbo funkcias ankaŭ universitatoj.
Vidindaĵoj
- novgotika katedralo omaĝe al Sankta Koro
- muzeo pri la regiono kaj Tibeto
- publika biblioteko
- nubskrapuloj el la 1920-aj jaroj
- sinagogo kaj muzeo pri judoj
Klimato
Newark havas humidan subtropikan klimaton. La proksimeco de la oceano havas moderigan efikon, tial la vintro estas pli varma (averaĝe 3-6 °C). Somere estas 27-32 °C, foje 38 °C. Ĉiumonate estas pluvo (70-110 mm), vintre neĝo.
Trafiko
Newark havas internaciajn flughavenon kaj havenon. La urbo estas atingebla ankaŭ laŭ aŭtovojoj kaj vagonare.
Famuloj
- naskiĝis en 1963 Whitney Houston kantistino
- naskiĝis en 1925 Bernard Golden esperantisto
- naskiĝis en 1871 Stephen Crane verkisto
- naskiĝis en 1943 Joe Pesci aktoro
- naskiĝis en 1938 Connie Francis kantistino
- naskiĝis en 1888 William Edward Baff esperantisto
- naskiĝis en 1933 Philip Roth verkisto
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Freeport, Bahamoj
- Ŝablono:Flagicon Douala, Kameruno
- Ŝablono:Flagicon Xuzhou, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Aveiro, Portugalio
- Ŝablono:Flagicon Belo Horizonte, Brazilo
- Ŝablono:Flagicon Banĵulo, Gambio
- Ŝablono:Flagicon Kumasi, Ganao
- Ŝablono:Flagicon Porto Alegre, Brazilo
- Ŝablono:Flagicon Monrovio, Liberio
- Ŝablono:Flagicon Ganja, Azerio