Newsletter for Birdwatchers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Newsletter for Birdwatchers (bulteno por birdumantoj) estis gazeto en Barato pri ornitologio kaj birdumado fondita en 1960 de Zafar Futehally, kiu eldonis ĝin ĝis 2003. Ĝi estis dekomence mimeografita kaj distribuata nur al malgranda nombro de subskribintoj ĉiumonate. La redakta teamo dekomence inkludis famulojn kiaj Salim Ali, Biswamoy Biswas kaj aliaj ornitologoj de la regiono. La naturo de la artikoloj estis ege neformala kaj ofte eseeca. Gravaj observoj estis ofte republikitaj en aliaj gazetoj kiaj la Journal of the Bombay Natural History Society, tamen la aliro al pli seriozaj gazetoj por amatoraj birdumantoj en la regiono estis limigita.[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ghorpade, KD (1976). “Serious Birdwatching”, Newsletter for Birdwatchers 16 (8), p. 1–6. 
  2. Ghorpade, KD (1973). “The Newsletter: A critique”, Newsletter for Birdwatchers 13 (8), p. 1–5.